《诗经》大雅•下武

作者 aŭtoro: 喜欢诗词翻译, 发表于 afiŝita je Tuesday, May 23, 2023, 09:32 (332天前)

《诗经》大雅•下武
下武
下武维周,世有哲王。三后在天,王配于京。
王配于京,世德作求。永言配命,成王之孚。
成王之孚,下土之式。永言孝思,孝思维则。
媚兹一人,应侯顺德。永言孝思,昭哉嗣服。
昭兹来许,绳其祖武。於万斯年,受天之祜。
受天之祜,四方来贺。於万斯年,不遐有佐。

Reĝo Wu
Laŭdo pri Reĝo Wu, kiu heredis la bonajn virtojn de Reĝo Ji kaj Reĝo Wen, kaj starigis modelon por siaj posteuloj.

Zhou-regno prosperas en talentuloj,
aperas reĝoj saĝaj por nacio.
Tri reĝoj restas nun en la ĉielo,
Reĝo Wu jam sukcedas laŭ l’ linio.

Reĝo Wu jam sukcedas laŭ l’ linio,
heredas li bonvirtojn de prapatroj,
kaj sekvas la ordonon de l’ Ĉielo,
li ja fidindas en la reĝa kadro.

Li ja fidindas en la reĝa kadro,
starigas li modelon por popolo.
Li bonkondutas imite prapatrojn
kaj ĉiam sindonemas laŭ la volo.

Plebanoj amas Reĝon Wu respekte,
ĉar li obeas al la leĝ’ natura,
kaj tenas sindonemon en la koro,
li noblas kun la koro senmakula.

La sukcedantoj montras sin bonvirtaj,
prapatrojn sekvas en regad’ prudenta.
Mil kaj mil jarojn ili ĝuas benojn
kaj sidas trone kun la kor’ kontenta.

Ili sidas trone kun kor’ kontenta,
alvenas tributuloj por gratulo.
Mil kaj mil jarojn ili ĝuas benojn
kaj havas asistadon kun plezuro.
elĉinigis Vejdo


完整帖子 kompletaj mesaĝoj:

 主题RSS Feed

powered by my little forum