《诗经》大雅•假乐

作者 aŭtoro: 喜欢诗词翻译, 发表于 afiŝita je Monday, May 29, 2023, 09:32 (327天前)

《诗经》大雅•假乐
假乐
假乐君子,显显令德,宜民宜人。受禄于天,保右命之,自天申之。
干禄百福,子孙千亿。穆穆皇皇,宜君宜王。不愆不忘,率由旧章。
威仪抑抑,德音秩秩。无怨无恶,率由群匹。受福无疆,四方之纲。
之纲之纪,燕及朋友。百辟卿士,媚于天子。不解于位,民之攸塈。

Pri Reĝo Cheng

Kanto laŭdanta Reĝon Cheng, kiu sukcedis Reĝon Wu.

Nian reĝon tre ŝatas la Ĉielo,
li ja renomas kun bonvirta brilo,
amas li la plebanojn kaj subulojn.
Li plenĝuas benojn jen kun facilo,
Lin la Ĉielo helpas kaj subtenas,
dotas al li la tronon en stabilo.

Li posedas mil feliĉojn kaj benojn,
kaj gefiloj, genepoj en dekmiloj.
Li, kun majesto kaj impono, taŭgas
reĝi super la regno en trankvilo.
Neriproĉebla kaj devokonscia,
li sekvas decregulojn kun humilo.

Li, belaspekta kun digneco alta,
kondutas sen kaprica maniero.
Li kovas nek rankoron nek malamon,
konsultas li subulojn sen fiero.
Beate de l’ Ĉielo benodona,
modelo li ’stas tra la tuta tero.

Kiel modelo por aliaj regnoj,
li rikoltas laŭdojn de amikaro.
Starigas ĉiuj la dikfingron jese,
kaj amas nian reĝon kun lojalo.
plenumas li la devon por la regno,
plebanoj kuniĝas en solidaro.
elĉinigis Vejdo


完整帖子 kompletaj mesaĝoj:

 主题RSS Feed

powered by my little forum