头像

《法老王》88

作者 aŭtoro: Pipi, 来自 el: 辽宁大连 Dalian, Liaoning, Ĉinio, 发表于 afiŝita je Friday, September 08, 2023, 07:03 (239天前) @ Pipi

Li diris la grandan miraklan vorton, kaj ili ambaŭ kun la skribisto troviĝis en la palaco.
– Vi havas ĉi tie – diris la bona dio – manĝoĉambron, en ĝi oritajn kanapojn kaj seĝojn, inkrustitajn per diverskolora ligno. Malsupre estas kuirejo por kvin kuiristoj, provizejo, kie vi trovos ĉiajn viandojn, fiŝojn kaj kukojn, fine kelo kun plej bonaj vinoj. Vi havas ĉi tie dormoĉambron kun movebla tegmento, per kiu la sklavoj malvarmigos vin dum via dormo. Mi turnas vian atenton al la lito, kiu estas el cedra ligno kaj sin apogas sur kvin leonaj piedegoj, el arte fandita bronzo. Vi havas ĉi tie vestejon, plenan de tolaj kaj atlasaj vestoj, kaj en la kestoj vi trovos ringojn, ĉenojn kaj braceletojn...
– Kaj kio estas ĉi tio? – demandis la skribisto, montrante figuron, kovritan per vualo, brodita per oraj kaj purpuraj fadenoj.
– Ĝuste tio, kion vi devas eviti – respondis la dio. – Se vi tuŝos ĝin, via grandega riĉaĵo estos perdita. Kaj vere mi diras al vi, ke nemulte da similaj bienoj ekzistas en Egipto. Mi devas ankoraŭ aldoni, ke en la trezorejo kuŝas dek talentoj da oro kaj da multvaloraj ŝtonoj.
– Mia estro!... – ekkriis la skribisto. – Permesu al mi starigi sur la unua loko en ĉi tiu palaco vian oran statuon, antaŭ kiu trifoje ĉiutage mi bruligos incenson...
– Sed tion evitu!... – respondis Amon, montrante la figuron, kovritan per vualo.
– Mi devus perdi la saĝon kaj esti pli senprudenta, ol sovaĝa porko, por kiu la vino valoras tiom, kiom la elverŝaĵoj – diris la skribisto. – La figuro en la vualo povas pentofari ĉi tie cent mil jarojn, kaj mi ne tuŝos ĝin, se tia estas via volo...
– Memoru, ke vi perdus ĉion!... – ekkriis la dio kaj malaperis.
La skribisto, radianta de feliĉo, komencis promeni tra sia palaco kaj elrigardi tra la fenestroj. Li vizitis la trezorejon, pesis la oron en la manoj: ĝi estis peza; li rigardis la ŝtonojn: ili estis veraj. Li ordonis alporti al si manĝaĵon: tuj enkuris sklavoj, banis lin, razis kaj surmetis al li delikatajn vestojn.
Li sate manĝis kaj trinkis, kiel neniam antaŭe: lia malsato kuniĝis kun la bonegeco de la manĝaĵoj en mirindan guston. Li bruligis parfumojn antaŭ la statuo de Amon kaj ornamis ĝin per freŝaj floroj. Poste li sidiĝis ĉe la fenestro.
En la korto blekis paro da ĉevaloj, jungitaj al skulptita kaleŝo. En alia loko aro da homoj kun lancoj kaj retoj trankviligis ĉashundojn, kiuj brulis de deziro kuri al la ĉaso. Antaŭ la grenejo skribisto akceptis grenon de terkulturistoj, antaŭ la stalo alia skribisto akceptis kalkulojn de estro de paŝtistoj.
En malproksimo oni vidis olivan arbaron, altaĵon kovritan de vinberoj, tritikajn kampojn, kaj ĉie dense dissemitajn daktilarbojn.
– Vere! – diris li al si – mi estas hodiaŭ riĉa tiel, kiel mi tion meritas. Sole tio mirigas min, ke mi povis tiel longe vivi en mizero kaj malestimo! Mi devas ankaŭ konfesi, ke mi dubas, ĉu mi povos pligrandigi ĉi tiun grandegan riĉaĵon, ĉar mi ne bezonas pli multe kaj mi ne havos tempon por zorgi pri spekulacioj.
Li tamen komencis enui en la ĉambroj, li do rigardis la ĝardenon, ĉirkaŭveturis la kampojn, parolis kun la servistoj, kiuj falis teren antaŭ li, kvankam ili estis tiel vestitaj, ke ankoraŭ hieraŭ li kun respekto kisus iliajn manojn. Sed ĉar ankaŭ tie li enuis, li do revenis en la palacon, kaj rigardis sian provizejon kaj kelon, kaj la meblojn en la ĉambroj.
– Tio estas bela – diris li al si – sed pli belaj estus mebloj el pura oro, kaj vazoj el multekostaj ŝtonoj.
Liaj okuloj sin turnis senvole al la angulo, kie staris la figuro, kovrita per brodita vualo kaj – sopiris.
– Sopiru, sopiru! – pensis li – prenante parfumon, por bruligi ĝin antaŭ la statuo de Amon.
