《诗经》大雅•文王有声

作者 aŭtoro: 喜欢诗词翻译, 发表于 afiŝita je Wednesday, May 24, 2023, 09:26 (337天前)

《诗经》大雅•文王有声
文王有声
文王有声,遹骏有声。遹求厥宁,遹观厥成。文王烝哉!
文王受命,有此武功。既伐于崇,作邑于丰。文王烝哉!
筑城伊淢,作丰伊匹。匪棘其欲,遹追来孝。王后烝哉!
王公伊濯,维丰之垣。四方攸同,王后维翰。王后烝哉!
丰水东注,维禹之绩。四方攸同,皇王维辟。皇王烝哉!
镐京辟雍,自西自东,自南自北,无思不服。皇王烝哉!
考卜维王,宅是镐京。维龟正之,武王成之。武王烝哉!
丰水有芑,武王岂不仕?诒厥孙谋,以燕翼子。武王烝哉!

Reĝoj Wen kaj Wu
Panegiro al Reĝoj Wen kaj Wu pro iliaj meritoj en regado.

Tronas Reĝo Wen kun bona famo,
ĉiuj lin prilaŭdas tra la regno.
Por la pleb’ en paco kaj balzamo,
li sukcesas fondi l’ bonan regnon.
Kia bona suveren’ kun amo!

Sub ordono jen el la Ĉielo,
li sukcesis akiri meritojn.
Regno Chong malvenkis sub konkero,
kaj li fondis la ĉefurbon ĉe Feng.
Kia brava reĝo sur la tero!

Konstruigis li kontraŭ invado
durajn murojn ĉirkaŭ la ĉefurbo.
Li ne ĉasis profitojn laŭ ŝato,
sed modelon de prapatroj sekvis.
Kia nobla reĝo de la ŝtato!

Estas granda ja lia merito,
granda kiel larĝa la urbmuro.
Ĉiuj regnoj venis sen hezito
por tributo al Regno Zhou kune.
Kiel li sagacis en milito!

Orienten fluas Wei-rivero,
ni Yu-n dankas tre pro akvo-rego.
Ĉiuj regnoj venis kun prefero
jen por imiti modelon lian.
Kiel penis li kun sinofero!

Reĝo Wen defendis per akv-zono
la ĉefurbon ĉirkaŭ la tereno
de direktoj kvar laŭ la bezono
por ja sekurigi l’ vastan regnon.
Kiel granda estis li sur trono!

Reĝo Wu, laŭ la ĉiela volo,
jen establis la ĉefurbon ĉe Hao.
li eklaboris laŭ l’ orakolo,
ĉio iris glate kaj sukcese.
Kiel li perfektis kun bonkoro!

Ĉe river’ Feng herboj kreskas dense,
Reĝo Wu klopodis por la regno.
Li ŝpinadis planojn ja enpense
por feliĉojn krei por la idoj.
Kiel skizis l’ onton li klarmense!
elĉinigis Vejdo


完整帖子 kompletaj mesaĝoj:

 主题RSS Feed

powered by my little forum