头像

《春天里的秋天》18.1(纪念世界语翻译家李士俊先生诞辰100周年)

作者 aŭtoro: Pipi, 来自 el: 辽宁大连 Dalian, Liaoning, Ĉinio, 发表于 afiŝita je Tuesday, October 24, 2023, 07:20 (397天前)
编辑: Pipi, 时间: Tuesday, October 24, 2023, 07:57

纪念世界语翻译家李士俊先生诞辰100周年

《春天里的秋天》
原著:巴金
世译:李士俊
输入与发布:Pipi

18.1 Rong venis vidi min en la vespero, post kiam mi ricevis la testamenton de mia frato.

Legante la testamenton de mia frato mi forgesis Rong, sed kiam mi vidis ŝin mi forgesis mian fraton.

Mia knabino ne perfidis min, mia knabino ne forlasis min; ŝi neniam ŝminkis sin forte, nek portis pompajn vestojn; ŝi ne perdis tempon kun alia viro en teatroj, vendejoj kaj kartludo; ŝi parolis kiel arĝenta sonorileto, kaj ridetis kiel sunlumo; ŝi akiris mian tutan amon. Pro ŝi mi forgesis mian fraton. Ankaŭ tio estis inda.

"Lin," ŝi vokis min pli varme ol iam ajn. Mi sentis en ĝi suspiron.

Mi pensis, ke ŝi certe malĝojiĝis pro tio ke mi ne iris vidi ŝin hodiaŭ. Mi sentis min kulpa.

"Hodiaŭ mi ricevis testamenton de mia frato, tial ..." Mi diris kvazaŭ por min ekskuzi.

"Lin, mi reiros hejmen," ŝi diris firme, tamen mi denove aŭdis, ke flutaj malgajaj tonoj sonis en aŭtuna vespero.

"Reiros hejmen?" Mi laŭte diris sinforgese kaj la domo skuiĝis. Se ŝi reiros hejmen, do finiĝos nia afero.

"Jes, mi reiros morgaŭ matene, por vidi mian malsanan patrinon ... kaj krome, por diskuti ion kun mia patro."

"Morgaŭ? Tiel urĝe? Mi pensis, ke vi neniam iros hejmen!" mi diris malespere. Mi falis sur la sofon kaj volis plori.

"Lin," ŝi diris kun voĉo pli tenera ol iam ajn, "ne maltrankviliĝu. Mi revenos post tri aŭ kvar tagoj."

"Neeble. Vi certe ne revenos, certe ne revenos." Mi forgesis ĉion alian, mi luktis por teni la forflugantan esperon.

"Ŝi foriros de vi por ĉiam," ŝtala grifelo forte gravuris tiujn vortojn en mian cerbon. Mi kovris la vizaĝon per la manoj.

Ŝi ekĝemis. Ŝia voĉo penetris en miajn orelojn kaj doloris mian koron.

Ŝi iris al mi, sidiĝis sur la brakapogilo de la sofo. Alpremiĝante al mi ŝi karesis miajn harojn per sia mola mano.

Mi rememoris: Kiam mi estis knabeto kaj ploris pro io, unu same mola mano karesis mian kapon. Tio estis mano de mia patrino. Ĝi jam forputris en la tombo. Nun tiu ĉi mano anstataŭis ĝin, sed nur dum tiel mallonga tempo. Nun ankaŭ tiu ĉi mano forlasos min.

"Lin, kredu min, mi amas vin, mi amas vin tutkore.

"Mi amas vin pli ol ion ajn alian, eĉ pli ol min mem.

"Mi neniam trompos vin.

"Kial mi forirus sen-revene?

"Kiun mi povus ami se mi forlasus vin?

"Mi amas vin, mi neniam forlasos vin.

"En la tuta mondo vi estas la sola kiun mi amas.

"Kredu min, mi revenos post tri aŭ kvar tagoj.

"Nenia premforto povos detrui mian amon al vi.

"Mia amo estas eterna, kiel la steloj ..."

Ŝi diris la suprajn vortojn. En tiuj vortoj estis larmoj, kiuj malsekigis mian koron kiel aŭtuna pluvo.

Ploris ankaŭ mia koro.

"Ne reiru, promesu al mi ne reiri."

Mi tenis ŝian manon kaj karesis ĝin, kvazaŭ mi tenus mian lastan esperon.

"Lin, mi komprenas vian senton, sed vi ne restos longe en soleco. Eltenu nur tri aŭ kvar tagojn.

"Antaŭ ol velkiĝos la rozoj en la vazo mi jam revenos, denove estos ĉe via flanko."

Mia koro denove ricevis aspergon de aŭtuna pluvo.

"Kial elteni tri aŭ kvar tagojn? Eble vi longe restos hejme, ĉar ili certe ne lasos vin iri."

——
Pipi
2016.8.7
于大连


完整帖子 kompletaj mesaĝoj:

 主题RSS Feed

powered by my little forum