Lastan lundon, s'rino Naiva ...

作者 aŭtoro: 雁过留声, 发表于 afiŝita je Thursday, November 17, 2022, 10:41 (498天前)

这是前段时间写的段子,除了改动几处不妥,基本维持原貌,今天重发,希望大家修改并纠错。

Lastan lundon, s'rino Naiva el Esperantujo faris vojaĝon al Londono. Tio estis por ŝi la unua fojo en ŝia vivo, ke ŝi aviadile vojaĝis eksterlanden. Ŝi celis vidi iom la mondon.

上周一,世界语国的娜伊娃夫人去了伦敦。这是她人生中首次坐飞机去国外。她想见见世面。

Ŝi ne bone konas Londonon, tial ŝi perdis la vojon.

她对伦敦不熟,因此迷了路。

Subite, ŝi vidis viron proksime de busa haltejo. "Mi povas demandi lin pri la vojo," ŝi pensis en si.

突然,她在公交车站附近看到一个男人。“我可以向他问问路。” 她想。

"Pardonu," ŝi diris Esperante. "ĉu vi ne bonvolus diri al mi la vojon al Reĝo-strato?"

“对不起,您能否告诉我到国王街怎么走?” 她用世界语问。

La viro afable ridetis. Li ne komprenas Esperante! Li ne havas eĉ la plej malgrandan komprenon pri Esperanto. Li estas londonano kaj li parolas la anglan.

那个男人友善地笑了笑。他不懂世界语! 他对世界语一窍不通。他是伦敦人,他说英语。

Levante la ŝultrojn kaj farante geston de bedaŭro, li diris angle, "Mi tre bedaŭras, ke mi ne komprenas, kion vi ĵus diris!"

他耸了耸肩,做了一个遗憾的手势,用英语说道:“很抱歉,我听不懂你刚才说的话!”

Sen unu plia vorto, la viro galopis for, eĉ ne returnante la kapon por rigardi la demandantinon.

那个男人二话没说,头也不回就快速走开了。

S'rino Naiva dronis en embaraso kaj malespero.

娜伊娃夫人很尴尬,很失望。

Post kelka tempo, lerta ideo trafis ŝin.

过了一会儿,她想出了一个好主意。

Ŝi skribis Esperante sur folio da papero kelkajn frazojn, kiuj legiĝis jene:

她在纸上用世界语写了几句话,内容如下:

Mi estas esperantisto. Mi parolas Esperanton. Ĉu vi ne bonvolus diri al mi la vojon al Reĝo-strato? Bonvole donu al mi helpon!

我是世界语者,我说世界语。您是否愿意告诉我去国王街的路? 请帮个忙!

Kun la papero mane, ŝi pacience atendis surloke.

手里攥着那张纸,她耐心地在原地等着。

Post nelonge, virino de lontane trotis ŝiadirekten.

不一会儿,一个女人从远处快步朝她的方向走来。

Grandpaŝe ŝi ekiris renkonte al la virino.

她大步流星地朝那女人走去。

Ambaŭmane prezentante la paperon al la virino, ŝi diris Esperante, "Volu montri al mi la vojon al Reĝo-strato, mi petas! Dankon!"

她一边把纸递给那个女人,一边用世界语说道:“求您给我指一下通向国王街的路! 谢谢!”

La virino okule balais la paperon, kaj tuj poste sulkis la frunton. La vortoj sur la papero estis al ŝi tute fremdaj. Ŝi ne povis legi ilin. Sed en ili sin trovis sole nur vorto, kiu frapis ŝian atenton. Tio estis "Esperanto", kiu ŝajnis al ŝi iom konata.

那女人扫了一眼那张纸,尔后皱起额头。纸上那些词她一点也不懂。她不认识这些词。但只有一个单词引起她注意,那个词就是“Esperanto”,她好像有点面熟。

Ŝi enŝovis la manon en poŝon, elprenis el ĝi vortaron. Ŝi ovris la vortaron, foliumis, fosis en ĝi kaj finfine elfosis la vorton "Esperanto".

她把手伸进兜里,掏出一本词典。她打开词典,翻着,找着,最后找到了“Esperanto”那个词。

Dumlonge ŝi kuntirante la brovojn maĉis kaj remaĉis la vorton "Esperanto". Poste, sur ŝia vizaĝo aŭroris rideto. Ŝajnis, kvazaŭ ŝi komprenetus la intencon de la helpopetantino.

她蹙着眉头,反复思考“Esperanto”那个词很久。之后,她脸上绽放出笑容。她好像略微懂得娜伊娃夫人的意图。

Skuetante la kapon kaj kuntirante la nazon, ŝi martelis angle ĉiun vorton, "Mi ne povas paroli Esperante. Mi estas Franco. Mi estas turisto. Mi nur komprenas france kaj angle. Bonvole konsultu aliajn!"

她皱起鼻子,轻轻摇了摇头,用英语一字一顿地说道:“我不会讲Esperante, 我是法国人,我是个旅游者。我只会法语和英语。您还是问问别人吧!”

Ĉe la lasta vorto, la virino forhastis, rapida kiel la vento.

说完,那女人就匆匆地离开了。

S'rino Naiva troviĝis en vera kaĉo. Tordante la manojn, ŝi litanie monologis, "Kion mi povas fari? Kion mi povas fari?"

娜伊娃夫人这下可真麻烦了。她绞扭着双手,不停地自言自语道:“我该怎么办呀?我该怎么办呀?”

Ĉu plugasti Londone aŭ reflugi hejmen? Ŝi endilemiĝis.

是继续留在伦敦? 还是回家呢? 她进退两难。

En la fino, ŝi en sakstrato decidis flugi hejmen.

最后,束手无策的她决定回家。

Post longa vagado tra la strata labirinto de Londono, ŝi trovis la vojon kondukantan al la aerodromo.

在伦敦迷宫般的街道上徘徊了很久,她找到了通往机场的路。

Hejmenreveninte, ŝi formulis planon: lerni la anglan lingvon delunde ĝisvendrede, du horojn ĉiutage, lerni Esperanton duonhoron en sabato matene kaj kvardek minutojn en dimanĉo vespere. Ŝi metis la anglan lingvon sur la unuan planon, kaj metis Esperanton, ŝian personan guston, sur la lastan planon. Ŝiaopinie, Esperanto estas ankoraŭ tantaliga pasero en la aero.

回到家后,她简单制订了一个计划:周一到周五学习英语,每天两小时;周六上午学习半个小时世界语,周日晚上学习四十分钟。她把英语放在首位,把世界语,个人兴趣,放在最后。在她看来,世界语还是一只空中撩人的麻雀 —— 可望而不可即。

(Ĉi rakonto estas pura fikcio. Fabrikita de Sovaĝa Ansero 2022/10/16)


完整帖子 kompletaj mesaĝoj:

 主题RSS Feed

powered by my little forum