头像

《春天里的秋天》19.1(纪念世界语翻译家李士俊先生诞辰100周年)

作者 aŭtoro: Pipi, 来自 el: 辽宁大连 Dalian, Liaoning, Ĉinio, 发表于 afiŝita je Friday, October 27, 2023, 07:19 (155天前)

纪念世界语翻译家李士俊先生诞辰100周年

《春天里的秋天》
原著:巴金
世译:李士俊
输入与发布:Pipi

19.1 Ankoraŭ estis frua nokto, kiam ŝi eliris akompanate de mi.

En la malhela ĉielo sterniĝis reto de steloj, eternaj steloj.

Estis kviete kaj silente, la aero estis mola kaj malvarmeta. Estis memorinda bela nokto.

"Ni iru rigardi stelojn sur la maro," ŝi proponis. "Tiel bela estas la nokto!"

"Bone," mi respondis tiel emocie, ke mi povis diri nur tiun solan vorton.

"Do ni rapidu."

Alveninte al la pramejo, ni eniris iun boaton.

La boatisto remis kelkfoje kaj ni jam estis sur la maro.

Ŝi alpremiĝis al mi kun la kapo sur mia brusto. Mi enspiris la aromon de ŝia hararo kaj ŝin karesis.

La remiloj plaŭdadis en la maro. Ni aŭdis nur la bruon de la akvo.

Mi levis la kapon al la ĉielo, ankaŭ ŝi faris same. Sur la ĉielo palpebrumadis multaj steloj, blankaj, ruĝaj kaj verdaj steloj.

Estis lumoj sur la bordo. Ni estis ĉirkaŭitaj de la nokto kaj la steloj en la ĉielo.

"Nun en la mondo restas nur ni du.

"Neniu povas sin trudi inter nin, neniu povas nin disigi.

"Mi amas vin, vi amas min, ni amos unu la alian por eterne, nia amo estos eterna kiel la steloj."

Ŝi murmuris milde kvazaŭ en sonĝo.

En ekstazo mi klinis la kapon por kisi ŝian hararon.

Mia koro plenis je amo. Mi forgesis min mem, sed memoris nur ŝin.

Ŝi estis la sola homo en mia mondo.

"Jen, rigardu la Ĉielan Riveron, la nebulan blankan zonon. Kial ĝi estas tiel pala?"

Ŝi montris al la ĉielo ankoraŭ murmurante al si mem.

"Nun ne estas aŭtuno!"

Rigardante al la direkto montrita de ŝi, mi respondis.

"Lin, ĉu la granda flava stelo en la triopo en linio okcidente de la Ĉiela Rivero ne estas la Bovpaŝtisto?

"Jen, estas tri steloj sur la transa bordo. Ĉu la granda pale blua stelo ne estas lia amatino la Teksanta Knabino?

"Kompatindaj geamantoj! Ili povas renkontiĝi nur unu fojon en ĉiu jaro!

"Kial ne estas pramo en la Arĝenta Rivero? Kial ne estas ponto en la ordinara tempo, sed nur en la vespero de la sepa de la sepa monato?"

Ŝi murmuradis.

Mi tenis ŝin firme en la brakoj, sentante ke ni sonĝas.

——
Pipi
2016.8.9
于大连


完整帖子 kompletaj mesaĝoj:

 主题RSS Feed

powered by my little forum