头像

《春天里的秋天》10.1 (纪念世界语翻译家李士俊先生诞辰100周年)

作者 aŭtoro: Pipi, 来自 el: 辽宁大连 Dalian, Liaoning, Ĉinio, 发表于 afiŝita je Wednesday, October 04, 2023, 07:45 (203天前)
编辑: Pipi, 时间: Wednesday, October 04, 2023, 08:07

纪念世界语翻译家李士俊先生诞辰100周年

《春天里的秋天》
原著:巴金
世译:李士俊
输入与发布:Pipi

10.1 La homplena kaj malbone prilumigita kinejo estis sufoke varma kaj zumegis babiloj en nazala dialekto, ridoj de virinoj kaj ploroj de infanoj.

Poste mallumo falis kaj ĉio kvietiĝis.

Sur la ekrano aperis homoj kaj agadoj, novaĵoj, komedioj kaj amhistorioj.

La mondo ĉirkaŭ mi malaperis, ni sonĝis kun malfermitaj okuloj. Mi min klinis al ŝi kaj ŝi al mi.

Juneco, pasio, luna nokto, profunda amo, juna paro, alia junulo, triangula enamiĝo, nepardonema patro, mono, reputacio, kariero, sinofero, perfido, komerco en Egiptujo, longaj jaroj en tropika lando.

Juna orfino, drinkema frato, unua amo, fidita amanto, solenaj ĵuroj, forlaso sen adiaŭo, subita pluvego en luna nokto, profunde vundita koro, senama edziniĝo, trompo kaj krimo de la edzo, memmortigo kaj honoro, sociaj miskomprenoj, riproĉoj kaj malamo de frato, vivo de vidvino, eterna sekreto, migrado fremdlande, alfundiĝo, malsaniĝo de la frato, reveno al la hejmo, morto de la frato, dumviva bedaŭro.

Reintervido post longa disiĝo, alia virino, nova edzino, reardiĝo, hasta adiaŭo, malsaniĝo, rozoj, intervidiĝo en hospitalo, amkonfeso, triangula enamiĝo, plano de forfuĝo, decido de morto, morto en trafika akcidento.

... Multaj rigardantoj ĝemis kaj la lampoj ekbrilis. La blua kurteno falis. Nenio okazis. Ni ankoraŭ estis en Ĉinio, kaj nur sonĝis eŭropan sonĝon.

Viŝinte miajn malsekajn okulojn, mi rigardis al ŝiaj grandaj okuloj, kiuj estis en larmopluvo.

Tenante mian brakon ŝi firme sin premis al mi kaj ni trapenetris la homamasojn.

Ŝi klinis sian kapon kaj longe silentadis.

"La socio subpremas nin virinojn," ŝi subite diris maldolĉe.

Tiuj vortoj profunde penetris en mian koron.

Mi rememoris scenojn sur la ekrano: La virino vekiĝis en sia malsanula lito kaj rimarkis ke la vazo kun rozoj malaperis. Pene ŝi, malsana, iris el la malsanula ĉambro por serĉi la florojn. Miaj okuloj vualiĝis, kiam mi vidis tiun scenon. Tiam Rong preme sin apogis sur mi kun la kapo sur mia ŝultro. Mi aŭdis, ke ŝi ripetis dufoje la vortojn de la heroino:

"Miaj floroj! Kien vi metis miajn florojn? ... Mi volas nur vin!"

Mi sentis, ke mi nun komprenis Rong. Mia koro ploris pro ŝi.

La vivo de la virinoj ĉiam larmigas. Prave Rong diris, Garbo estas vera artisto.

Sed kial Rong demandis: "Kien vi metis miajn florojn?" Ŝiaj floroj ja estis ĉe ŝi.

"Rong, tio estis nur filmrakonto sed ne reala okazaĵo. En la reala vivo ne povas esti tia serio de hazardoj." Mi altrudis al mi rideton, sed eĉ mi mem sentis ĝin nesenafekta, ĉar mi volis ne rideti, sed ĝemi.

"Vi ne scias la realon, ja estas multe da tiaj kazoj! La sorto de la virinoj estas tragika." En ŝia voĉo estis larmo

Kiel mi povus tion scii? Mi ja ne estas virino.

"Rong, ni iru preni okcidentan manĝon, ĉu bone?"

"Ne. Mi ne volas manĝon. Mi nur volas reiri hejmen por plori."

Ŝi preskaŭ jam ekploris.

Mi volis demandi: "Rong, ĉu vi ne plu amas min? Kial vi nur volas reiri hejmen por plori, kiam vi estas kun mi, kun la karulo en arda amo?"

Tamen mi diris neniun vorton, sed silente viŝis miajn okulojn. Mia koro doloris pro ŝi kaj ankaŭ pro mi mem.

"Mi akompanos vin hejmen," mi diris fine.

"Ne, lasu min reiri sola, mi ne volas ke vi tion faru."

Estis la unua fojo, ke ŝi rifuzis mian akompanon. Pretervole mi rememoris ŝian voĉon de arĝenta tintilo, sed nun ĝi raŭkiĝis.

——
Pipi
2016.7.26
于大连


完整帖子 kompletaj mesaĝoj:

 主题RSS Feed

powered by my little forum