《MARTA 》(165)

作者 aŭtoro: 雁过留声, 发表于 afiŝita je Sunday, April 09, 2023, 07:18 (408天前)

《MARTA 》(165)

Ĉi tiu saluto estis klare adiaŭa, ĝi signifis kvazaŭ: mi ne havas tempon, mi nenion plu povas fari! Marta eliris el la librejo. La letero, kiun ŝi tenis en la mano, ne estis fermita. Ŝi malfaldis la duopige falditan folieton da papero kaj turnis ĝin kelkfoje en sia mano. Ŝajnis, ke inter la partoj de la folieto ŝi ion serĉas. Efektive en ŝia kapo aperis la penso, ke tiel same kiel antaŭ nelonge en ŝian manuskripton, la libristo eble nun en la folieton da papero enmetis ian donon por ŝi. Tamen dono tie ne estis. Marta ekpensis: estas domaĝe, ke li nenion donis!

La libristo estis tre bona homo kaj havis tre kompateman manon. Sed la kompatemaj manoj havas tiun neoportunecon por la personoj, kiuj ilin bezonas, ke ili ne ĉiam estas en la sama humoro. Eĉ la plej bona homo ne povas esti en ĉiu momento de sia vivo egalmezure inklina por plenumado de bonaj faroj. Bonaj faroj estas speco de lukso por la spirito, kies ĉiutaga pano estas la agodevo. Kompatema mano en momento de plenumado de sia agodevo povas esti tre malinklina por plenumado de kompatemaj faroj.

Kia ŝanĝo! Antaŭ kelke da monatoj Marta ekĝemegis de doloro, de honto, kiam ŝi ricevis almozon, nun ŝi bedaŭris, ke ŝi ĝin ne ricevis!

Ŝi rigardis la adreson de la letero, kiun ŝi tenis en sia mano, kaj ŝi direktis sin sur la straton Swieto-Krzyska. Post kelke da minutoj ŝi troviĝis en kuirejo, kiu apartenis al vasta kaj bonhava loĝejo. Ŝi trovis tie kuiristinon, al kiu ŝi transdonis la letereton, kiun ŝi ricevis de la libristo. La kuiristino direktis sin en la internajn partojn de la loĝejo, Marta sidiĝis sur ligna benko. Ŝi sidis tie ĉirkaŭ dek minutoj. Videble gesinjoroj Rzetkowski pripensadis aŭ konsiliĝadis! Post dek minutoj en la kuirejon eniris nejuna virino kun agrabla eksteraĵo, en vestoj montrantaj bonhavecon. Ŝi tenis en la mano la leteron de la libristo. Ŝi aliris al Marta, kiu, ekvidinte ŝin, leviĝis kaj dum kelke da sekundoj atente ŝin rigardis.

— Pardonu, sinjorino, — diris la mastrino kun iom da konfuzo en la voĉo, — antaŭ kelke da tagoj ni efektive bezonis ĉambristinon, sed nun ni jam ne bezonas ... mi tre bedaŭras ... pardonu. Dirinte tion, la nejuna sinjorino salutis la antaŭ ŝi starantan virinon multe pli ĝentile, ol oni faras ordinare kun kandidatino por ĉambristino, kaj ŝi forlasis la kuirejon.

(未完待续)


完整帖子 kompletaj mesaĝoj:

 主题RSS Feed

powered by my little forum