– Li estas bona dio – pensis li – kiu ŝatas la bonajn ecojn de la saĝuloj, eĉ nudpiedaj, kaj estas justa por ili. Kiel belan riĉaĵon li donis al mi!... Vero estas, ke ankaŭ mi honoris lin, skribante dumaniere lian nomon: Amon, sur la pordo de la terdomo. Kaj kiel bele mi kalkulis al li: kiom da kokinaj ovoj li ricevos por sep perdrikoj? Pravaj estis miaj majstroj, dirante, ke la saĝo eĉ al la dioj malfermas la buŝon.
Li ekrigardis ree en la angulon. La figuro kovrita per la vualo ree eksopiris.
– Mi dezirus scii, – diris al si la skribisto – kial mia amiko Amon malpermesis al mi tuŝi ĉi tiun malgrandan objekton, kiu staras tie en la angulo? Estas vero, ke por tia riĉaĵo li havis rajton meti kondiĉojn, sed mi ne farus tion al li. Ĉar se la tuta palaco estas mia propraĵo, se mi povas uzi ĉion en ĝi, kial mi ne povus tuŝi tion?
Oni diras tiel: malpermesite estas tuŝi! Sed estas permesite vidi!
Li proksimiĝis al la figuro, demetis singarde la vualon, rigardis: io tre bela. Kvazaŭ bela juna knabo, sed ne knabo... Tio havis longajn harojn ĝis la genuoj, delikatajn trajtojn kaj rigardon, plenan de dolĉeco.
– Kio vi estas? – diris li al la figuro.
– Mi estas virino – respondis la figuro per tiel penetrema voĉo, ke ĝi trapikis lian koron, kiel fenicia ponardo.
– Virino?... – pensis la skribisto. – Pri tio mi lernis nenion en la pastra lernejo. Virino?... – ripetis li. – Kaj kion vi havas ĉi tie?
– Tio estas miaj okuloj.
– Okuloj?... Kion vi povas vidi per tiaj okuloj, kiuj povas fandiĝi de plej malforta lumo?
– Miaj okuloj ne estas kreitaj, por ke mi rigardu, sed por ke vi ilin rigardu – respondis la figuro.
– Strangaj okuloj – diris al si la skribisto, pasante tra la ĉambro.
Li ree haltis antaŭ la figuro kaj demandis:
– Kaj kion vi havas tie?
– Tio estas mia buŝo.
– Pro dioj! vi mortos de malsato – ekkriis li – ĉar per tiel malgranda buŝo oni ne povas satmanĝi!...
– Ĝi ne estas kreita por manĝado – respondis la figuro – sed por ke vi kisu ĝin.
– Kisi?... – ripetis la skribisto – ankaŭ tion mi ne lernis ĉe la pastroj... Kaj kio estas tio?...
– Tio estas miaj manetoj.
– Manetoj?... Bone, ke vi diris al mi, ke tio estas manetoj, ĉar per tiaj manetoj vi ne povus fari ion, eĉ melki ŝafinon.
– Miaj manoj ne estas por laborado.
– Por kio do?... – ekmiris la skribisto, disigante ŝiajn fingrojn...
(– Kiel mi viajn – diris la kronprinco; karesante la malgrandan manon de la pastrino.)
– Por kio do estas faritaj tiel belaj manoj? – demandis la skribisto la figuron.
– Por ĉirkaŭpreni vian kolon.
– Vi volas diri: por preni je la nuko?... – ekkriis la terurita skribisto, kiun la pastroj ĉiam prenis je la nuko, kiam li estis vergota.
– Ne je la nuko, sed jen tiel...
– Kaj ŝi ĉirkaŭprenis – daŭrigis la princo – lian kolon, jen tiel... (Li ĉirkaŭis la sian per la manoj de l’ pastrino.)
– Sinjoro, kion vi faras?... – murmuretis Kama. – Tio ja estas mia morto...
– Estu trankvila – respondis la princo – mi nur montras al vi, kion tiu figuro faris kun la skribisto...
... Subite ektremis la tero, la palaco malaperis, malaperis la hundoj, ĉevaloj kaj sklavoj. La altaĵo kovrita de vinberoj fariĝis ŝtonego, la olivarboj – dornujoj, kaj la tritiko – sablo...
La skribisto, kiam li rekonsciiĝis en la brakoj de sia amatino, komprenis, ke li estas sama mizerulo, kia li estis hieraŭ sur la strato. Sed li ne bedaŭris siajn riĉaĵojn, ĉar li havis virinon, kiu amis kaj karesis lin.
– Do ĉio malaperis, sed ŝi ne malaperis – ekkriis naive Kama.
– La kompatema Amon lasis ŝin al li por konsolo – diris la princo.
– Ah, Amon do estas kompatema nur por la skribistoj! – respondis Kama. – Sed kion signifas ĉi tiu historio?
– Divenu. Cetere vi aŭdis, kion la mizera skribisto forlasis por la kisoj de virino...
