《MARTA 》(61)(62)

作者 aŭtoro: 雁过留声, 发表于 afiŝita je Tuesday, January 17, 2023, 07:08 (437天前)

《MARTA 》(61)

Al tiuj bonkoraj penoj multe helpis la feliĉa situacio, en kiu la edzo de Mario Rudzinska troviĝis rilate unu el la Varsoviaj ilustritaj revuoj, plej riĉaj kaj povantaj doni laboron al plej multe da homoj. En tiu revuo li estis kunlaboranto malnova, merita kaj alte estimata. Lia voĉo havis grandan valoron ĉe la eldonisto kaj ankaŭ en la redakciaj kunsidoj, lia klopodado por iu, lia peto por iu ne povis esti malŝatata. Krom tio Adamo Rudzinski estis verkisto, kiu preskaŭ ekskluzive dediĉis sin al esplorado de demandoj sociaj kaj inter ili ankaŭ al la socia situacio de malriĉaj virinoj. Martan li vidis kelkfoje en sia domo, kiam ŝi donadis lecionojn al lia filino, kaj la interesanta eksteraĵo de la juna virino, ŝia funebra vesto, la dignoplena teniĝo kaj ŝia nobla ago, pri kiu kun granda entuziasmo Mario al li rakontis, pligrandigis la fervorecon de lia penado.

La rezultato de tiu penado estis sukcesa kaj rapida.

Unu paro de manoj plie ne montriĝis superflua por revuo, kiu bezonis vastan kunlaboradon, kaj la afero dependis jam nur de la grado de kapableco de la nova laborantino, kio devis decidi pri la akcepto aŭ malakcepto de ŝia peto.

Tamen kvankam la penado de Adamo Rudzinski rilate la naturon de la cirkonstancoj havis efikon tre rapidan, rilate la situacion de Marta la tempo de daŭrado estis tre longa. Depost la tago, en kiu ŝi memvole rifuzis la profesion instruistan, pasis semajno, la tre malgranda mona provizo de la juna virino preskaŭ tute elĉerpiĝis, krom tio la devigata senlaboreco premis ŝin terure, ne lasis dormi, maltrankviligis la konsciencon. Unu tagon matene, elirinte en la urbon, Marta iris sur la straton Dluga kaj vizitis la oficejon de informoj. Ludovikino Zminska akceptis ŝin multe pli malvarme kaj pli oficiale, ol antaŭe.

— Mi aŭdis, — ŝi diris, — ke vi jam ne donas lecionojn en la domo de gesinjoroj Rudzinski. Estas domaĝe, tre domaĝe, kiel por vi tiel ankaŭ por mi, ĉar de la opinio de tiaj domoj plejparte dependas la reputacio de tiaj oficejoj kiel mia.

Marta tuta ruĝiĝis; ŝi komprenis la riproĉon, kiun entenis la vortoj de la mastrino de la oficejo. Tamen ŝi rapide levis la kapon kaj respondis kun esprimo de nekaŝemeco:

— Pardonu min, sinjorino, ke mi kaŭzis al vi trompiĝon ...

《MARTA 》(62)

— La trompiĝo, kaŝita al mi persone, havus tre malgrandan signifon, — interrompis Zminska, — sed se aliaj personoj trompiĝas per mia vorto, mia oficejo tre multe suferas de tio ...

— Mi erarigis vin, sinjorino, — plue diris Marta, — ĉar mi eraris pri mi mem. Fraŭlino Rudzinska estis por mi lernantino tro multe jam progresinta en la lernado. Mi tamen pensas, ke, se la afero koncernus instruadon efektive komencan, mi estus eble kapabla plenumi la taskon. Kun ĉi tiu penso mi venis ankoraŭ unu fojon al vi. Ĉu mi ne povas ricevi lecionojn de instruado komenca?

La teniĝo de Ludovikino Zminska estis tre malvarma.

— Da personoj, kiuj deziras doni lecionojn de komenca instruado estas multe pli ol da tiaj, kiuj volas ilin preni, — ŝi respondis post momento kun iom da ironio en la voĉo. — La konkurado estas grandega, sekve la prezoj estas tre malaltaj. Dudek spesdekoj, maksimume tridek spesdekoj por horo ...

— Mi konsentas akcepti kian ajn pagon, — diris Marta.

— Certe oni devas konsenti, se alie ne povas esti. Mi tamen nenion al vi promesas. Mi vidos, mi penos ... en ĉiu okazo ĉiuj lokoj, pri kiuj mi scias, estas hodiaŭ okupitaj, kaj vi devos longe atendi.

Kiam la mastrino de la oficejo parolis tiujn vortojn, Marta atente ŝin rigardis. Ŝiaj okuloj malgajaj, enpensaj, sed trankvilaj, eble serĉis sur la vizaĝo de la nejuna virino tiun brileton de kortuŝiteco kaj bondezireco, kiu aperis sur ĝi tiam, kiam ŝi tie estis la unuan fojon; sed Zminska ĉi tiun fojon estis neŝancelebla, malvarma kaj oficiala. Marta rememoris la vortojn, kiujn ŝi antaŭ du monatoj aŭdis el la buŝo de la mastrino:

"Virino nur tiam povas trabati al si vojon de laboro, akiri sendependan vivon kaj respektatan situacion, se ŝi posedas ian neordinaran talenton aŭ perfektan povoscion de io." Marta posedis nenian el tiuj kondiĉoj; la mastrino de la informa oficejo, jam unu fojon trompiĝinte pri ŝi, ekkoninte la malgrandan valoron de ŝiaj kapabloj, rigardis ŝin videble kiel klientinon pli trudiĝeman kaj kompromitantan, ol promesantan al ŝia institucio ian profiton. Sed tie, kie ĉiutage aperadis multe da personoj, troviĝantaj en tia sama situacio, kiel ŝi, kun tia sama peto sur la lipoj, kun tia sama nesufiĉa provizo en la kapo, — pri serioza kunsento de la flanko de la persono, kiu ŝin akceptis, ne povis esti eĉ parolo.

(未完待续)


完整帖子 kompletaj mesaĝoj:

 主题RSS Feed

powered by my little forum