头像

《法老王》87

作者 aŭtoro: Pipi, 来自 el: 辽宁大连 Dalian, Liaoning, Ĉinio, 发表于 afiŝita je Thursday, September 07, 2023, 13:31 (240天前)
编辑: Pipi, 时间: Friday, September 08, 2023, 07:03

第二卷 第九章
ĈAPITRO IX
Estis jam la monato Tot (fino de junio, komenco de julio). En la urbo Pi-Bast kaj ĝiaj ĉirkaŭaĵoj komencis malgrandiĝi la alfluo de la popolo pro la varmego. Sed en la kortego de Ramzes oni seninterrompe amuziĝis kaj parolis pri la okazo en la cirko.
La korteganoj laŭdis la kuraĝon de l’ princo, la mallertuloj admiris la forton de Sargon, la pastroj kun seriozaj mienoj murmuretis, ke tamen la kronprinco ne devus sin miksi en la batalon kontraŭ la bovoj. Por tio ekzistas aliaj homoj, pagataj kaj tute ne ĝuantaj publikan estimon.
Ramzes aŭ ne aŭdis la diversajn opiniojn, aŭ ne atentis ilin. En lia memoro fiksiĝis du epizodoj de la batalo: la Asiriano forŝiris de li la venkon super la bovo kaj amindumis Kaman, kiu tre favore akceptis liajn ĝentilaĵojn.
Ĉar ne konvenis venigi al si la fenician pastrinon, Ramzes do foje sendis al ŝi leteron, en kiu li sciigis, ke li volas vidi ŝin kaj demandis, kiam ŝi lin akceptos. Per la sama sendito Kama respondis, ke ŝi atendos lin vespere.
Apenaŭ aperis la steloj, la princo elglitis el sia palaco en plej granda sekreto (laŭ lia opinio) kaj iris al Kama.
La ĝardeno de Astarte estis preskaŭ malplena, precipe ĉirkaŭ la domo de l’ pastrino. La domo estis silenta kaj brulis en ĝi apenaŭ kelke da lumoj.
Kiam la princo nekuraĝe ekfrapis, la pastrino mem malfermis al li. En la malluma vestiblo ŝi kisis liajn manojn, murmuretante, ke ŝi estus mortinta, se li tiam en la cirko estus vundita de la furioza besto.
– Sed nun vi devas esti trankvila, de l’ momento kiam savis min via amanto...
Kiam ili eniris en lumigitan ĉambron, la princo rimarkis, ke Kama ploras.
– Kion tio signifas? – demandis li.
– Deturnis sin de mi la koro de mia estro – diris ŝi. – Kaj eble prave...
La kronprinco komencis maldolĉe ridi.
– Vi do jam estas lia amatino, aŭ nur estas fariĝonta, vi sankta filino?...
– Amatino?... Neniam!... Sed mi povas fariĝi edzino de tiu terura homo.
Ramzes salte leviĝis de la seĝo.
– Ĉu mi dormas?... – ekkriis li – aŭ ĉu Set ĵetis sur min malbenon?... Vi, pastrino, kiu gardas la fajron ĉe la altaro de Astarte kaj sub timo de morto devas resti virga, vi edziniĝas?... Vere la fenicia mensogemo estas pli malbona, ol oni rakontas!...
– Aŭskultu min, sinjoro – respondis ŝi, viŝante la larmojn – kaj kondamnu, se mi tion meritas. Sargon volas min preni kiel edzinon kiel unuan edzinon. Laŭ nia regularo, pastrino en tre esceptaj okazoj povas fariĝi edzino, sed nur de viro de reĝa sango. Sargon estas boparenco de la reĝo Assar...
– Kaj vi edziniĝos kun li?...
– Se la plej alta konsilantaro de l’ tiraj pastroj ordonos al mi, kion mi povos fari?... – respondis ŝi, ree dronante en larmoj.
– Kaj per kio Sargon povas interesi ĉi tiun konsilantaron? – demandis Ramzes.