– Sed tronon li ne forlasus – interrompis la pastrino.
– Kiu scias?... se oni tre petus lin – murmuretis pasie Ramzes.
– Ho ne!... – ekkriis Kama, elŝirante sin el lia ĉirkaŭpreno. – La tronon li ne forlasu, ĉar tiam kio restus de liaj promesoj por Fenicio!...
Ili ambaŭ rigardis fikse unu la alian longe... longe... En ĉi tiu momento la princo eksentis kvazaŭ vundon en la koro kaj el tiu vundo kvazaŭ forkuris iu sento. Ne la pasio, ĉar la pasio restis, sed la respekto, kredo al Kama.
– Strangaj estas ĉi tiuj Fenicianinoj – pensis la princo – oni povas frenezi pro ili, sed oni ne povas al ili konfidi!...
Li sentis sin laca kaj adiaŭis Kaman. Li ĉirkaŭrigardis la ĉambron, kvazaŭ ne povante ĝin forlasi, kaj forirante diris al si:
– Tamen vi estos mia kaj la feniciaj dioj ne mortigos vin, se ili zorgas pri siaj temploj kaj pastroj!...
Apenaŭ Ramzes forlasis la palacon de Kama, en la ĉambron de la pastrino enkuris juna Greko, tre bela kaj tute simila al la egipta princo. Furiozo brulis sur lia vizaĝo.
– Likon!... – ekkriis Kama terurite. – Kion vi faras ĉi tie?...
– Malnobla vipero!... – respondis la Greko per sonora voĉo. – Unu monato ne pasis ankoraŭ de la vespero, kiam vi ĵuris, ke vi amas min, ke vi forkuros kun mi Grekujon, kaj jam vi ĵetas vin al la kolo de alia amanto. Ĉu mortis la dioj, ĉu forkuris de ili la justeco?...
– Freneza ĵaluzulo – interrompis la pastrino – vi mortigos min...
– Certe, mi mortigos vin, ne via ŝtoniĝinta diino... Per tiuj ĉi manoj
– kriis li, etendante la fingrojn, kvazaŭ ungegojn – mi sufokus vin, se vi fariĝus amatino...
– Kies?...
– Ĉu mi scias?... Verŝajne de ambaŭ: de la maljuna Asiriano kaj de la princido, al kiu mi frakasos la kapon, se li vagados ĉi tie... Princo!... Li havas ĉiujn virinojn de la tuta Egipto... kaj li deziras ankoraŭ fremdajn pastrinojn... La pastrinoj estas por la pastroj, ne por la fremduloj...
– Kaj vi, ĉu vi ne estas fremda por ni? – diris ŝi fiere.
– Vipero!... – eksplodis ree la Greko. – Mi ne povas esti fremda por vi, ĉar mi oferas al viaj dioj mian voĉon, per kiu ornamis min la dioj... Kaj kiom da fojoj kun helpo de mia persono vi trompis la malsaĝajn Azianojn, ke la kronprinco sekrete aliĝis al via religio?...
– Silentu!... Silentu!... – siblis la pastrino, fermante al li la buŝon per la mano.
Io sorĉa devis esti en ŝia tuŝo, ĉar la Greko tuj trankviliĝis kaj komencis paroli malpli laŭte:
– Aŭskultu, Kama. Baldaŭ en Sebenika golfo albordiĝos ŝipo, direktata de mia frato. Penu aranĝi, ke la ĉefpastro sendu vin en la urbon Pi-uto, de kie ni fine forkuros en la nordan Grekujon, en tian lokon, kiu ne vidis ankoraŭ Fenicianojn...
– Ĝi ekvidos ilin, se mi kaŝos min tien – interrompis la pastrino.
– Se unu haro falus de via kapo, – murmuretis la furioza Greko – mi ĵuras, ke Dagon... ke ĉiuj ĉi tieaj Fenicianoj pagos ĝin per siaj kapoj, aŭ mortaĉos en la minejoj! Ili ekscios, kion povas Greko...
– Kaj mi, mi diras al vi – respondis la pastrino per sama voĉo – ke antaŭ kiam mi ne kolektos dudek talentojn, mi ne moviĝos de ĉi tie...
– Kie vi prenos la reston?
– Donos ĝin al mi Sargon kaj la kronprinco.
– Sargon, mi konsentas, sed la princon mi ne volas!...
– Malsaĝa Likon, ĉu vi ne vidas, kial plaĉas al mi iom ĉi tiu junulo?... Li rememorigas vin.
La Greko tute trankviliĝis.
– Bone, bone!... – murmuris li. – Mi komprenas, ke kiam virino povas elekti inter la kronprinco kaj tia kantisto kiel mi, mi ne bezonas timi... Sed mi estas ĵaluza kaj vivega, mi do petas vin, ne permesu al li intimaĵojn.
Li kisis ŝin, elglitis el la ĉambro kaj malaperis en la malluma ĝardeno.
Kama etendis post li la kunpremitan pugnon.
– Malnobla arlekeno!... – murmuretis ŝi – kiu apenaŭ povus esti ĉe mi kantanta sklavo...


完整帖子 kompletaj mesaĝoj:

 主题RSS Feed

powered by my little forum