Dankon, Verda Stelo! 谢谢,绿星!

作者 aŭtoro: 明, 发表于 afiŝita je Thursday, January 12, 2023, 10:01 (464天前)

Teksto

Dankon, Verda Stelo!

La 13-an de marto, 2003.

La horloĝo ĵus batis la trian.

Varmeta, bela posttagmezo. Pompas floroj, kantas birdoj kaj gajas vizitantoj en la Norda Termofonta Parko de Chongqing.

Subite, fulmerapide elveturas el la parko ŝarĝaŭto, kiu sin direktas malsupren kiel sago laŭlonge de la zigzaga ŝoseo.

Dek minutojn poste, enruliĝinte en la Naŭan Popolan Hospitalon, la veturilo haltas. Tre rapide desaltas de la veturilo kelkaj gejunuloj, kaj, elveturĉeliĝinte junulon serioze vunditan kaj portante lin, kuregas al la diagnozejo por seriozaj malsanuloj.

"Rapidu! Tempo signifas vivon!"

Svarmas kaj surpriziĝas pacientoj en la koridoro. "Ho, ĉielo mia! Kiel sangas la vundo!" Ja la portato estas serioze vundita je la kapo. La sango fluetas kiel rivereto...Post pli ol du horoj, la vundito rekonsciiĝas. La kuracistoj demandas, ĉu la vundito kaj gejunuloj estas konatoj.

"Ne, ni ne konas lin," respondas iu el la gejunuloj. "Hodiaŭ posttagmeze, promenante en la parko ni vidis lin falanta de balustrado kaj serioze vundita je akraj ŝtonoj. Ni tuj venigis ŝarĝveturilon kaj lin sendis ĉi tien."

La kuracistoj laŭdas ilin pro ties helpo al la fremdulo, kaj la vundito ege emociiĝas.

Vesperiĝas. La gejunuloj devas foriri hejmen. Profunde kortuŝite de la helpemaj gejunuloj,a la vundito ekploretas kaj demandas pri iliaj nomoj. Ili modeste ridetas, kaj montrante la verdajn stelojn sur siaj brustoj, diras al li, "Ni estas esperantistoj. La verda stelo estas nia nomo."

La gejunuloj foriras. La vundito, kun larmoj en la okuloj, murmuras al si mem, "Esperantisto, nobla... Dankon, verda stelo!"

Varmeta, bela vesperiĝo. La horloĝo batas la sesan...


完整帖子 kompletaj mesaĝoj:

 主题RSS Feed

powered by my little forum