《诗经》大雅•思齐

作者 aŭtoro: 喜欢诗词翻译, 发表于 afiŝita je Saturday, May 20, 2023, 09:04 (313天前)

《诗经》大雅•思齐
思齐
思齐大任,文王之母,思媚周姜,京室之妇。大姒嗣徽音,则百斯男。
惠于宗公,神罔时怨,神罔时恫。刑于寡妻,至于兄弟,以御于家邦。
雍雍在宫,肃肃在庙。不显亦临,无射亦保。
肆戎疾不殄,烈假不瑕。不闻亦式,不谏亦入。
肆成人有德,小子有造。古之人无斁,誉髦斯士。

Bonvirtoj daŭras
Odo laŭdanta pri la bonvirtoj de Reĝo Wen, liaj avino Jiang, patrino Ren kaj edzino Si.

Ren kondutas elegante,
la patrin’ de l’ suvereno.
Jiang afabla kun tenero
loĝas en ĉefurb-tereno.
Si, modelo de bonvirtoj,
naskis princidojn kun peno.

Wen respektas la prapatrojn.
la spiritoj ĝojas kore,
kaj ne tristas kun doloro.
Li l’ edzinon traktas mole,
same al parencoj, fratoj,
kaj l’ regnon regas rigore.

En palaco li afablas,
en rito li agas dece.
Lin protektas la spirito,
li vivĝuas sekurece.

Ne barbaroj nun invadas,
nek plebanojn trafas plago.
Li akceptas bonajn pensojn,
ankaŭ vortojn de atako.

Plenkreskuloj nun bonvirtas,
la infanoj bonkondutas.
Sub regado de l’ Reĝo Wen
talentuloj jam debutas.
elĉinigis Vejdo


完整帖子 kompletaj mesaĝoj:

 主题RSS Feed

powered by my little forum