《MARTA 》(125)

作者 aŭtoro: 雁过留声, 发表于 afiŝita je Thursday, March 02, 2023, 07:26 (433天前)

《MARTA 》(125)

Ĉirkaŭ la unua horo posttagmeze Marta estis denove sur la trotuaro de la strato Krakowskie Przedmiscie. Ju pli ŝi alproksimiĝis al la celo de sia irado, des pli ŝi malrapidigis siajn paŝojn. Jen ŝi estis jam antaŭ la pordo de la librejo, kaj tamen ŝi ne eniris; ŝi faris kelke da paŝoj flanken, apogis sin per la mano al la balustrado, kiu ĉirkaŭis unu el la belegaj palacoj, kaj staris dum momento kun kapo klinita.

Nur post kelke da minutoj ŝi transiris la sojlon, malantaŭ kiu atendis ŝin ĝojo aŭ malespero.

Ĉi tiun fojon krom la mastro de la magazeno en la librejo estis nejuna homo kun okulvitroj, kun kalva kapo, kun granda vizaĝo distingiĝanta per larĝaj kaj ŝvelformaj vangoj. Li sidis en la profundo de la granda salono super kelkaj dekoj da volumoj disĵetitaj sur granda tablo kaj tenis libron en la mano. Marta ne donis eĉ la plej malgrandan atenton al la nekonata homo, ŝi preskaŭ lin ne vidis. Ĉiuj fortoj de ŝia spirito koncentriĝis en ŝiaj okuloj, kiuj tuj de la sojlo renkontis la vizaĝon de la libristo kaj kvazaŭ algluiĝis al ĝi. La libristo ĉi tiun fojon sidis malantaŭ la skribtablo kaj legis gazeton. Antaŭ li kuŝis rulpaketo de paperaĵo. Marta rekonis sian manuskripton kaj eksentis tremon, kiu trakuris ŝin de la kapo ĝis la piedoj. Kial tiu manuskripto troviĝis ĉi tie kaj estis kunvolvita tiamaniere, kvazaŭ ĝi estus tuj fordonota al iu? Eble la libristo intencas iri tuj al la presejo kaj tial li metis antaŭ si la kajeron? eble li ĝin ankoraŭ ne legis, li ne havis tempon? ... Ĉiuokaze ĝi kuŝas ĉi tie ne por tio, ke oni ĝin redonu al tiu, kiu pasigis super ĝi kelkajn dekojn da noktoj, ekamis ĝin, eldorlotis ĝin, enŝlosis en ĝin sian plej karan esperon ... la solan esperon! Ne, tiel ne povas esti! Ĉi tiuj pensoj kvazaŭ garbo da fulmoj trakuris la kapon de Marta.

Ŝi alpaŝis al la libristo, kiu leviĝis kaj, ĵetante rigardon sur la troviĝantan en la magazeno nejunan homon, etendis al ŝi la manon. Marta rimarkis lian ĝenatecon, sed ŝi pensis, ke la kaŭzo de tio estas la ĉeestado de flanka persono. Tamen tiu lasta ŝajnis tute enprofundigita en la legadon; de la loko, sur kiu kontraŭ la libristo staris Marta, la nekonatulon apartigis interspeco* de dekkelke da paŝoj.

——
*interspeco:书中是这样的,是印误,应该为:interspaco:间隔,距离;间隙。

(未完待续)


完整帖子 kompletaj mesaĝoj:

 主题RSS Feed

powered by my little forum