世界语16条基本语法 16-regula Gramatiko de Esperanto

作者 aŭtoro: 明, 发表于 afiŝita je Monday, September 12, 2022, 22:46 (584天前)
编辑: Solis, 时间: Tuesday, September 13, 2022, 01:23

16-regula Gramatiko de Esperanto
世界语16条基本语法

1. Ĉiu vorto estas legata, kiel ĝi estas skribita.
1、每个词都是怎么写,就怎么读。

2. La akcento estas ĉiam sur la antaŭlasta silabo.
2、重音永远都在倒数第二个音节上。

3. Artikolo nedifinita ne ekzistas; ekzistas nur artikolo difinita (la), egala por ĉiuj seksoj, kazoj kaj nombroj. Rimarko: La uzado de la artikolo estas tia sama, kiel en la aliaj lingvoj. La personoj, por kiuj la uzado de la artikolo prezentas malfacilaĵon, povas en la unua tempo tute ĝin ne uzi.
3、没有不定冠词;只有指定冠词(la),通用于一切性、格、数。冠词的用法和在别的语言里一样。感到困难的人,开始时可以完全不用。

4. La substantivoj havas la finiĝon -o. Por la formado de la multnombro oni aldonas la finiĝon -j. Kazoj ekzistas nur du: nominativo kaj akuzativo; la lasta estas ricevata el la nominativo per la aldono de la finiĝo -n. La ceteraj kazoj estas esprimataj per helpo de prepozicioj (la genitivo per de, la dativo per al, la ablativo per per aŭ aliaj prepozicioj laŭ la senco).
4、名词词尾为 – o,复数形式加词尾 -j 。格只有两种:主格和宾格。宾格由主格加 -n 构成。其它格借助介词来表示。(所有格用 de,与格用 al,造格用 per 或按照意义用其他前置词)。

5. La fina vokalo de la substantivo kaj de la artikolo povas esti forlasata kaj anstataŭigata de apostrofo.
5、名词和定冠词末尾的元音字母可以省略,用省音符表示。

6. La adjektivo finiĝas per -a. Kazoj kaj nombroj kiel ĉe la substantivo. La komparativo estas farata per la vorto pli, la superlativo per plej; ĉe la komparativo oni uzas la konjunkcion ol.
6、形容词以-a 结尾。它的格和数与名词同。比较级用 pli 和连接词 ol 构成,最高级用 plej 。

7. Pronomoj personaj: mi, vi, li, ŝi, ĝi (pri objekto aŭ besto), si, ni, vi, ili, oni; la pronomoj posedaj estas formataj per la aldono de la finiĝo adjektiva. La deklinacio estas kiel ĉe la substantivoj.
7、人称代词 mi、vi、li、ŝi、ĝi、si、ni、vi、ili 和 oni 加形容词词尾(-a)后即构成物主代词。数、格的变化与名词一样。

8. La adverboj finiĝas per -e; gradoj de komparado kiel ĉe la adjektivoj.
8、副词词尾为 -e,各比较级与形容词同。

9. La numeraloj fundamentaj (ne estas deklinaciataj) estas: unu, du, tri, kvar, kvin, ses, sep, ok, naŭ, dek, cent, mil. La dekoj kaj centoj estas formataj per simpla kunigo de la numeraloj. Por la signado de numeraloj ordaj oni aldonas la finiĝon de la adjektivo; por la multoblaj —— la sufikson -obl- , por la nombronaj —— -on-, por la kolektaj —— -op-, por la disdividaj —— la vorton po. Krom tio povas esti uzataj numeraloj substantivaj kaj adverbaj.
9、基数词(没有词尾变化)是:unu du tri kvar kvin ses sep ok naŭ dek cent(百)mil(千)。几十和几百由数词简单连合构成。序数词加形容词词尾,倍数加后缀 -obl-,分数加后缀 -on,集合数词加 -op-,介词 po 表示“每……(若干)”。此外,数词也可以有名词和副词形式。

10. Ĉe alia nea vorto la vorto ne estas forlasata.
10、用其它否定词的时候,就不再用 ne 。

11. La verbo ne estas ŝanĝata laŭ personoj nek nombroj. Formoj de la verbo: la tempo estanta akceptas la finiĝon -as; la tempo estinta -is; la tempo estonta -os; la modo kondiĉa -us; la modo ordona -u; la modo sendifina -i. Participoj (kun senco adjektiva aŭ adverba): aktiva estanta -ant-; aktiva estinta -int-; aktiva estonta -ont-; pasiva estanta -at-; pasiva estinta -it-; pasiva estonta -ot-. Ĉiuj formoj de la pasivo estas formataj per helpo de responda formo de la verbo esti kaj participo pasiva de la bezonata verbo; la prepozicio ĉe la pasivo estas de.
11、动词没有人称和数的变化。动词的各种形式:现在时用词尾 -as;过去时用词尾 -is;将来时用词尾 -os;假定式用词尾 -us;命令式用词尾 -u;不定式用词尾 -i。分词(有形容词或副词的意思):主动现在时 -ant-;主动过去时 -int-;主动将来时 -ont-;被动现在时 -at-;被动过去时 -it-;被动将来时 -ot-;被动式的各种形式都用动词 esti 的相应形式和所需要的动词的被动分词构成,被动式句子的主体之前所用的介词是 de。

12. Ĉiuj prepozicioj postulas la nominativon.
12、介词都要求主格。

13. Por montri direkton, la vortoj ricevas la finiĝon de la akuzativo.
13、表示方向时,词末加宾格词尾(-n)。

14. Ĉiu prepozicio havas difinitan kaj konstantan signifon: sed se ni devas uzi ian prepozicion kaj la rekta senco ne montras al ni, kian nome prepozicion ni devas preni, tiam ni uzas la prepozicion je, kiu memstaran signifon ne havas. Anstataŭ la prepozicio je oni povas ankaŭ uzi la akuzativon sen prepozicio.
14、每一个介词都有一个确定不变的意义,但是如果我们需要一个介词而从意义上看不出应该用哪一个,那时我们就用没有独立意义的介词 je ,也可以用没有介词的宾格来代替。

15. Vortoj kunmetitaj estas formataj per simpla kunigo de la vortoj (la ĉefa vorto staras en la fino); la gramatikaj finiĝoj estas rigardataj ankaŭ kiel memstaraj vortoj.
15、合成词由词的简单连合而成(主要词放在后面);语法词尾也被看作独立的词。

16. La tiel nomataj vortoj fremdaj, t.e. tiuj, kiujn la plimulto de la lingvoj prenis el unu fonto, estas uzataj en la lingvo Esperanto sen ŝanĝo, ricevante nur la ortografion de tiu ĉi lingvo; sed ĉe diversaj vortoj de unu radiko estas pli bone uzi senŝanĝe nur la vorton fundamentan kaj la ceterajn formi el tiu ĉi lasta laŭ la reguloj de la lingvo Esperanto.
16、所谓外来语,即大多数语言取自同一来源的词,在世界语里不加变化地应用,只需照世界语拼写法书写;但如由一个词根派生几个不同的词时,最好只不加变化地采用那个基本词,并由此按照世界语的规则构造出其它的词来。


完整帖子 kompletaj mesaĝoj:

 主题RSS Feed

powered by my little forum