《诗经》大雅•桑柔

作者 aŭtoro: 喜欢诗词翻译, 发表于 afiŝita je Tuesday, June 06, 2023, 09:41 (297天前)

《诗经》大雅•桑柔
桑柔
菀彼桑柔,其下侯旬,捋采其刘,瘼此下民。不殄心忧,仓兄填兮。倬彼昊天,宁不我矜?
四牡骙骙,旟旐有翩。乱生不夷,靡国不泯。民靡有黎,具祸以烬。於乎有哀,国步斯频。
国步蔑资,天不我将。靡所止疑,云徂何往?君子实维,秉心无竞。谁生厉阶,至今为梗?
忧心慇慇,念我土宇。我生不辰,逢天僤怒。自西徂东,靡所定处。多我觏痻,孔棘我圉。
为谋为毖,乱况斯削。告尔忧恤,诲尔序爵。谁能执热,逝不以濯?其何能淑,载胥及溺。
如彼遡风,亦孔之僾。民有肃心,荓云不逮。好是稼穑,力民代食。稼穑维宝,代食维好?
天降丧乱,灭我立王。降此蟊贼,稼穑卒痒。哀恫中国,具赘卒荒。靡有旅力,以念穹苍。
维此惠君,民人所瞻。秉心宣犹,考慎其相。维彼不顺,自独俾臧。自有肺肠,俾民卒狂。
瞻彼中林,甡甡其鹿。朋友已谮,不胥以谷。人亦有言:进退维谷。
维此圣人,瞻言百里。维彼愚人,覆狂以喜。匪言不能,胡斯畏忌?
维此良人,弗求弗迪。维彼忍心,是顾是复。民之贪乱,宁为荼毒。
大风有隧,有空大谷。维此良人,作为式谷。维彼不顺,征以中垢。
大风有隧,贪人败类。听言则对,诵言如醉。匪用其良,复俾我悖。
嗟尔朋友,予岂不知而作。如彼飞虫,时亦弋获。既之阴女,反予来赫。
民之罔极,职凉善背。为民不利,如云不克。民之回遹,职竞用力。
民之未戾,职盗为寇。凉曰不可,覆背善詈。虽曰匪予,既作尔歌!

Riproĉado al Reĝo Li
Kortegano riproĉis al Reĝo Li, ke li engaĝas aĉulojn, praktikas tiranadon, kaŭzas invadon de fremdlando kaj suferigas la popolon.

Morusfolioj kreskas freŝaj,
vastas la ombr’ kun malvarmeto.
Se oni foliojn forigas,
sunlumo bakas sen kvieto.
La plebo tristas sen ombr-kovro
sufero ilin batas forte.
Tre senkompatas la Ĉielo,
ĉagreno min turmentas morde.

Ĉevaloj kvar galopas urĝe,
la flagoj flirtas kun leĝero.
Tumult’okazas en malordo,
la regn’ sin trovas en pelmelo.
Formortis multaj en milito,
disfalas domoj al ruino.
Ni plenas je melankolio,
la regno iras jam al fino.

Nenio povas savi nin nun,
nin ne helpemas la Ĉielo.
Ni vagas por nia loĝejo,
senhejmaj iras ni sen celo.
Bonuloj povas ja mediti:
ne strebas ili al perfekto.
Kiu la plagon kaŭzas vere,
kaj vundas nin ja sen protekto?

Kun trista spleno en la koro,
sopiras mi al la hejmtero.
Mi vivas dum malbona tempo,
Ĉielo bolas de kolero.
De oriento al uesto
mi povas loĝi jen nenie.
Mi afliktiĝas kun amaro,
kaj zorgas pri la regn’ anksie.

Se sekvus vi admonojn vere,
vi moderigus plagon certe.
Kompatu l’ plebon en sufero,
disponu la saĝulojn lerte.
Kiu ne estingas fajrvarmon
per disverŝo de akvo frida?
Sen rimedoj bonaj la ŝtato
suferigus plebon perfide.

Se kuri kontraŭ la ventego,
ni ne povus spiri libere.
La plebo havas sindonemon,
sed ne povas montri ĝin vere.
Atentu kultivadon kampan,
oni vivas de kamplaboro.
Kampuloj penas jar’ post jaro,
rikolto riĉa ’stas trezoro.

Ĉielo sendas plagon teren
por ruinigi l’ regnon tute,
kaj fiinsektojn semas kampen
por detrui grenplantojn krude.
Ve! nia plebo en la regno,
al ili mankas kampoj riĉaj.
Ne havas forton ili peti,
ke falu benoj la feliĉaj.

Se l’ reĝo saĝas kaj bonkoras,
la pleb’ lin amas kun adoro.
Kun granda saĝo kaj prudento
li uzas homojn de valoro.
Se li tirano mava estas,
li prenas sin por la sanktulo.
Kun mavaj kaj malicaj pensoj
li kirlas plebon per torturo.

Jen vidu, inter arboj densaj
la cervoj kapriolas fole.
Sen la fidinda amikaro
vi povus treni vin dolore.
Kiel asertas antikvulo,
iun fermas dilem’ izole.

Sanktulo kun saĝeco granda
kapablas rigardi al foro,
dum malsaĝulo proksimvida
blufadas ĉie per rumoro.
Eldiri veron ni ne povas,
nin trafos krimo de teroro.

Nur bonkoruloj ne avidas
je promocio kaj profito,
dum tiuj maliculoj serĉas
rangaltigon kun hipokrito.
La kialo de malord’ socia
jen kuŝas en erara gvido.

Ventego blovas furioze
el la malplena monta valo.
Nur tiu saĝa bonkorulo
kondutas vere kun lojalo,
dum tiuj homoj sen racio
agaĉas hide en skandalo.

Ventego blovas furioze,
aĉuloj restas en palaco.
Aŭskultas ili al laŭdvortoj,
sed surdas al admon-agaco.
Bonuloj ignoratas blinde,
nenion diras kun aŭdaco.

Ho ve, ve, mia amikaro,
ĉu mi ne vin konas tre klare?
Insekto flugas en aero,
ĝi eble enretiĝas fale.
Admonas mi per bonaj vortoj,
vi min insultas tre amare.

La pleb’ vin ĝenas per protesto,
ĉar vi mensogas sen sincero.
Vi malbonfaras ĝis ekstremo,
la plebo krias kun kolero.
Vi tro tiranas la plebanojn,
leviĝas ili kun ribelo.

La plebo vivas maltrankvile,
ĉar la rabistoj agas peste.
Kvankam mi admonas sincere,
vi ne ĝin akceptas modeste.
Mi estas ne kaŭzant’ de kulpo,
sed por vi kantas mi konteste.
elĉinigis Vejdo


完整帖子 kompletaj mesaĝoj:

 主题RSS Feed

powered by my little forum