《MARTA 》(77)(78)

作者 aŭtoro: 雁过留声, 发表于 afiŝita je Wednesday, January 25, 2023, 07:40 (451天前)

《MARTA 》(77)

La gracia, bele vestita, tridekkelk-jara virino kun majstreca hartubero malantaŭ la kapo, kun tre regulaj, kvankam jam iom velkaj trajtoj de vizaĝo kaj kun moviĝemaj nigraj okuloj, ombritaj de nigraj kaj larĝaj brovoj, eldiris tiun torenton da vortoj rapide, preskaŭ sen spirhalto, ne ellasante el siaj manoj la manojn de Mario, kiu sidiĝis apud ŝi sur palisandra kanapeto, tegita per multekosta damasko. Ŝi certe parolus ankoraŭ pli longe, sed Mario interrompis ŝian parolon.

— Kara Evelino! — ŝi diris, — pardonu, ke ĉi tiun fojon mi mallongigos mian intersalutiĝon kun vi kaj, sen iaj antaŭparoloj, komencos paroli pri afero, kiu tre okupas mian koron!

— Vi Marinjo, ion bezonas de mi? Mia Dio! kiel feliĉa mi estas! diru, diru kiel eble plej rapide, per kio mi povas esti utila al vi! Mi estas preta iri por vi piede al la fino de la mondo ...

— Ho, ne tiel grandan oferon mi postulos de vi, kara Evelino! — diris ridante Mario, poste ŝi daŭrigis serioze: — mi ekkonis antaŭ nelonge iun malriĉan virinon, kiu min tre interesas ...

— Malriĉan virinon! — vivece interrompis la mastrino de la riĉa magazeno, — sekve vi certe deziras, ke mi per io ŝin helpu? Ho, vi ne trompiĝis pri mi, Marinjo! mia mano estas ĉiam malfermita por tiuj, kiuj suferas!

Dirante la lastajn vortojn, ŝi ŝovis la manon en la poŝon kaj, elpreninte el ĝi sufiĉe grandan eburan monujon, volis jam malfermi ĝin, sed Mario retenis ŝian manon.

— Ne pri almozo nun estas la afero, — ŝi diris; — la persono, pri kiu mi volas paroli al vi, ne deziras kaj eble ne akceptus almozon ... ŝi deziras kaj serĉas laboron ...

— Laboron! — ripetis la bela sinjorino Evelino, iom levante la nigrajn brovojn, — kio do malhelpas ŝin labori?

— Multe da aferoj, pri kiuj mi devus tro longe paroli, — serioze respondis Mario, kaj, prenante la manon de la estinta kunlernantino, ŝi diris plue kun peto kaj sentemeco en la voĉo: — al vi, Evelino, mi venis kun la peto, ke vi donu al ŝi la eblon labori.

— Mi ... al ŝi ... la eblon labori? sed kiamaniere, mia kara?

— Ke vi akceptu ŝin kiel komizinon.

《MARTA 》(78)

La brovoj de la mastrino de la magazeno leviĝis ankoraŭ pli alte. Sur ŝia vizaĝo aperis miro kaj embaraso.

— Mia kara Mario, ŝi komencis post momento, balbutante kaj videble konfuzite, — tio apartenas ne al mi ... ĝenerale pri la aferoj, kiuj koncernas la magazenon, okupas sin mia edzo ...

— Evelino! — ekkriis Mario, — kial vi diras al mi malveron? Via edzo estas posedanto de la magazeno en rilato jura, sed vi administras la aferojn kune kun li, eĉ pli ol li, kaj ĉiuj scias bone, des pli mi ĝin scias, ke vi komprenas la negocojn bonege kaj vi havas multe da energio en la efektivigado de viaj planoj ... kial do ...

Evelino ne lasis ŝin fini.

— Nu, jes, jes, — ŝi diris vivece, — estis al mi malagrable rifuzi vian peton, Marinjo, kaj mi volis elturni min per rapidece trovita preteksto, ĵeti ĉion sur mian edzon ... mi agis malbone, mi ne estis tuj sincera, mi konfesas; sed vere, mia kara Mario, via deziro estas absolute neplenumebla, absolute ... absolute.

— Kial? Kial? — demandis Mario kun tia sama viveco, kun kia parolis al ŝi Evelino.

La ambaŭ virinoj videble posedis karakterojn vivajn kaj ekscitiĝemajn.

— Nu, tial, — ekkriis Evelino, — ke en nia magazeno virinoj neniam okupiĝas per vendado de komercaĵoj, tion faras nur viroj.

— Sed kial do, kial virinoj per tio ne okupiĝas, sed nur viroj? Ĉu estas necese scii la grekan lingvon, aŭ povi fleksi per la fingroj ferajn bastonojn, por ...

— Nu, ne, ne! — interrompis la mastrino, — vi metas min, kara Mario, en efektivan embarason! Kiel do mi respondus al vi pri via "kial"?

— Ĉu vi apartenas al la personoj, kiuj ne penas konscii siajn proprajn agojn?

— Nu, kompreneble, mi ne apartenas al tiaj personoj ... se mi apartenus al ili, mi ne povus esti tio, kio mi estas, aktiva kompanianino de mia edzo en industria entrepreno ... nu, vidu, tial, ke ... estas tia kutimo.

— Denove vi volas liberiĝi de mi per nenio, Evelino, sed vi ne sukcesos en tio. Estinta kolegeco donas al mi la rajton eĉ por kelka nediskreteco rilate vin. Vi diras, ke tia estas la kutimo ... sed ĉiu kutimo devas havi siajn kaŭzojn, bazitajn sur la interesoj aŭ cirkonstancoj de la personoj, kiuj ĝin observas.

(未完待续)


完整帖子 kompletaj mesaĝoj:

 主题RSS Feed

powered by my little forum