《春天里的秋天》12(纪念世界语翻译家李士俊先生诞辰100周年)
纪念世界语翻译家李士俊先生诞辰100周年
《春天里的秋天》
原著:巴金
世译:李士俊
输入与发布:Pipi
12 Frue en la sekvanta mateno mi iris al ŝia loĝejo, pensante ke la hieraŭa afero jam forpasis.
Mi vidis, ke ŝi iras el la barilpordo en bluzo kun bluaj kradoj.
Ŝi ridetis al mi de malproksime.
"Lin," la arĝenta sonoro venis en miajn orelojn.
Ŝia vizaĝo belis kiel printempa mateno.
"Mi pensis, ke vi ne venos."
"Kial mi ne venus? Diru al mi nur, kial hieraŭ vi subite min ignoris?"
"Tio estis hieraŭ." ŝi ridetis.
"Kaj hodiaŭ? Ĉu vi ankoraŭ tion faros?" ankaŭ mi ridetis.
"Forgesu tion. Unuvorte, kulpis mi hieraŭ."
"Kien vi iras nun?"
"Al vi por peti pardonon."
Ŝia voĉo aparte ĉarmis, kiel muziko.
Ŝi verŝis roson sur mian koron kaj ĝi ekfloris.
"Ŝi ja amas vin. Vi suspektemulo!" mi diris al mi.
"Ĉu ni iru al via loĝejo aŭ aliloken?"
"Nu, iru kun mi por fari aĉetadon. Tiel bela printempa mateno taŭgas ankaŭ por promeno."
Ora sunlumo, hele verdaj arbofolioj, aromo de floroj, birda kanto, gigantaj rokoj kaj vojo zigzaga.
Movplena strato, fruktostandoj, kafejoj kaj fiŝvendejoj. Neniu arbo, nenia floro, sed nur amasoj de homoj en mallongaj vestoj.
En mallarĝa strateto ni trovis malgrandan librejon, en kiu vidiĝis nur kelkaj klasikaj romanoj.
Longe ni promenadis.
"Kiel irite! En tiel granda urbo oni eĉ ne povas havigi al si de la vendejoj portreton de Garbo!"
Ankaŭ ŝi volas aĉeti ŝian portreton.
"Do ni veturu al la transa bordo? Tie certe troviĝas."
Vere tie troviĝis. Ŝi aĉetis du kaj donacis al mi unu el ili.
Jen portreto de Garbo, kiu eltrompis multe da larmoj de la spektantoj per ludado en "Amhistorio".
Jen la sama Garbo kun riĉa longa hararo, melankolia mieno, alta sulka frunto, buŝo apatie parolanta larmigajn vortojn kaj okuloj lavitaj de aŭtuna pluvo. Ŝi aspektis same kiel tiam kiam ŝi iris kun la rozoj en la manoj el la malsanula ĉambro.
"Rigardante la portreton de Garbo vi povos kompreni la grandecon de la virino. Barakti, suferi kaj perei sub malestimo kaj subpremado de la tuta socio — jen estas la sorto de ni virinoj, kiuj rigardas amon kiel sian vivon."
Tion ĉi ŝi diris kiam ŝi donis al mi la portreton.
La portreto de la sveda virino memorigis al mi la junan virinon en "Amhistorio".
"Neeble," mi diris ripetfoje. Mi dubis, ĉu vere estas tia virino.
Mi kaj ŝi prenis manĝon en iu restoracio.
Ni kune pasigis la tutan tagon.
Vespere, mi iris el ŝia loĝejo kun la portreto de Garbo en unu mano kaj en la alia bukedon* de rozoj kiun ŝi donacis al mi.
Estis kvieta nokto. La aero estis mola. La luno arĝentumis la vojon. Vento luladis la ombrojn de arboj sur la tero. Plenda melodio de violono ŝvebis en la aero. Soprano kantis "Amatino en Sonĝo".
Mi baniĝis en tenera lunlumo sur la insulo plena je aromo de rozoj. Mia koro ebriiĝis.
Alveninte la hejmon mi gratulis min:
Vi estas feliĉa amato de virino.
(未完待续)
——
Pipi
2016.7.29
于大连
完整帖子 kompletaj mesaĝoj:
- 《春天里的秋天》12(纪念世界语翻译家李士俊先生诞辰100周年) -
Pipi,
2023-10-07, 08:22
- 《春天里的秋天》12 阅读笔记 - Pipi, 2023-10-07, 09:28