《诗经》国风•秦风•晨风

作者 aŭtoro: 喜欢诗词翻译, 发表于 afiŝita je Wednesday, February 01, 2023, 09:48 (440天前)

《诗经》国风•秦风•晨风
晨风
鴥彼晨风,郁彼北林。未见君子,忧心钦钦。如何如何,忘我实多!
山有苞栎,隰有六驳。未见君子,忧心靡乐。如何如何,忘我实多!
山有苞棣,隰有树檖。未见君子,忧心如醉。如何如何,忘我实多!

Sopiremo
Virino sopiras al sia amato.

Nizo flugas per matena vento
kaj sin kaŝas norde en arbaro.
Mi ne vidas, ve, amaton mian,
ĉagreniĝas, ho, mi kun amaro.
Kial min molestas la destino?
Dronas mi en lia forges-maro.

Sur la monto kreskas kverkoj dense,
jen ses ulmoj staras en la valo.
Mi ne vidas, ve, amaton mian,
min doloras forte la kor-knaro.
Kial min turmentas la destino?
Li jam min forgesas en realo.

Sur la monto kreskas la prunarboj,
sube la pirarboj sur val-tero.
Mi ne vidas, ve, amaton mian,
mi suferas kvazaŭ en mizero.
Kial min torturas la destino?
Li jam min forgesas kun kruelo.

elĉinigis Vejdo


完整帖子 kompletaj mesaĝoj:

 主题RSS Feed

powered by my little forum