《MARTA 》(166)

作者 aŭtoro: 雁过留声, 发表于 afiŝita je Monday, April 10, 2023, 07:30 (407天前)

《MARTA 》(166)

En la ĉambro, en kiun ŝi eniris, sidis kun pipo en la buŝo grizeta viro kaj du junaj fraŭlinoj brodis apud la fenestro ...

— Nu? — demandis la nejuna viro. — vi ŝin ne akceptis?

— Kompreneble mi ne akceptis. Vidvino post oficisto ... ŝi certe postulus por si iajn apartajn konsiderojn ... tia maldika, delikata ... kiel ŝi taŭgus por balai la ĉambrojn aŭ en la daŭro de tutaj horoj stari super gladilo ... ŝi certe eĉ ne scias lavi nek gladi. Ni havus kun ŝi nur klopodojn, nenion plu.

— Estas vero, — diris la edzo de la nejuna sinjorino, — kaj tamen estas domaĝe, ke vi ŝin foririgis simple kun nenio. Kredeble ŝi estas tre malriĉa, se tiel delikata, kiel vi diras, kaj vidvino post oficisto, ŝi volas servi kiel ĉambristino. Oni devas eble provi ...

— Sed, mia Ignacio, sinjoro Laŭrencio skribas, ke ŝi havas infanon! Ne parolante jam pri ĉio alia, ĉu ni povas akcepti servistinon kun infano?

— Estas vero, estas vero! Kun infano oni ne povas, tio estus tro multekosta kaj klopoda ... Dio scias, kia infano ankoraŭ tio estas ... Sed ĉar ŝin rekomendis Laŭrencio ... Mi timas, ke li sentos sin ofendita, ke ni foririgis ŝin tiel simple kun nenio, ke li opinios, ke ni estas homoj sen koro.

— Nu! oni povas do ion doni al ŝi! Mi preferas doni al ŝi unufoje eĉ spesmilon, ol altiri al mi konstantan klopodon ... embarason ... kaj ankoraŭ preni en la domon fremdan infanon ...

Marta estis jam sur la ŝtuparo, kiam ŝi ekaŭdis post si rapidajn paŝojn kaj dufoje ripetitan vokon:

— Sinjorino! sinjorino!

Ŝi sin returnis kaj ekvidis belan junan fraŭlineton, kiu, bone kovrante sin per varma jaketo, kuris al ŝi.

— Sinjorino, komencis la juna fraŭlineto, haltante antaŭ la vidvino, — mia patrino ordonis al mi tre peti pardonon de vi, ke vi afable venis al ni vane ... hodiaŭ estas tiel malvarme, kaj vi laciĝis irante al ni ... mia patrino ordonis al mi tre peti pardonon ...

(未完待续)


完整帖子 kompletaj mesaĝoj:

 主题RSS Feed

powered by my little forum