《MARTA 》(93)(94)

作者 aŭtoro: 雁过留声, 发表于 afiŝita je Thursday, February 02, 2023, 07:22 (421天前)

《MARTA 》(93)

Subite ŝi faris al si la demandon:

— Kio ĝi estas, kio akompanas min ĉiam kaj ĉie, elpuŝas min el ĉie? ...

Ŝi frotis la frunton per la mano kaj respondis al si mem:

— Ĉiam kaj ĉie mi mem iras kun mi kaj mi mem elpuŝas min el ĉie ...

Kun granda malfacileco ŝi streĉis sian cerbon, por povi pensi, kaj rememorigis al si la pasintecon, komencante de la momento, kiam en la salono de la informa oficejo ŝi sidiĝis al la fortepiano, por malfeliĉe ekludi la malfeliĉan Priere d'une vierge, ĝis tiu lasta momento, kiam, starante en la laborejo de la riĉa magazeno, ŝi la faratajn al ŝi demandojn devis respondadi per: mi ne povoscias! ...

— Ĉiam tio sama! — ŝi ripetis en siaj pensoj, — iom de ĉio, nenion fundamente kaj ĝis la fundo ... ĉion por ornamo aŭ por bagatelaj oportunaĵetoj de la vivo, nenion por utileco ...

Tiuj ĉi nemultaj vortoj, kiujn ŝi elpremis el sia cerbo, kiun kvazaŭ per reto ĉirkaŭvolvis la sola penso "mi ne povoscias", lacigis ŝin. En tiu tago, elirante el sia domo, ŝi estis tiel zorgoplena, tiel okupita, preskaŭ flamigita de la nova plano, kiu venis al ŝi en la kapon, ke ŝi tute ne pensis pri manĝo. Rigardante Janjon, kiu trinkis sian kutiman matenan glason da lakto, ŝi sentis eĉ ian abomenon kontraŭ manĝado. La ĉiam turmentata kaj vundata flanko morala silentigis la flankon fizikan. Ŝiaj piedoj ŝanceliĝis, ŝia koro frapis forte kaj kun granda rapideco, kvankam ŝi iris malrapide. Nun en ŝia kapo baraktis nova demando, kiu komence konsistis nur el la mallonga vorto: kial? Post momento al tiu ĉi vorto komencis alkreskadi aliaj vortoj, komence senordaj, poste ordiĝantaj en formo de ia logika fadeno da pensoj. — Kial ... estas tiel? — demandis sin mem la juna virino, — kial la homoj postulas de mi tion, kion neniu al mi donis? Kial neniu donis al mi tion, kion la homoj hodiaŭ postulas de mi?

Subite Marta ektremis, ŝi sentis, ke iu facile tuŝis ŝian brakon.

— Ĉu vi permesos, sinjorino, ke mi rememorigu al vi mian konatecon? — eksonis post ŝi milda, eĉ iom nekuraĝa virina voĉo.

《MARTA 》(94)

Marta returnis sin kaj ekvidis tiun saman virinon, kiu en la momento de ŝia eniro en la laborejon de la magazeno levis la kapon de super la maŝino kaj faris al ŝi ĝentilan saluton, poste ĉesis kudri kaj atente aŭskultis la interparoladon, kiu estis decidonta pri ŝia sorto. Tio estis persono ne bela kaj tute ne bonstatura, tamen sufiĉe gracia, kiel preskaŭ ĉiu Varsovianino, tre bonorde vestita, kun esprimo de prudento kaj boneco sur la varioldifektita vizaĝo.

— Vi eble ne rekonas min, — diris la fraŭlino, marŝante flanke de Marta, — mi estas Klaro, mi laboras en la magazeno de sinjorino N. preskaŭ jam kvin jarojn, mi kudradis iam vestojn por vi kaj mi portadis ilin al vi sur la straton Graniczna.

Marta rigardis la apud ŝi irantan virinon per nebulitaj okuloj.

— Efektive, mi rememoras, — ŝi eldiris post momento kun kelka malfacileco.

— Mi petas pardonon, ke mi estas tiel aroganta kaj mi atakas vin sur la strato, — diris plue Klaro, — sed vi estis iam por mi tiel ĝentila kaj bona ... vi havis tiel belan malgrandan filineton ... ĉu via filineto ...

Ŝi hezitis kun la finado de la demando, sed Marta divenis ŝian penson.

— Mia infano vivas, — ŝi diris.

La lasta vorto elglitis el ŝia buŝo verŝajne malgraŭvole, ĉar rapide kaj neklare, sed en ĝi eksonis tia maldolĉeco, kia ĝis nun neniam estis en ŝia voĉo. Klaro silentis momenton, kvazaŭ meditante, poste ŝi diris:

— Mi aŭdis pri la morto de sinjoro Swicki kaj tuj mi diris al mi en la pensoj: ha, kiamaniere la sinjorino helpos al si en la mondo ... kaj ankoraŭ kun infano! Mi tre ĝojiĝis, kiam mi vidis vin venanta en nian magazenon kaj mi pensis, ke vi laboros kune kun ni. Tio estus tre bona, ĉar sinjorino N. estas bona kaj pagas sufiĉe bone ... nur fraŭlino Bronislavo estas iom kaprica kaj iufoje faras grimacojn, sed se oni estas malriĉa, oni ja devas iufoje ion toleri ... se oni nur havas laboron. Tial estis al mi malagrable, tre malagrable, kiam mi aŭdis, ke sinjorino N. rifuzas al vi laboron ... Mi tuj rememoris mian kompatindan Eminjon ... — La lastajn vortojn la kudristino elparolis malpli laŭte kaj kvazaŭ al si mem, sed Martan ili frapis pli ol ĉiuj antaŭe aŭditaj.

(未完待续)


完整帖子 kompletaj mesaĝoj:

 主题RSS Feed

powered by my little forum