Gakas sovaĝa ansero

作者 aŭtoro: 雁过留声, 发表于 afiŝita je Saturday, September 03, 2022, 18:14 (572天前)

Mi ŝatas postmanĝan promenon.

Hodiaŭ vespere, post la manĝo, mi laŭmarŝis la meandra ŝtone kahelitan padon al la lageto kilometre dista de mia hejmo.

Post kelka tempo, mi trovis min sur la streta salike borderita bordo, sur kiu estis neniu alia krom du homoj, unu, fraŭleto, la alia, fraŭlineto, kiuj, sin plantante sub arbo, sin brakumis kun kisoj. Kiam mi pasis pretere, la duo ankoraŭ forte kungluiĝis kaj freneze kunbekiĝis.

Mi paŝetis sur la bordo, kun la okuloj al la kvieta lageto, sur kiu petolis ondetoj.

En la mezo de la lageto, inter la smeraldaj folioj staris en pompa disvolviĝo la lotusfloroj, kiuj, tien-reen svingiĝante en la brizo, vidate de lontane, ŝajnis bukedoj da belaj virinoj en danco. Libeloj jen giris super la lotusfloroj jen tanĝis la akvosurfacon jen ripozis sur la burĝonoj.

Apenaŭ farinte kelkajn paŝojn, mi estis tre varme bonvenigita de armeo da moskitoj, kiuj, gaje kantante kaj dancante, ĉirkaŭprenis min kaj karesis kaj kisis kaj lekis kaj mordis kaj suĉis. Mi sentis teruran jukon tutkorpe, tial mi senĉese erpis, erpis, jen tie, jen ĉi tie. En la fino mi estis devigata ĝisi la lageton pro timo, ke la gastamaj moskitoj min voros.

Vundoplena, mi direktis min hejmen.

Sur la vojo hejmen ondadis en mia menso la demandoj: ĉu la paro sur la bordo ne timas, ke la moskitoj manĝos ilin per kisoj? Kio okazos al ili poste? Kion ili faros? Ĉu la sceno atendos min morgaŭ vespere? ...


完整帖子 kompletaj mesaĝoj:

 主题RSS Feed

powered by my little forum