《诗经》大雅•凫鹥

作者 aŭtoro: 喜欢诗词翻译, 发表于 afiŝita je Sunday, May 28, 2023, 09:32 (927天前)

《诗经》大雅•凫鹥
凫鹥
凫鹥在泾,公尸来燕来宁。尔酒既清,尔肴既馨。公尸燕饮,福禄来成。
凫鹥在沙,公尸来燕来宜。尔酒既多,尔肴既嘉。公尸燕饮,福禄来为。
凫鹥在渚,公尸来燕来处。尔酒既湑,尔肴伊脯。公尸燕饮,福禄来下。
凫鹥在潀,公尸来燕来宗,既燕于宗,福禄攸降。公尸燕饮,福禄来崇。
凫鹥在亹,公尸来止熏熏。旨酒欣欣,燔炙芬芬。公尸燕饮,无有后艰。

Spiritoj de prapatroj
Kanto ĉantata en kultado al prapatroj.

Akvbirdoj kolektiĝas ĉe rivero,
spiritoj avataras al festeno.
Alportas vi la klaran, freŝan vinon
kaj frandaĵojn je ilia alveno.
Jam ili manĝas, drinkas ĝis kontento,
vin feliĉigas ili jen per beno.

Akvbirdoj staras sur la sabla benko,
spiritoj venas al festen’ plezure.
Tre multas via vino bonodora
kaj la frandaĵoj bongustaj terure.
Jam ili manĝas, drinkas ĝis kontento,
feliĉoj kuras al vi ja konkure.

Akvbirdoj kolektiĝas sur l’ insulo,
spiritoj venas al festen’ kontente.
Alkoholaĵo via estas klara,
viandaj pladoj bongustas plen-tente.
Jam ili manĝas, drinkas ĝis kontento,
benoj iras al vi ĉiumomente.

Akvbirdoj nestas ĉe akv-kunfluejo,
spiritoj venas al festen’ ĝojplene.
Okazas la festeno en la templo,
Ĉielo feliĉigas ilin bene.
Jam ili manĝas, drinkas ĝis kontento,
senĉesaj benoj iras al vi ĉene.

Akvbirdoj sidas sur la river-gorĝo,
spiritoj jam ebrias ĉe l’ festeno.
Aromo vina ŝvebas en la halo,
odor’ vianda restas jen sen sveno.
Jam ili manĝas, drinkas ĝis kontento,
neniam venos plagoj de veneno.
elĉinigis Vejdo

主题RSS Feed

powered by my little forum