《诗经》大雅•灵台

作者 aŭtoro: 喜欢诗词翻译, 发表于 afiŝita je Monday, May 22, 2023, 09:31 (334天前)

《诗经》大雅•灵台
灵台
经始灵台,经之营之。庶民攻之,不日成之。经始勿亟,庶民子来。
王在灵囿,麀鹿攸伏。麀鹿濯濯,白鸟翯翯。王在灵沼,於牣鱼跃。
虡业维枞,贲鼓维镛。於论鼓钟,於乐辟廱。
於论鼓钟,於乐辟廱。鼍鼓逢逢。蒙瞍奏公。

Mirinda parko
Odo pri maroto de Reĝo Wen en la vivo.

Dum mirinda parko en projekto
Ĉio zorge aranĝitas bone.
Pleb’ kunigis fortojn por la vorko,
baldaŭ konstruiĝis ĝi impone.
Kvankam tiel urĝis ne la vorko
pleb’ la parkon finis ja sindone.

Reĝo Wen rondiris en la parko:
cervoj jen ripozas en trankvilo
kun graseta korp’ kaj glita felo,
blankaj birdoj kantas jen kun trilo.
Li ĉe la lageto rigardadis
fiŝojn ĝoje saltas kun facilo.

Sonoriloj kaj tamburoj pendas
de eburaj bretoj ĉe alero.
La muziko bela plezurigas
la reĝon kvazaŭ el la ĉielo.

La muziko bela ja gajigas
la reĝon kvazaŭ el la ĉielo.
Muzikisto batas la tamburon,
sonoj ŝvebas flirte en aero.

elĉinigis Vejdo


完整帖子 kompletaj mesaĝoj:

 主题RSS Feed

powered by my little forum