《MARTA 》(185)(186)

作者 aŭtoro: 雁过留声, 发表于 afiŝita je Friday, April 28, 2023, 06:45 (379天前)

《MARTA 》(185)

Du sinjorinoj en veluraj supervestoj, apogante sin reciproke unu al la alia, iris rapide kaj interparolis gaje. Unu el ili estis juna kaj bela kiel anĝelo.

Marta stariĝis antaŭ ili.

— Sinjorino! — ŝi ekkrietis, — sinjorino!

Ŝia voĉo estis mallaŭta, sed ne timema. Ŝi ne kapablis alagordi ĝin, eble ŝi eĉ ne provis alagordi ĝin al la tonoj de almozpetado. Tial la irantaj sinjorinoj ne komprenis la signifon de ŝia ekkrio. En rapideco ili preterpasis ŝin je kelke da paŝoj, sed poste ili haltis, kaj unu el ili, returnante la kapon, demandis: kio estas, sinjorino? ĉu ni ion perdis?

Nenia respondo sekvis, ĉar Marta direktiĝis al la kontraŭa flanko kaj iris pluen tiel rapide, kvazaŭ ŝi volus forkuri de tiuj virinoj kaj ankaŭ de tiu loko, sur kiu ŝi vokis ilin.

Ŝi malrapidigis siajn paŝojn, sur ŝiaj flaviĝintaj, velkintaj, kaviĝintaj vangoj aperis ruĝaj makuloj. Tio estis sekvosignoj de varmego, kiu bruligis ŝian bruston. En la pupiloj fulmetadis akraj briloj. Tio estis rebrilo de tiu fajro de malesperaj pensoj, kiuj atakis ŝian kapon.

Ŝi malrapidigis siajn paŝojn, ŝi haltis denove. Sur la trotuaro iris viro iom klinita sub la pezo de bonhaveca pelto, kiu certe estis superflua por li. Marta direktis penetrantan rigardon en la vizaĝon de la pasanto. Ĝi estis bonkora, milda, ornamita de densaj neĝoblankaj lipharoj.

Ŝi elprenis denove la manon el la faldoj de sia tuko kaj, ne etendante ĝin, ŝi eldiris pli laŭte ol antaŭe: — Sinjoro! sinjoro!

La viro estis jam preterironta, li tamen subite haltis, ekrigardis la virinan vizaĝon, lumitan de brilo de lampo el vasta fenestro, kaj komprenis, kion ŝi volas. Li enŝovis la manon en la poŝon de la surtuto, elprenis el ĝi malgrandan monujon, videble serĉis ion inter la malgrandaj moneroj, trovis kion li serĉis, enpremis en la manon de la virino malgrandan moneron kaj foriris. Marta ekrigardis la ricevitan donon kaj ekridis obtuze. Ŝi elpetegis kvin spesdekojn.

La griza klinita pasanto havis kompateman manon. Ĉu li povis scii, kiaj estis la bezonoj de la helpopetanta virino? kaj se li tion scius, ĉu li volus, ĉu li povus kontentigi ilin? Kaj kiom da fojoj la almozpetanta virino devos etendi la manon, antaŭ ol el similaj donoj kolektiĝos la necesa sumo, por akiri nun por ŝi plej grandan riĉajon (riĉaĵon?): faskon da ligno kaj boteleton da medikamento?

(未完待续)

《MARTA 》(186)

La almozpetanta virino iris pluen, rigida, muta, kun la malgranda monero en la konvulsie kunpremita mano. Ŝi haltis denove. Ne la pasantojn ŝi nun rigardis, sed ŝi direktis sian rigardon tra la travidan, vastan, hele lumitan fenestron. Tio estis fenestro de magazeno, kiu ĉe la arta ĉirkaŭlumado havis aspekton de sorĉa palaco. Interne ornamis ĝin marmoraj kolonoj, inter ili pendis luksaj purpuraj kurtenoj, belkoloraj tapiŝoj, pendantaj sur la muroj, karesis la rigardon per ruĝo de rozoj kaj verdo de herbo; antaŭ ili distingiĝis per blanka koloro skulptitaj figuroj de statuoj. Sur bronzaj postamentoj orbrilantaj kandelabroj etendis siajn branĉoformajn brakojn, staris arĝentaj vazoj kaj pokaloj, porcelanaj korboj kaj kristalaj kloŝoj, kovrantaj grupojn da marmoraj statuetoj. Sed ne ĉiuj tiuj belaĵoj kaj riĉaĵoj turnis sur sin la atenton de la nigra flamanta okulo, kiu rigardis el la strato en la internon de la magazeno.

