《MARTA 》(45)(46)

作者 aŭtoro: 雁过留声, 发表于 afiŝita je Monday, January 09, 2023, 08:54 (466天前)

《MARTA 》(45)

— Kiom multe mi donus por tio, ke vi povu ŝanĝiĝi, Aleĉjo ...

— Kiom multe mi donus por tio, ke mi povu ŝanĝiĝi, Marinjo! sed ... la natura karaktero ne estas servanto, ĝi la lupon en la arbaron ... tiras ...

Dirante la lastan vorton, li kuntiriĝis kiel infano, kiu nekuraĝe esprimas sian deziron, kaj la montran fingron li etendis al la pordo de la kabineto.

— Ĉu denove? — diris Mario, metante sian manon sur la anson de la pordo.

— Jam eĉ unu vorton mi ne diros plu pri tiu nigrokula diino, kiun, kiel mi vidas, vi simile al anĝelo gardanto ŝirmas per flugiloj de pia prizorgado! — ekkriis Aleĉjo, kaptante denove la manon de la kuzino; — sed vi prezentos min al ŝi, fratineto? Ĉu ne vere, vi prezentos?

— Mi ne havas eĉ la plej malgrandan intencon, — respondis Mario.

— Mia kara! mia ĉarma! mia sola! prezentu min al ŝi, kiam ŝi eniros ĉi tien! Diru: jen estas mia frato, modelo de ĉiuj ecoj kaj perfekteco, knabo bona ...

— Kaj samtempe granda sentaŭgulo!

Kun la lastaj vortoj Mario eliris el la salono, Aleĉjo staris momenton apud la pordo, kvazaŭ ŝanceliĝante, ĉu li devas resti aŭ iri post la kuzino, poste li sin turnis sur la kalkano, stariĝis antaŭ la spegulo, ĝustigis la kravaton kaj frizon, ekmurmuretis kanteton, ĉesis murmureti, sur la fingroj de la piedoj aliris al la pordo de la kabineto kaj, iom forŝovinte la pordokurtenon, almetis la orelon al la pordo. Malantaŭ la pordo oni aŭdis la voĉon de la malgranda Jadvinjo:

《MARTA 》(46)

— L'imparfait du subjonctif! mi forgesis, kiel oni devas skribi la trian personon. De kia verbotempo, sinjorino, oni devenigas l'imparfait du subjonctif?

Respondo venis ne tuj. Oni aŭdis transturnadon de la folietoj de libro. Videble la instruistino serĉis en libro la respondon, kiun ŝi devis doni al sia instruatino.

— Du passe defini de l'indicatif. — diris Marta post momento. Aleĉjo rektiĝis, levis supren la okulojn kaj mallaŭte ripetis:

— De l'in-di-ca-tif! kia anĝela voĉeto!

En la kabineto denove regis silento. La lernantino videble estis okupita per skribado, kaj nur post kelka tempo ŝi lasis sin denove aŭdi:

— Batau! mi ne scias, sinjorino, kiel oni skribas bateau. E-a-u aŭ a-u?

Estis nenia respondo, la instruistino silentis.

— Ho! — diris Aleĉjo al si mem, — iel malfacile iras la afero ĉe mia diino! videble ŝi ne scias, kion respondi al la demando de tiu malgranda saĝulaĉino ... aŭ eble ŝi revas ... ha!

Sur la fingroj de la piedoj li foriris de la pordo kaj stariĝis ĉe la fenestro; sed apenaŭ li ekrigardis tra la vitro sur la multehoman kaj multemovan straton, li ekkriis:

— Kion mi vidas! fraŭlino Malvino jam tiel frue estas en la urbo. Mi kuras, flugas, rapidas!

Tion dirante, li efektive kuris al la pordo kaj, malfermante ĝin per forta puŝo, renkontiĝis okulo al okulo kun Mario, kiu revenis en la salonon.

— Pro Dio, — diris la mastrino, retirante sin al la antaŭĉambro, — kien do vi tiel flugas? Ĉu al la oficejo?

(未完待续)


完整帖子 kompletaj mesaĝoj:

 主题RSS Feed

powered by my little forum