《MARTA 》(167)

作者 aŭtoro: 雁过留声, 发表于 afiŝita je Tuesday, April 11, 2023, 07:17 (406天前)

《MARTA 》(167)

Ŝi parolis tion rapide kaj konfuzite, ĉe la lastaj vortoj ŝi kun iom nekuraĝa gesto etendis la manon kun spesmila monpapero. Marta hezitis dum sekundo, sed nur dum sekundo, poste ŝi prenis el la mano de la bela fraŭlino la susurantan papereton, diris "mi dankas" kaj foriris. Dum la irado hejmen ŝi aĉetis faskon da ligno, iom da nigra pano, da malbonspeca faruno kaj da lakto. La panon ŝi destinis por si, la lakton kaj farunon por la infano.

En tiu tago ŝi plu ne iris en la urbon. Ŝi pretigis manĝon, konsistantan el lakto kaj faruno, verŝis ĝin sur argilan pladon kaj sidigis antaŭ ĝi Janjon.

Sed la knabineto manĝis ne multe. Ŝi estis silenta kaj neordinare serioza. Ŝian malgrandan kapon ŝi sentis kredeble tre peza, ĉar ŝi konstante ĝin apogis per la maldika mano, poste ŝi sidiĝis sur la planko apud la patrino, kuŝiĝis sur ŝiaj genuoj kaj ekdormis per dormo malfacila kaj longa.

La sekvantan tagon Marta timiĝis, kiam ĉe la matena lumo ŝi ekvidis la vizaĝon de sia infano. Janjo estis ankoraŭ pli pala ol hieraŭ, el ŝiaj profundiĝintaj kaj blue kadritaj okuloj fluis silenta, sed korpenetra plendo. La juna virino forturnis sin al la fenestro kaj konvulsie interfingrigis la manojn. Se mi ne donos al ŝi pli bonan komforton, ŝi malsaniĝos ... pli bonan komforton, kia freneza penso! Post du aŭ tri tagoj mi jam ne havos per kio hejti la ĉambron kaj kuiri por ŝi varman manĝon!

— Hu! ŝi diris al si mem post momento, nenio estas farebla! mi devas iri kaj peti pardonon de sinjorino Szwejc!

Ŝi iris al la strato Freta. Malfermante la pordon de la malgaja laborejo, ŝi miris pri si ankoraŭ pli ol tiam, kiam ŝi eniris en la librejo. Estas vero, ke ŝi sentis sin iom humiligita, sed ĉi tiu sento estis nenio en komparo kun la en ŝi reganta dezirego esti denove akceptita en tiun lokon, kiun ŝi antaŭ kelke da tagoj memvole forlasis.

Sinjorino Szwejc, ekvidinte ŝin, ne vidigis eĉ la plej malgrandan miron. Trans la lipojn de la serioza matrono nur transkuris rapida rideto kaj ŝiaj okuloj akre ekbrilis malantaŭ la okulvitroj. La laboristinoj levis la kapojn kaj rigardis la venintinon, unuj kun scivoleco, aliaj kun ironio kaj malica kontenteco. Sub la rigardoj de pli ol dudek paroj da okuloj Marta eksentis varmegan flamon sur la vangoj kaj sur la frunto.

(未完待续)


完整帖子 kompletaj mesaĝoj:

 主题RSS Feed

powered by my little forum