《MARTA 》(135)

作者 aŭtoro: 雁过留声, 发表于 afiŝita je Sunday, March 12, 2023, 07:55 (422天前)

《MARTA 》(135)

La virino en la atlasaĵoj ekridis, kaj, turnante sin al sia kunulo, ŝi diris:

— Ĉu vi vidas, sinjoro Aleksandro, kiel homoj renkontiĝas en la mondo! Mi kaj Marta ni konas ja nin reciproke de la infaneco.

— Jes, de la infaneco! — ripetis Marta, nur nun rimarkante la gajan Aleĉjon kaj salutante lin per klino de la kapo.

— Pri kiu vi portas funebron? — demandis la virino en la zibelaĵoj, ĵetante rapidan rigardon sur la mizerajn vestojn de Marta.

— Pri mia edzo.

— Pri via edzo! sekve vi vidviniĝis! domaĝe! bela knabo estis via Jaĉjo; vi estas do vidvino! kie vi loĝas konstante, en la kamparo aŭ ĉi tie?

— Ĉi tie en Varsovio.

— Ĉi tie? kaj kial vi ne reiris en la kamparon?

— La bienon de mia patro oni kelkajn monatojn post mia edziniĝo vendis per aŭkcio.

— Per aŭkcio! jes! domaĝe! vi posedas do nenian havon, ĉar tiu bona Jaĉjo amis vin furioze kaj certe elspezis por vi ĉion, kion li havis. Kion do vi nun faras? kiel vi vivas?

— Mi estas kudristino.

— Malfacila laboro! — diris ridante la virino en la atlasaĵoj, — mi ankaŭ iom ĝin provis, sed mi ne sukcesis.

— Vi, Karonjo! Vi estis kudristino! — siavice mirigita ekkriis Marta.

La virino en la atlasaĵoj denove ekridis.

— Mi provis esti kudristino, sed mi ial ne sukcesis! Kion fari? tiel volis la sorto, kontraŭ kiu mi tamen tute ne plendas ...


完整帖子 kompletaj mesaĝoj:

 主题RSS Feed

powered by my little forum