《MARTA 》(127)

作者 aŭtoro: 雁过留声, 发表于 afiŝita je Saturday, March 04, 2023, 07:30 (431天前)

《MARTA 》(127)

Dirinte ĉion ĉi tion, la libristo silentiĝis, kaj nur post kelka momento li diris plue:

— Tio estas la tuta vero, kiun mi eldiris al vi kun doloro. Kiel via konato, mi bedaŭras, ke vi ne akiris la deziratan de vi povon labori; kiel homon, tio min afliktas, ke vi ne prilaboris sufiĉe vian talenton. Vi posedas talenton senduban, estas nur domaĝe, ke vi ne lernis pli multe, pli vaste, pli fundamente ...

Ĉe la lasta vorto la libristo prenis de la tablo la paperan rulpaketon kaj volis doni ĝin al Marta. Sed ŝi ne etendis la manon, ne faris eĉ la plej malgrandan movon, ŝi staris rekte, rigide, kvazaŭ ŝtoniĝinta, kaj nur sur ŝiaj palaj lipoj tremis stranga rideto. Tio estis unu el tiuj ridetoj, kiuj estas milionoble pli malĝojaj ol larmoj, ĉar oni vidas en ili spiriton, kiu komencas moki sin mem kaj la mondon. La vortoj de la libristo, kiu juĝis la literaturan laboron de Marta, estis preskaŭ laŭvorta ripeto de la vortoj de la literaturisto, kiu antaŭ kelke da monatoj elparolis verdikton pri ŝia desegnado. Kredeble ĉi tiu egaleco estis la kaŭzo de la konvulsia rideto, kiu ektuŝis la tremantajn lipojn de la virino.

— Ĉiam tio sama! — ŝi murmuretis post momento, poste ŝi klinis la kapon kaj diris pli laŭte: — Dio mia, Dio, Dio!

— Ĉi tiu ekkrio, kiu elsaltis el ŝia buŝo, estis rapida, obtuza, sed korŝiranta. Ŝi do ne sole ploris antaŭ atestantoj, sed ŝi eĉ ĝeme kriis. Kio do fariĝis kun ŝia antaŭa fiereco kaj stoika sindeteneco? Ĉi tiuj ecoj, kiuj troviĝis en la karaktero de Marta, parte fandiĝis en la iom post iom akirata alkutimiĝo al senĉese suferataj humiliĝoj, tamen ili restis ankoraŭ en tia kvanto, ke post dekkelke da sekundoj ŝi sukcesis levi la kapon, reteni la larmojn sub la palpebroj kaj ekrigardi la libriston per rigardo sufiĉe klara. Ĉi tiu rigardo esprimis petegon, ho ve, denove petegon, sekve humiliĝon!

— Sinjoro, ŝi diris, — vi estis por mi tiel bona, kaj se mi ne povis profiti de via boneco, tio estas jam mia kulpo ...

Ŝi haltis subite. Ŝia rigardo fariĝis vitreca kaj retirita internen. — Ĉu mia? — ŝi ekmurmuris tre mallaŭte per tono de demando. Ĉi tiun demandon ŝi faris videble al si mem; la socia problemo, kies unu el la reprezentantoj kaj viktimoj ŝi estis, ĉirkaŭprenis ŝin ĉiam pli premante per siaj malmolaj brakoj kaj ordonis al ŝi rigardi ĝian teruran vizaĝon. Ŝi tamen baldaŭ forskuis de si la kontraŭvolan enpensiĝon. La rigardon denove sereniĝintan ŝi direktis sur la vizaĝon de la homo, kiu staris antaŭ ŝi.

(未完待续)


完整帖子 kompletaj mesaĝoj:

 主题RSS Feed

powered by my little forum