Antaŭ longa palisandra tablo, kiun simile al girlandoj da grandaj floroj kovris amasoj da ŝvelformaj kaj beldesegnaj tapiŝoj, staris du homoj. Unu el ili estis vendanto, la dua estis aĉetanto. Ili interparolis vigle, la vendanto havis vizaĝon gajan, la aĉetanto havis vizaĝon enpensiĝintan kaj iom embarasitan, kredeble de la elekto, kiun li devis fari inter la objektoj, el kiuj ĉiu estis majstraĵo de industrio kaj de bongusto.

La vitra pordo malrapide malfermiĝis, en la riĉan magazenon eniris virino kun larĝa blanka rubando malsupre de la nigra vesto, kun nigra granda tuko, kovranta la kapon kaj krucigita sur la brusto. La flaviĝinta kaj sulkoplena frunto de tiu virino estis duone kovrita de senordiĝintaj, el sub la tuko elŝoviĝintaj haroj; sur la vangoj estis malhele ruĝaj makuloj, sed la lipoj estis blankaj preskaŭ kiel papero.

Aŭdinte, ke la pordo malfermiĝas, ambaŭ viroj ekrigardis en la flankon de la eniranta virino. Ŝi haltis ĉe la pordo, proksime de marmorkovrita tableto, kiu staris sub granda spegulo. En tiun sanktejon de riĉeco ŝi enŝoviĝis kiel fantomo, kaj kiel fantomo ŝi staris ĉe la muro senmove kaj mute.

— Kion vi deziras, sinjorino? — demandis la mastro de la magazeno, elklinante iom la kapon kaj rigardante el malantaŭ bukedo da artefaritaj floroj la malhelan senmovan figuron.

Sed ŝi ne rigardis lin. Ŝi enpikis sian rigardon en la vizaĝon de la aĉetanta sinjoro, kiu, kun riĉa pelto nezorgece pendanta sur la ŝultroj, kun blanka mano kuŝanta sur belkolora tapiŝo, rigardis ŝin per senatenta okulo.

— Kion vi deziras, sinjorino? — ripetis sian demandon la mastro; per longa rigardo li ekzamenis la malhelan figuron de la kapo ĝis la piedoj kaj severe diris plue:

— Kial vi ne respondis?

Ŝi daŭrigis rigardi la viron kun la riĉa pelto. Oni povus diri, ke en ŝia brusto troviĝas ia kruela, ŝiranta mano kaj ŝia kapo estas en flamoj, ĉar ŝia spirado fariĝis ĉiam pli rapida kaj la vangoj kaj la frunto kovriĝis per malhela purpuro. Subite ŝi eltiris la manon el la faldoj de la tuko kaj etendis ĝin iom antaŭen. Ŝiaj bluiĝintaj lipoj, tremante malfermiĝis kaj fermiĝis kelke da fojoj.

— Sinjoro! — ŝi fine diris, — bona sinjoro! donu ion por medikamento por mia malsana infano!

Ŝia malgrasa kaj malvarma mano tremis kiel folio de tremolo, en ŝia penetranta voĉo sonis jam tirataj kaj plendaj sonoj de almozulo.

La sinjoro en la riĉa pelto rigardis ŝin dum momento kaj iom levis la ŝultrojn.

— Mia sinjorino! — li diris seke; — ĉu vi ne hontas peti almozojn; Vi estas juna kaj sana, vi povas labori!

Dirinte tion, li turnis sin al la palisandra tablo, sur kiu kuŝis la tapiŝoj kaj staris la arĝentaj korboj.

(未完待续)


完整帖子 kompletaj mesaĝoj:

 主题RSS Feed

powered by my little forum