共同学习

作者 aŭtoro: 世界语教程, 发表于 afiŝita je Monday, January 30, 2023, 06:47 (446天前)

Pri la Historio de Esperanto

En la jaro 1887 aperis en Varsovio la unua lernolibro de lingvo internacia de D-ro Esperanto (pseŭdonimo de la aŭtoro: D-ro Ludoviko Zamenhof). Naskiĝinte en 1859 en Bielostok, kie loĝas kaj intermalpacas kvar malsamlingvaj popoloj, Zamenhof jam de sia knaba juneco komencis studi kaj labori pri internacia lingvo. Kvankam li fariĝis profesie okulisto, lia ĉefa celo en la vivo estis, ĉiam helpi al interkompreno de ĉiuj nacioj per helpa komuna lingvo neŭtrala.

Antaŭ la publika apero de Esperanto, Zamenhof dum multaj jaroj kutimiĝis pensi kaj verki rekte en la nova lingvo. Tial ĝi jam havis komenmcon de originala literaturo, kiam ĝi aperis. Post 1887 la lingvon lernis kaj uzis ĉiam pli granda nombro da ĉiulandaj adeptoj, kiuj per sia proza aŭ poezia verkado iom post iom pliriĉigis la lingvon kaj kreis tradicion de nia stilo.

De 1905 okazis ĉiujare tutmondaj kongresoj de esperantistoj, kaj en tiuj grandaj internaciaj kunvenoj montriĝis pli kaj pli rimarkinda unueco en la elparolado de la lingvo, kaj ankaŭ kreiĝis tradicio de la parola stilo. Pro tio kaj ankaŭ pro la fakto, ke la plej granda parto de la Esperanta vortaro estis alportata de la vivo iom post iom kaj aldonata al la unua tre malvasta vortareto uzita de D-ro Zamenhof en la komenco, oni ĝenerale konstatas, ke Esperanto fariĝis nun vivanta lingvo.

Ĝian tujan praktikan utilon pruvas la grandaj servoj de Universalaj Esperanto-Asocio (UEA), kiu havas delegitojn en la plej multaj urboj de la mondo kaj ebligas facilan internacian informadon, anoncadon aŭ vojaĝadon per Esperanto. La jarlibroj de UEA entenas liston de tiuj delegitoj kaj utilajn informojn pri la praktika uzo de Esperanto. Dank' al tio, miloj da turistoj aŭ komercistoj nur uzante Esperanton, povis vojaĝadi, junuloj trovis oficojn fremdlande, junulino sendanĝere travojaĝis grandajn urbojn. Internaciaj societoj fondiĝis por tutmondaj idealaj aŭ profesiaj celoj. Kelkaj miloj da libroj estas presitaj en Esperanto, tradukitaj el ĉiuj naciaj literaturoj aŭ originale verkitaj de esperantistaj aŭtoroj. Ekzistas multaj Esperanto-gazetoj, revuoj aŭ ĵurnaloj en plej diversaj lokoj kaj kun plej diversaj celoj.

La lernado kaj movado de Esperanto komenciĝis en Ĉinio antaŭ pli ol cent jaroj. La ĉinaj esperantistoj, dum la pasintaj jaroj, servis al nia patrujo per Esperanto. Al la Esperanta ekspozicio okazigita de la esperantistoj en Yan'an la 9-an de decembro 1939 Prezidanto Mao skribis: "Mi dirus ankoraŭ la samon: se oni prenas Esperanton kiel formon por porti la ideon vere internaciisman kaj la ideon vere revolucian, do Esperanto estas lerninda kaj lernenda."

Nun, gvidate de la Partio, la Esperanto-movado en Ĉinio tre rapide disvolviĝas. La ĉinaj esperantistoj estas lernantaj la lingvon diligente kaj estas uzantaj la lingvon dum la granda konstruado de la kvar modernigoj. Nia slogano estas: Lernu, propagandu kaj uzu Esperanton por la konstruado de la kvar modernigoj

Vortoj

doktoro 博士 iom post iom 逐渐地
aŭtoro 著者,作者 tradicio 传统
sama 同样的,相同的 rimarki 注意到,注意
profesio 职业 elparolo 发音
literaturo 文学 ĝenerale 普遍地,一般地
prozo 散文 praktiko 实践,实际
delegito 代表,委员 studi 学习,研究
dank' al 多亏,幸亏 neŭtrala 中立的
komerci 经商,做买卖 originala 创作的,原著的
ofico 职务,公职 adepto 信徒
ideala 理想的,完美无缺的 poezio 诗歌,诗歌体
traduki 翻译 krei 创造,创立,开创
pseŭdonimo 笔名,假名 stilo 文体,风格
paca 和平的 unueco 统一,一致
fakto 事实,真情 presi 印刷
konstati 确认,认定 ekzisti 存在,生存
pruvi 证明,证实 disvolvi 发展


完整帖子 kompletaj mesaĝoj:

 主题RSS Feed

powered by my little forum