Gakas sovaĝa ansero

作者 aŭtoro: 雁过留声, 发表于 afiŝita je Sunday, October 09, 2022, 10:16 (566天前)

Enuigita de la dormado sur la planko, junulo en Teherano aĉetis unu veran liton per sia multjara ŝparaĵo. La unuan fojon en lia vivo li fariĝis la fiera propraĵulo de lito kun risorto kaj matraco. Pro tio, ke la vetero tre varmis, li portis la liton sur la tegmenton. Li dormis tre bone la unuajn du noktojn, sed la trian nokton, ŝtormo leviĝis. Blovo da ventego forbalais la liton desur la tegmento kaj ĵetis ĝin en la korton sube. La junulo ne vekiĝis ĝis la lito tuŝegis la teron. Kvankam la lito estis kaputa, la viro estis mirakle senvunda. Kiam li vekiĝis, li ankoraŭ restis sur la matraco. Ĵetinte rigardon al la pecoj de ligno kaj metalo kuŝantaj ĉirkaŭ si, la junulo triste levis la matracon kaj movis ĝin en la domon. Metinte ĝin sur la plankon, li denove prompte falis en dormon.

(El la angla tradukis Sovaĝa Ansero 2022/10/9)


1. Enuigita de la dormado sur la planko, junulo en Teherano aĉetis unu veran liton per sia multjara ŝparaĵo.
形容词短语 Enuigita de ... 作状语,可扩展成一个原因状语从句:Ĉar/Pro tio, ke li estis enuigita de la dormado sur la planko, ... unu veran liton的unu可省略。*enui, tedi, laca. Teherano = Tehrano:德黑兰(伊朗首都)

2. La unuan fojon en lia vivo li fariĝis la fiera propraĵulo de lito kun risorto kaj matraco.
*propraĵulo = posedanto, proprietulo; lito kun risorto kaj matraco 带弹簧和床垫的床,可扩张成一个定语从句:lito, kiu havis risorton kaj matracon / havanta risorton kaj matracon.

3. Li dormis tre bone la unuajn du noktojn, sed la trian nokton, ŝtormo leviĝis.
*la unuajn du noktojn 头两天夜里;la trian nokton 第三天夜里

4. Blovo da ventego forbalais la liton desur la tegmento kaj ĵetis ĝin en la korton sube.
*Blovo da ventego 一阵大风;ekblovo da ventego 突然一阵大风;spiro da venteto 一丝风,一阵微风; desur = de sur

5. La junulo ne vekiĝis ĝis la lito tuŝegis la teron.
*ne ... ĝis ... 直到 ...... 才 ...... *tuŝegis 猛烈碰(撞),撞上

6. Kvankam la lito estis kaputa, la viro estis mirakle senvunda.
*kaputa = disrompita, difektita, ruinigita *rompiĝis en pecojn

7. Ĵetinte rigardon al la pecoj de ligno kaj metalo kuŝantaj ĉirkaŭ si, la junulo triste levis la matracon kaj movis ĝin en la domon.
*Ĵetinte rigardon al = Post kiam li ĵetis rigardon al; Okulĵetinte la pecojn, ĵetinte la okulojn sur la pecojn, ekrigardinte la pecojn; kuŝantaj ĉirkaŭ si = kiu kuŝis ĉirkaŭe; triste = malĝoje, malgaje; movis, portis, prenis

8. Metinte ĝin sur la plankon, li denove prompte falis en dormon.
*Metinte, Lokinte, sterninte, etendinte; prompte, tuj; falis en dormon, endormiĝis


完整帖子 kompletaj mesaĝoj:

 主题RSS Feed

powered by my little forum