– Ŝajnas, ke li ĝin tre interesas – respondis ŝi kun sopiro. – Fenicion, oni diras, Asirianoj estas prenontaj, kaj Sargon estos ilia satrapo...
– Vi freneziĝis, – ekkriis la princo.
– Mi diras, kion mi scias. En nia templo jam duan fojon komenciĝas preĝoj, por deturni de Fenicio la malfeliĉon... La unuan fojon ni preĝis antaŭ via alveno al ni, sinjoro...
– Kial ree nun?...
– Ĉar antaŭ kelke da tagoj, oni diras, venis Egipton ĥaldea pastro Istubar kun leteroj; en kiuj la reĝo Assar nomas Sargonon sia ambasadoro kaj rajtigito por traktato pri anekso de Fenicio.
– Sed mi... – interrompis la princo.
Li volis diri: “Mi scias nenion”, sed li haltis. Li komencis ridi kaj respondis:
– Kama, mi ĵuras al vi je la honoro de mia patro, ke Asirio ne prenos Fenicion. Ĉu tio sufiĉas?
– Ho sinjoro!... sinjoro!... – ekkriis ŝi, falante al liaj piedoj.
– Nun mi esperas, ke vi ne fariĝos edzino de ĉi tiu vulgarulo?
– Oh!... – diris ŝi sin skuante de abomeno. – Ĉu vi povas demandi?
– Kaj vi estos mia... – murmuretis la princo.
– Vi do volas mian morton?... – respondis ŝi terurita. – Se vi tion deziras, mi estas preta...
– Mi volas, ke vi vivu... – murmuretis la pasia princo – ke vi vivu, apartenante al mi.
– Tio ne estas ebla...
– Kaj la plej alta konsilantaro de la tiraj pastroj?...
– Ĝi povas nur edzinigi min...
– Vi ja eniros en mian domon.
– Se mi eniros tien ne kiel via edzino, mi mortos... Sed mi estas preta... eĉ ne vidi la morgaŭan sunon...
– Estu trankvila – respondis serioze la princo. – Sendanĝera estas tiu, kiu akiris mian favoron.
Kama ree ekgenuis antaŭ li.
– Kiel tio povas fariĝi? – demandis ŝi, kunmetante la manojn.
Ramzes estis tiel ekscitita, ke li jam forgesis pri sia rango kaj pri siaj devoj, ke li estis preta promesi al la pastrino edziĝon. Malhelpis lin ne la prudento, sed ia sekreta instinkto.
– Kiel tio estas ebla?... Kiel tio estas ebla?... – murmuretis Kama, manĝegante lin per la okuloj kaj kisante liajn piedojn.
La princo levis ŝin, sidiĝis malproksime de ŝi kaj respondis kun rideto:
– Kiel tio estas ebla?... Mi tuj klarigos al vi. Mia lasta profesoro, antaŭ kiam mi fariĝis plenaĝa, estis maljuna pastro, kiu konis multajn strangajn historiojn el la vivo de l’ dioj, reĝoj, pastroj, eĉ de la simplaj oficistoj kaj kamparanoj. Ĉi tiu maljunulo, fama per sia pieco kaj mirakloj, mi ne scias kial, ekstreme ne amis la virinojn, eĉ timis ilin. Kaj tial plej ofte li priskribis la virinan trompemon kaj foje por pruvi, kian povon vi havas super la vira gento, li rakontis al mi sekvantan historion:
Juna kaj malriĉa skribisto, ne havanta en la sako eĉ kupran utenon, sed nur hordean platan kukon, migris el Teboj en Malsupran Egipton por trovi okupon. Oni diris al li, ke en ĉi tiu parto de l’ regno loĝas la plej riĉaj sinjoroj kaj komercistoj, kaj se lin favoros la sorto, li povas trovi oficon, kiu riĉigos lin.
