头像

《春天里的秋天》14(纪念世界语翻译家李士俊先生诞辰100周年)

作者 aŭtoro: Pipi, 来自 el: 辽宁大连 Dalian, Liaoning, Ĉinio, 发表于 afiŝita je Monday, October 09, 2023, 09:21 (194天前)

纪念世界语翻译家李士俊先生诞辰100周年

《春天里的秋天》
原著:巴金
世译:李士俊
输入与发布:Pipi

14 Matene mi iris vidi Rong, sed ŝi ne estis hejme.

La pordo estis nefermita. Sur la tablo estis noto:

Ne atendu min! Mi iras vidi amikon kaj ne scias kiam mi povos reveni. Mi restigas du pakaĵojn da bombonoj por vi sur la tablo. Ili estas produkto de mia hejmloko. Pensu pri mi, dum vi ĝuas ilin. Reiru kaj restu hejme. Vespere mi venos al vi por inviti vin al rigardado de steloj en boato sur la maro.

— Rong

Mi kisis la noton kaj zorge ĝin metis en mian poŝon.

Manĝante la sukeraĵon mi tre deziris kisi ŝian buŝon, kiu estis same dolĉa kiel la bombonoj el ŝia hejmloko. Sed ŝi ne lasis ke mi kisu ŝiajn lipojn ĉiutage.

Mi ne obeis ŝin. Post la tagmanĝo mi denove iris al ŝia ĉambro kaj siestis sur ŝia lito. Ŝi ankoraŭ tiam ne revenis.

Mi pensis ke eble ŝi rekte iris al mia loĝejo, mi do rapidis hejmen. Mi havis alian dormeton sur mia lito.

Jam vesperiĝis, ŝi tamen ankoraŭ ne venis. Mi pensis, ke eble ŝi jam ne venos.

Estis bela stela nokto. Kiel interese estus rigardi la stelojn sur la maro kune kun ŝi.

Mi rapidis al ŝia loĝejo.

Ŝi estis hejme.

Ne brilis lampo en la ĉambro, sed mi aŭdis plorĝemon en ĝi.

Certe ŝi plorĝemis.

Mi ŝaltis la lampon.

La ekrano estis flanken movita. Ŝi ploris kuŝante sur la lito kun la vizaĝo malsupren.

Mi haltis konsternite.

"Rong, kial vi ploras? Ĉu vi ne invitis min iri rigardi stelojn ĉinokte?"

Ŝi ne respondis.

"Pro kio? Kio vin tiel ĉagrenis? Kiu vin ofendis?"

Ŝi same ne respondis.

"Ja pro kio do? Diru al mi! Se mi estas vin ofendinta, diru al mi por ke mi petu de vi pardonon. Ne bone estas teni koleron en la koro kaj subfosi la sanon per plorado."

"Ne pro vi," ŝi diris plorsingultante.

"Pro kio do? Kial ni tenu sekreton unu de la alia? Ĉu nia amo ne povus varmigi vian koron? Diru al mi, kion vi volas. Pro vi mi povas fari ĉion, eĉ vivoferon. Bonvolu diri!"

"Vi scios en la estonteco," ŝi diris kun voĉo simila al melankolia muziko de fluto en pluva aŭtuna nokto.

En la estonteco? Sed morte mi maltrankviliĝu nun?

Sendube ŝi tenas sekreton. Se mi povos scii en la estonteco, kial ŝi ne diras al mi jam nun?

Malgraŭ tio, mi amas ŝin, mi zorgas ŝin. Ŝia malĝojo estas mia malĝojo. Kiam ŝi ploras, mi sentas ĉagrenon.

Mi min klinis al ŝi kaj flustris al ŝi konsolajn vortojn.

En la komenco mi klopodis ŝin konsoli, sed baldaŭ ankaŭ mi ekploris. Mi ploris maldolĉe pro ĉiuj miaj ĉagrenoj.

Ni ĉesis fine kaj rigardis unu la alian per larmoplenaj okuloj, kaj ekridetis. Mi ne sciis kial mi ploris kaj kial mi ridetis.

Amo similis al ludo.

Sed mi sentis ke mi amas ŝin tiutage pli ol iam ajn, kaj ŝi ŝajne same tiel sentis.

Ni infuzis teon por ni.

Kiam mi forlasis ŝian loĝejon, jam estis profunda nokto. Ŝi komplezeme akompanis min ĝis ekster la pordo.

La nokto estis vere bela. La fulge nigra ĉielo estis plena je steloj kiel ŝaktabulo plene ŝarĝita.

Mi trovis Orionon. Tri steloj en la mezo formis mallongan deklivan linion, kaj ekstere ĉe la kvar anguloj brilas po hela stelo kaj el la kvaro la ruĝeta stelo alfa de la konstelacio brilas aparte hele. Tiuj sep steloj estas miaj malnovaj amikoj. Ĉiufoje kiam la stelaro brilas super mia kapo, mi povas ilin trovi en malsamaj lokoj sur la firmamento.

Ho, la senmortaj steloj!

Mi esperas ke nia amo estos senmorta kiel la steloj.

——
Pipi
2016.7.31
于大连


完整帖子 kompletaj mesaĝoj:

 主题RSS Feed

powered by my little forum