《诗经》国风•秦风•黄鸟

作者 aŭtoro: 喜欢诗词翻译, 发表于 afiŝita je Tuesday, January 31, 2023, 09:25 (449天前)

《诗经》国风•秦风•黄鸟
黄鸟
交交黄鸟,止于棘。谁从穆公?子车奄息。维此奄息,百夫之特。临其穴,惴惴其栗。彼苍者天,歼我良人!如可赎兮,人百其身!
交交黄鸟,止于桑。谁从穆公?子车仲行。维此仲行,百夫之防。临其穴,惴惴其栗。彼苍者天,歼我良人!如可赎兮,人百其身!
交交黄鸟,止于楚。谁从穆公?子车针虎。维此针虎,百夫之御。临其穴,惴惴其栗。彼苍者天,歼我良人!如可赎兮,人百其身!

Orioloj
La historia fakto diras, kiam Duko Mu de Qin-regno mortis (620 a. K.), 147 vivantoj estis ankaŭ enterigitaj en lia tombo. La poemo lamentas pri tri talentuloj el tiuj viktimoj.

Orioloj ĉirpas triste
kaj sur veprobranĉojn falas.
Kiu sekvas mortan Dukon?
Ziche l’ talentul’ fatalas.
En saĝeco eĉ neniu
povas lin superi plene.
Ĉe la mazoleo sombra
li timegas ja ekstreme.
Ho, l’ ĉielo senkompata,
kial li mortaĉu viva?
Se li povus vivi ree,
certe estus li aktiva.

Orioloj ĉirpas triste
kaj sur morusarbojn staras.
Kiu sekvas mortan Dukon?
Zhongxing l’ talentul’ amaras.
En klereco eĉ neniu
povas lin konkeri certe.
Ĉe la mazoleo sombra
li timegas ja inerte.
Ho, l’ ĉielo senkompata,
kial mortu li tragike?
Se li povus vivi ree,
pensus certe li pli dike.

Orioloj ĉirpas triste
kaj sur veprovergoj nestas.
Kiu sekvas mortan Dukon?
Zhenhu l’ talentul’ kunestas.
En dokteco eĉ neniu
povas lin transpasi multe.
Ĉe la mazoleo sombra
li timegas kor-tumulte.
Ho, l’ ĉielo senkompata,
kial mortu li domaĝe?
Se li povus vivi ree,
li paradus pli kuraĝe.

elĉinigis Vejdo


完整帖子 kompletaj mesaĝoj:

 主题RSS Feed

powered by my little forum