Li iris sur la bordo de Nilo (li ne havis monon por pagi lokon sur la ŝipo) kaj pensis:
– Kiel ne antaŭzorgemaj estas la homoj, kiuj heredinte de siaj patroj unu talenton, du, eĉ dek talentojn, ne pligrandigas la trezoron per komercado aŭ pruntado por procentoj, sed malŝparas sian riĉaĵon oni ne scias por kio? Mi, se mi havus unu draĥmon... unu draĥmo estas tro malmulte... sed se mi havus unu talenton, aŭ pli bone pecon da tero, mi pligrandigus ĝin ĉiujare, kaj ĉe la fino de mia vivo mi estus tiel riĉa, kiel la plej riĉa nomarĥo.
– Sed kion fari?... – diris li kun sopiro. – La dioj, oni vidas, protektas nur la malsaĝulojn, kaj min la saĝo plenigas de la peruko ĝis la nudaj kalkanoj. Kaj se en mia koro kaŝiĝas grajno de malsaĝo, ĝi estas la jena: vere mi ne scius malŝpari la riĉaĵon, mi eĉ ne scius, kiel entrepreni tiel sendian faron?
Tiel meditante, la malriĉa skribisto preterpasis domon, antaŭ kiu sidis homo ne juna, ne maljuna, kun tre penetrema rigardo, kiu atingis ĝis la fundo de l’ koro. La skribisto, saĝa kiel cikonio, tuj komprenis, ke tio devas esti iu dio, kaj salutinte lin diris:
– Mi salutas vin, respektinda posedanto de ĉi tiu domo, kaj mi malĝojas, ke mi ne havas vinon nek viandon kaj ne povas dividi ilin kun vi, por montri al vi, ke mi respektas vin kaj ke ĉio, kion mi posedas, apartenas al vi.
La ĝentileco de la juna skribisto plaĉis al Amon, ĉar tio estis li en homa figuro. Rigardante lin, li demandis:
– Pri kio vi pensis, irante ĉi tien? Ĉar mi vidas la saĝon sur via frunto, kaj mi apartenas al la nombro de tiuj, kiuj kolektas la vortojn de l’ vero, kiel la perdriko tritikon.
La skribisto eksopiris.
– Mi pensis – diris li – pri mia mizero kaj pri la senprudentaj riĉuloj; kiuj, oni ne scias por kio kaj kiel, malŝparas riĉaĵojn.
– Kaj vi ne malŝparus? – demandis la dio, konservante la homan figuron.
– Ekrigardu min, sinjoro – diris la skribisto. – Mi havas truplenajn ĉifonojn kaj mi perdis la sandalojn sur la vojo, sed la papiruson kaj inkujon mi ĉiam portas kun mi, kiel la propran koron. Ĉar leviĝante kaj kuŝiĝante, mi ripetas, ke pli bona estas malriĉa saĝo, ol riĉa malsaĝo.
Se do mi estas tia, se mi povas esprimi miajn pensojn per du skribmanieroj kaj fari plej malsimplan kalkulon, se mi konas ĉiujn kreskaĵojn kaj ĉiujn bestojn, kiuj ajn estas sub la ĉielo, ĉu vi povas supozi, ke mi, kiu posedas tian saĝon, estus kapabla malŝpari riĉaĵon?
La dio ekmeditis kaj diris:
– Via elokventeco fluas rapide, kiel Nilo apud Memfiso, sed se efektive vi estas tiel saĝa, skribu al mi dumaniere: Amon.
La skribisto prenis inkujon kaj penikon kaj en daŭro de nelonga tempo skribis dumaniere: Amon, kaj tiel klare, ke eĉ mutaj kreaĵoj haltadis, por honori la sinjoron.
La dio estis kontenta kaj aldonis:
– Se vi estas same lerta en la kalkuloj, kiel en la skribado, faru kalkulon en sekvanta komerca afero: se por unu perdriko oni donas al mi kvar kokinajn ovojn, kiom da kokinaj ovoj oni devas doni al mi por sep perdrikoj?
