《MARTA 》(57)(58)

作者 aŭtoro: 雁过留声, 发表于 afiŝita je Sunday, January 15, 2023, 07:23 (460天前)

《MARTA 》(57)

Tiu deziro estis forta, ŝtopis la voĉon en la brusto de la juna virino, ondo da sango ĵetiĝis en ŝian kapon, kaj tamen ŝi ne submetiĝis al tiu deziro, ne foriris, staris senmova kun kapo klinita kaj manoj interplektitaj. En la plej profunda interno de ŝia estaĵo eksonis malgaja murmuro: — mi ne esperas, ke mi povos min helpi, mi ne povas fidi min mem! — Tio estis naskiĝanta konscio de propra senkapableco. Sub la influo de tiu ĉi sento kreskis en ŝi honto nedifinebla, sed turmenta. — Ho, se mi estus sola! ... — ŝi pensis. — Se mi ne havus infanon!

— Volu diri al mi, — ekparolis Mario, — kiamaniere mi povos sciigi vin pri la rezultato de la penadoj, kiujn mi kaj mia edzo faros, por trovi por vi okupon ... Eble vi lasos ĉe mi vian adreson?

Marta meditis dum momento.

— Se vi permesos, — ŝi respondis, — mi venos ĉi tien mem, por informiĝi.

En la unua momento ŝi volis doni sian adreson, sed tra ŝia kapo trakuris la penso, ke la juna feliĉa virino povas forgesi ŝin. Ŝin hontigis la kompato, kies objekto ŝi estis, sed ankoraŭ pli ŝin timigis la supozo, ke la espero pri laborenspezo, kiu ekbrilis antaŭ ŝiaj okuloj, denove malaperos kaj lasos ŝin en terura necerteco, nedifiniteco de la situacio.

Laborenspezo! kia proza, triviala, pure tera vorto ĝi estas! vi eble ekkrios, legantoj. Se anstataŭ ĝi estus ĉi tie ia flamanta amo, kora sopiro, alta revo, tiam la sentoj de la juna virino sin turnus en pli konvena por ili rondo de moralaj aperoj, vekus pli da simpatio, pli fortan kunsenton! Povas esti, mi ne scias. Sed certa estas tio, ke Marta pensis aŭ antaŭsentis, ke la sola garantio por la vivo kaj sano de la sola objekto de ŝia amo, de ŝia infano, la sola kvietigo de la sopirado, kiu plenigis la solecajn angulojn de ŝia malriĉa ĉambreto kaj ŝiajn se ne altajn, tamen purajn kaj honestajn revojn kaj pensojn — estis laboro, donanta laborenspezon. Eble Marta eraris; nur ŝia estonteco estis pruvonta la verecon aŭ erarecon de tiu ŝia opinio.

Post ankoraŭ kelke da interŝanĝitaj vortoj Marta Swicka diris adiaŭ al la mastrino de la loĝejo. Mario denove etendis la manon al la koverto kun la lilikoloraj randoj.

— Sinjorino, — ŝi diris iom nekuraĝe, — jen estas la ŝuldo, kiun mi havas koncerne vin por la tutmonata instruado de mia filino.

Marta ne etendis la manon.

— Vi nenion ŝuldas al mi, — ŝi diris, — ĉar mi absolute nenion lernigis al via filino.

《MARTA 》(58)

Mario Rudzinska volis insisti, sed Marta kaptis ŝian manon, premis ĝin forte en siaj manoj kaj rapide forlasis la ĉambron. Kial ŝi foriris tiel rapide? Eble ŝi deziris la unuan fojon en sia vivo forkuri de la sentata malbona tento? Ŝi sentis, ke la mono, kiun oni proponis al ŝi, ne apartenas al ŝi, ke ŝi per nenio ĝin meritis, krom eble per senfruktaj bonaj deziroj, ke se ŝi ĝin akceptus, ŝi farus agon nehonestan. Tial ŝi ĝin ne prenis; sed kiam en la vespera krepusko, pro ŝparemeco ne lumigante la lampon en sia ĉambreto, ŝi ĉe la malforta lumo de la finiĝanta tago malfermis sian monujon kaj kalkulis la tie troviĝantajn malgrandajn monerojn; kiam ŝi ekpensis pri tio, ke krom tiu mono, kiu povas sufiĉi apenaŭ por kelke da tagoj, ŝi havas jam nenian alian, kaj ĉi tiu estas restaĵo de la sumo, kiun ŝi ricevis per la vendo de unu el la du vestoj, kiujn ŝi posedis; kiam la malgranda Janjo, alpremante sin al ŝiaj genuoj, plendis pri la malvarmo, kiu regas en la ĉambro, kaj petis ekbruligi fajron sur la kameno, kaj ŝi devis tion rifuzi, ĉar la provizo da ligno estis jam tre malgranda kaj pri ĝia pligrandigo ŝi nun ne povis eĉ revi; kiam fine ĉirkaŭis ŝin nokta mallumo, kiu pligrandigas la malgajecon kaj maltrankvilecon aliformigas en timegon, — tiam antaŭ ŝiaj okuloj, elvokita de ia mistera forto de la imago, preterŝoviĝis la eleganta koverto, ornamita per lilikoloraj randoj, kun la tri kvinspesmilaj biletoj interne. Marta desaltis de la seĝo kaj eklumigis la lampon. La fantomo de la nelabormeritita mono malaperis kune kun la mallumo, sed en la kapo de Marta restis post ĝi ia nedifinebla teruro.

— Ĉu povas esti, ke mi bedaŭris tion, ke mi ne faris malhonestaĵon?

Ĉi tiu profunde hontiga penso vekis en ŝi reakcion de la spirito, novan streĉiĝon de la momente falinta energio. — Ŝajnas al mi, — ŝi diris al si, — ke mi vane estas tiel maltrankvila. Oni ja promesis al mi novan okupon ... mi desegnis ja iam ne malbone, oni eĉ trovadis en mi sufiĉan kapablecon por desegnado ... Tiun taskon, se oni nur donos ĝin al mi, mi ja verŝajne bone plenumos! Mia Dio! Kiel fervore mi penados, ke ĉi tiun fojon la laboro ne elglitu el miaj manoj. Kaj la fakto, ke ĝin donos al mi homoj fremdaj, pro kompato, pro kunsento? kian do gravecon ŝi havas? Tio ne devas min humiligi! Mi estas ankoraŭ tro fiera! Estas vero, ke mi ofte aŭdis, ke malriĉeco povas iri kune kun fiereco, sed tio verŝajne estas nur teorioj, mi nun konvinkiĝas, ke estas alie!

(未完待续)


完整帖子 kompletaj mesaĝoj:

 主题RSS Feed

powered by my little forum