《MARTA 》(144)

作者 aŭtoro: 雁过留声, 发表于 afiŝita je Tuesday, March 21, 2023, 07:06 (425天前)

《MARTA 》(144)

— Ho, ĝi ĵetos, ĝi sendube ĵetos sur vian vojon lumon tre helan, tre klarigan! — diris la virino kun la neligitaj flaveblondaj haroj. Ŝiaj okuloj denove aspektis kiel du pecoj da malvarma kristalo, en kiuj vidiĝas ĉielarkaj koloroj, sur ŝiaj malgrandaj lipoj ludis tremetanta rideto, sed ŝia voĉo havis sonon certecan kaj trankvilan.

Marta parolis plue:

— Kiam mi la unuan fojon sola eniris en la mondon, por batali pro mia vivo kaj la vivo de mia infano, oni diris al mi, ke virino nur en tiu okazo povas venki en tiu batalo, se ŝi posedas ian perfektan povoscion, veran kaj perfektigitan talenton ... ĉu vi posedis ian povoscion, Karolino?

— Ne, Marta, mi posedis nenian! Mi sciis nur danci, amuzi gastojn kaj vesti min bele.

— Pri talento mi neniam aŭdis, ke vi ian havas ...

— Mi havis absolute nenian talenton.

— Eble vi havis riĉajn parencojn, kiuj donis al vi bonstaton?

— Riĉajn parencojn mi havis, sed ili donis al mi nenion.

— Kio do ... komencis Marta.

— Kio do? — interrompis la virino en la atlasaĵoj kaj subite leviĝis de sia movebla sidejo. La brodita hundeto forte ekbalanciĝis, la balancarkoj de la seĝo-lulilo brue ekfrapis la plankon. Ŝi mem stariĝis elrektigite antaŭ la kanapeto, sur kiu sidis Marta.

— Mi estis bela, — ŝi diris, — kaj ... kaj mi komprenis, kia estas la sola por mi akirebla loko sur la tero.

— Ha! — mallaŭte ekkriis Marta kaj faris tian movon, kvazaŭ ŝi volus desalti de sia sidejo. Sed la virino, kiu staris antaŭ ŝi, alforĝis ŝin al la loko per la forto de sia rigardo. Ŝi staris kun nemovebla korpo kaj vizaĝo, ŝiaj blondaj haroj kaj ŝia elasta gracia talio troviĝis sub la rozokolora rebrilo de la ardantaj karboj. Ŝi levis iom la palpebrojn kaj rigardis la vizaĝon de Marta profunde kaj obstine, per okuloj, en kiuj nun vidiĝis malluma brilo de malgaja fajro.

— Kio do? — ŝi diris post momento, — vi timiĝis, naiva estaĵo, vi volas forkuri? bone, iru! vi havas plenan rajton levi de la tero plenmanon da koto kaj ĵeti ĝin al mi en la vizaĝon. Kiu povas hodiaŭ rifuzi al vi tiun rajton? hodiaŭ vi ĝin ankoraŭ posedas ...

(未完待续)


完整帖子 kompletaj mesaĝoj:

 主题RSS Feed

powered by my little forum