《MARTA 》(161)

作者 aŭtoro: 雁过留声, 发表于 afiŝita je Wednesday, April 05, 2023, 07:53 (411天前)

《MARTA 》(161)

Viro! mizera lanugo! vi, ventanima estaĵo!

Kaj Marta?

Post la fortaj ekscitiĝoj, kiujn ŝi havis, Marta denove enfalis tute en bagatelaĵan kalkulon. La ses spesmilojn, kiujn ŝi ricevis de la libristo, ŝi donis al la domadministranto, pagante tiamaniere la ŝuldon, kiu ĝis nun ne estis pagita, kaj aĉetante samtempe la rajton loĝi en la subtegmenta ĉambreto ankoraŭ dum du semajnoj.

— Vi ŝuldas ankoraŭ por la mebloj, diris la administranto, prenante el ŝia mano la monon.

— Forprenu ilin el mia ĉambro, ĉar mi ne povas pagi por ilia uzado.

Iaj bonhavaj gesinjoroj, kiuj loĝis en la dua etaĝo, bezonis por sia kuirejo aŭ antaŭĉambro tablon, kelke da seĝoj kaj liton. Vespere ĉi tiuj mebloj jam ne estis en la ĉambro de Marta. Ŝi sternis sian tre malmultigitan litaĵaron sur la nuda planko kaj sidiĝis sur la planko antaŭ la malplena kameno. Ĉe la dua flanko de la kameno sidiĝis Janjo. La pozo de la patrino estis senmova, preskaŭ rigida, la infano sidis kuntirita kaj tremanta de malvarmo kaj eble ankaŭ de sufero. La du palaj vizaĝoj, kiujn ĉirkaŭis la krespusko de la komenciĝanta vespero kaj profunda silento de la dezerta ĉambro, prezentis malgajan vidajon (vidaĵon). Ĝi estis ankaŭ vidaĵo mistera. Du malfeliĉaj vivoj sidis tie antaŭ la malvarma aperturo de mallumega kameno. Kia estos ilia fino?

Janjo havis en tiu nokto dormon maltrankvilan kaj interrompatan.

Ĝis nun, se ŝi ofte ploris en la tago, en la nokto ŝi almenaŭ dormadis trankvile. Sed tiun vesperon oni elportis el la ĉambro la lastan objekton de ŝia ludado: la du malnovajn lamajn seĝojn. Ŝi bedaŭris ilin kiel bonajn amikojn, kun kiuj ŝi ludadis en pli liberaj minutoj kaj al kiuj ŝi silente rakontadis siajn suferojn kaj plendojn pri malsato, malvarmo, pri la batoj de Antoniowa, pri kiuj, gvidata de instinkto de bona infano, ŝi ne volis alporti plendojn al la patrino. La infano ploris kortuŝe, kiam ŝi vidis, ke oni elportas ŝiajn amatajn kriplajn maljunuletojn, poste, kuŝiĝinte sur la tero, ŝi eble rememoris sian antaŭlongtempan mahagonan liteton, ĉirkaŭitan de galerieto, kovritan de brodita litkovrilo, per kies diverskoloraj strioj ŝi lernis distingi kolorojn kaj admiri ilian belecon ...

(未完待续)


完整帖子 kompletaj mesaĝoj:

 主题RSS Feed

powered by my little forum