La skribisto kolektis ŝtonetojn, metis ilin diversmaniere kaj antaŭ la subiro de l’ suno respondis, ke sep perdrikoj valoras dudek ok kokinajn ovojn.
La ĉiopova Amon ekridetis, ke li vidas antaŭ si tiel eksterordinaran saĝulon kaj diris:
– Mi vidas, ke vi parolis veron pri via saĝo. Se vi montros vin same persista en la virto, mi faros, ke vi estos feliĉa ĝis la fino de l’ vivo, kaj post la morto viaj filoj metos vian ombron en belan tombon. Kaj nun diru al mi: kian riĉaĵon vi deziras, kiun vi ne sole ne malŝparos, sed eĉ pligrandigos?
La skribisto falis al la piedoj de l’ kompatema dio kaj respondis:
– Se mi posedus almenaŭ ĉi tiun terdomon kaj kvar mezurojn da tero, mi estus riĉa.
– Bone – diris la dio – sed antaŭe ĉirkaŭrigardu, ĉu ĉi tio sufiĉos al vi?
Li alkondukis lin al la terdomo kaj daŭrigis:
– Jen vi havas ĉi tie kvar kufojn kaj antaŭtukojn, du tukojn por malbona vetero kaj du parojn da sandaloj. Ĉi tie vi havas fajrujon, tie benkon, sur kiu oni povas dormi, pistilon por la tritiko kaj vazon por la pasto.
– Kaj ĉi tio? – demandis la skribisto, montrante figuron, kovritan per tolo.
– Ĉi tion solan vi ne devas tuŝi, alie vi perdos la tutan riĉaĵon.
– Ah – ekkriis la skribisto – tio povas stari mil jarojn, kaj mi ne tuŝos ĝin... Kun permeso de via moŝto: kian bienon oni vidas tie?...
Kaj li klinis sin tra la fenestro de la terdomo.
– Saĝaj estas viaj vortoj – diris Amon. – Ĉar tio estas bieno, kaj eĉ tre bela. Ĝi havas vastan domon, kvardek mezurojn da tero, dekkelkon da brutoj kaj dek sklavojn. Se vi preferus posedi tiun bienon...
La skribisto falis al la piedoj de l’ dio.
– Ĉu ekzistas – diris li – tia homo sub la suno, kiu ne preferus tritikan bulkon, ol hordean?...
Aŭdinte tion, Amon diris miraklan vorton, kaj tuj ili troviĝis en vasta biena domo.
– Vi havas ĉi tie – diris la dio – skulptitan liton, kvin tablojn dek seĝojn. Vi havas ĉi tie broditajn vestojn, kruĉojn kaj glasojn por vino, olean lampon kaj portilon...
– Kaj kio estas tio? – demandis la skribisto, montrante figuron kovritan per muslino, starantan en angulo.
– Tion solan – diris la dio – ne tuŝu, alie vi perdos la tutan riĉaĵon.
– Eĉ se mi vivus dek mil jarojn – ekkriis la skribisto – mi ne tuŝos ĝin!... Ĉar mi opinias, ke post la saĝo plej bona estas la riĉaĵo.
– Sed kion oni vidas tie? – demandis li post momento, montrante grandan palacon en ĝardeno.
– Tio estas princaj bienoj – respondis la dio. – Palaco, kvincent mezuroj da tero, cent sklavoj kaj kelkcento da brutoj. Tio estas grandaj bienoj, sed se vi pensas, ke via saĝo sufiĉos por...
La skribisto ree falis al la piedoj de Amon, verŝante larmojn de ĝojo.
– Ho sinjoro!... – kriis li. – Kie estas tia frenezulo, kiu ne preferus barelon da vino, ol glason da biero?
– Viaj vortoj estas vortoj de l’ saĝulo, kiu solvas plej malfacilajn kalkulojn – diris Amon.


完整帖子 kompletaj mesaĝoj:

 主题RSS Feed

powered by my little forum