头像

《春天里的秋天》10.2 (纪念世界语翻译家李士俊先生诞辰100周年)

作者 aŭtoro: Pipi, 来自 el: 辽宁大连 Dalian, Liaoning, Ĉinio, 发表于 afiŝita je Thursday, October 05, 2023, 07:53 (204天前) @ Pipi

纪念世界语翻译家李士俊先生诞辰100周年

《春天里的秋天》
原著:巴金
世译:李士俊
输入与发布:Pipi

10.2 "Ŝi komencis tediĝi de vi!" mi diris al mi mem. "Atendu, venos la tempo, kiam vi estos forlasita."

Mi tuj korektis min: "Ne. Ŝi ne forlasos vin, ŝi ne estas tia virino."

Sed tiuj vortoj ne povis ĉesigi la kor-doloron. Mi volis demandi denove: "Ĉu vi vere amas min?"

Nigra mallonga jupo, roza bluzo, klinita kapo.

Mi amis ŝin, pli ol ĉion ceteran en la mondo. Mi ne povis vivi sen ŝi.

Mi ne plu parolis al ŝi. Sed miaj okuloj sekvadis ŝian dorsan figuron. Miaj okuloj esprimis kion mi ne kuraĝis diri, sed tion ŝi ne povis percepti.

Ŝi iris, ankaŭ mi iris, kaj tiel mi eskortis ŝin ĝis ŝia loĝejo. Ni estis nefore unu de la alia, do ŝi certe vidis min.

"Mi ja akompanis ŝin ĝis la hejmo," mi diris al mi mem. Sed survoje mi ne kuraĝis voki ŝin aŭ diri al ŝi konsolajn vortojn.

Ĉe la verda barilpordo mi diris kun trankviliĝinta koro: "Nun ĉio estas en ordo." Mi iris al ŝi.

"Rong, ne ĉagreniĝu, iru en vian ĉambron por iom ripozi kaj fariĝos pli bone al vi poste."

"Kun ĝojo vi invitis min al kinejo, sed nun vi revenas en tia ĉagreno. Ĉu mi ofendis vin? Diru al mi ĉion malkaŝe!"

Mi detenis mian spiron atendante ŝian respondon.

"Lasu min havi pacan momenton!" ŝi diris, tamen ne turnis al mi sian vizaĝon.

Ŝi haltis ĉe la pordo kaj ne plu iris, ankaŭ mi ne iris. Mi rigardis ŝin kaj ŝi rigardis la teron.

"Vi reiru hejmen."

Tion dirinte, ŝi tuj puŝmalfermis la barilpordon kaj eniris.

Ŝi fermis la pordon kaj sinapogis dorse al ĝi.

"Rong!" mi vokis mallaŭte starante ekster la pordo.

Ŝi nek respondis nek sin movis.

Mi pensis: se mi longe staros tie, ankaŭ ŝi longe staros tie, sed ŝi bezonas ripozon.

"Rong, lasu min eniri. Mi volas diri ion al vi."

"Venu morgaŭ. Lasu min havi hodiaŭ pacan momenton. Mi volas vidi neniun."

Ŝi ne returnis sian kapon. Mi sciis ke jam ne estas espero.

"Rong, mi foriras," mi diris emocie.

Mi vere ekiris kun intence faritaj fortaj paŝbruoj.

"Eble ŝi sin turnos por rigardi min," mi pensis.

"Ŝi malfermos la pordon kaj elvenos," mi pensis poste.

"Ŝi elkuros por revoki min," mi pensis plue.

"Malrapidigu la paŝojn!" mi diris al mi.

"Returnu la kapon por rigardi!" mi diris al mi ree.

"Petu ŝin ankoraŭ foje!" mi diris al mi denove.

Mi malrapidigis la paŝojn kaj returnis la kapon por rigardi de tempo al tempo. Sed vane.

La barilpordo ne malfermiĝis. Nenio estis post la pordo. La roza bluzo kaj nigra mallonga jupo malaperis. Neniu elvenis por voki min.

Mi reiris al la pordo kaj denove foriris de ĝi.

"Se iu konato ekvidus min? Ĉu mi ne fariĝus objekto de mokoj?" mi diris al mi.

"Prefere reiri hejmen. Ja venos la morgaŭo."

Mi piediris la tutan vojon al la hejmo kaj ŝi ne postkuris min.

La vespera brizo karesadis mian kapon kaj krepuska aromo penetris en mian nazon. La knabino en blankaj vestoj sidis sur sia balkono. La hundo de la najbaro ekbojis kun la antaŭaj piedoj gratantaj la barilpordon.

Mi ekrigardis al la ĉielo, sur kiu arĝente blankis la duonluno kaj vidiĝis kelkaj steloj, iuj el ili estis brilaj kaj la aliaj palaj.

Mi eniris la ĉambron kaj forgesis la malsaton. Mi elpoŝigis la filmo-sinoptikon kaj ĝin disŝiris.

Mi diris kolere: "Kian suferon la virino Garbo havigis al ni!"

En la florvazo feble staris la lilioj, jam velkintaj.

La lilioj simbolis nian amon.

Mi volis plori, plori pro la lilioj.

——
Pipi
2016.7.27
于大连


完整帖子 kompletaj mesaĝoj:

 主题RSS Feed

powered by my little forum