《诗经》大雅•生民

作者 aŭtoro: 喜欢诗词翻译, 发表于 afiŝita je Thursday, May 25, 2023, 09:24 (330天前)

《诗经》大雅•生民
生民
厥初生民,时维姜嫄。生民如何?克禋克祀,以弗无子。履帝武敏,歆攸介攸止,载震载夙。载生载育,时维后稷。
诞弥厥月,先生如达。不坼不副,无菑无害,以赫厥灵。上帝不宁,不康禋祀,居然生子。
诞寘之隘巷,牛羊腓字之。诞寘之平林,会伐平林。诞寘之寒冰,鸟覆翼之。鸟乃去矣,后稷呱矣。实覃实訏,厥声载路。
诞实匍匐,克岐克嶷,以就口食。蓺之荏菽,荏菽旆旆。禾役穟穟,麻麦幪幪,瓜瓞唪唪。
诞后稷之穑,有相之道。茀厥丰草,种之黄茂。实方实苞,实种实褎。实发实秀,实坚实好。实颖实栗,即有邰家室。
诞降嘉种,维秬维秠,维穈维芑。恒之秬秠,是获是亩。恒之穈芑,是任是负,以归肇祀。
诞我祀如何?或舂或揄,或簸或蹂。释之叟叟,烝之浮浮。载谋载惟,取萧祭脂。取羝以軷,载燔载烈,以兴嗣岁。
卬盛于豆,于豆于登,其香始升。上帝居歆,胡臭亶时。后稷肇祀,庶无罪悔,以迄于今。

Hou Ji, la Lordo de Greno
La odo laŭdas Hou Ji, la legendan Lordon de Greno kaj la kreinton de la linio de la familio Zhou.

Kiu naskis la Lordon de Greno?
Jiang Yuan ’stis lia kara patrino.
Por la idojn naski en Zhou-domo,
ŝi kultadon faris kun kapklino,
do, ne mankis filoj en la domo.
Tretante l’ piedsignojn de l’ Dio,
ŝi ripozos longe sen moviĝo,
kaj eksentis feton kun konscio.
Poste ŝi la filon naskis glate,
li ’stis Hou Ji en Zhou-familio.

Ŝi gravedis tutajn dek monatojn,
ŝi finfine naskis lin sukcese.
Nenian doloron ŝi suferis,
filonasko sekuras imprese.
Jam eligis la filo magi-lumon,
Sentis sin la Dio ja trankvile,
ĉar ŝi kultis al la Dio pie,
ŝi akiris filon laŭdezire.

La bebo en straton forlasitis,
lin mamnutris bovo kaj ŝafino;
li jen forĵetiĝis en arbaron,
arbhakist’ lin savis kun intimo;
li metitis sur glacio frosta,
lin varmigis birdoj per plumaro.
Birdoj jen forflugis post momento,
Hou Ji larme ploris kun amaro.
La plorsono laŭtis kaj sonoris,
oni aŭdis defore en valo.

Hou Ji povis rampi sur la manoj,
li kaj saĝis kaj tre lertis vere,
baldaŭ povis li sin nutri sata.
Li eklernis planti jen surtere,
la grenplantoj kreskis en prospero,
la milioj staris en sparilo.
la tritiko kovris kampojn plene,
la melonoj ridis en zefiro.

La Lordo de Greno konis bone
kiel planti per bona metodo.
Li unue sarkis herbojn plene,
kaj disŝutis semojn al la koto.
La plantidoj vicis en linioj,
alte kaj fortike en prospero.
Ĝis spikiĝis ili kun plengrajnoj,
kamplaboris li kun sinofero.
Kiam riĉrikolto akiritis,
Li ekloĝis en Tai kun prefero.

La Ĉiel’ donacis bonajn semojn
nigrajn en du specoj de milio
kaj de ruĝaj kaj blankaj rizgrajnoj.
La milio blanka kovris kampojn,
la nigra kreskis jen en linio.
Kiam venis grena riĉrikolto,
oni ja transportis ilin hejmen
kaj al Dio kultis por raporto.

Kiel la kultad’ okazis tiam?
Oni pistis, kribris rizon pene,
kaj forkribris branojn el la rizo,
kaj lavpurigis rizon zorgeme.
Oni vaporumis rizon mole,
kaj ideo bona venis vere.
Oni abrotanojn ekbruligis,
grasan ŝafon buĉis por-ofere
kaj ĝin bakis kaj kuiris bone,
por ke kresku grenplantoj prospere.

Oni metis fabojn en bovlegon,
lignajn pelvojn antaŭ la altaro.
Bonodor’ leviĝis al ĉielo,
Dio ĝin satĝuis per nazflaro,
kaj delicis pro la oferaĵoj.
Hou Ji kreis ritojn la unua,
ne okazis plu la katastrofo,
viv’ trankvilas kiel akvo flua.
elĉinigis Vejdo


完整帖子 kompletaj mesaĝoj:

 主题RSS Feed

powered by my little forum