《诗经》大雅•云汉

作者 aŭtoro: 喜欢诗词翻译, 发表于 afiŝita je Wednesday, June 07, 2023, 09:25 (296天前)

《诗经》大雅•云汉
云汉
倬彼云汉,昭回于天。王曰:於乎!何辜今之人?天降丧乱,饥馑荐臻。靡神不举,靡爱斯牲。圭璧既卒,宁莫我听?
旱既大甚,蕴隆虫虫。不殄禋祀,自郊徂宫。上下奠瘗,靡神不宗。后稷不克,上帝不临。耗斁下土,宁丁我躬。
旱既大甚,则不可推。兢兢业业,如霆如雷。周余黎民,靡有孑遗。昊天上帝,则不我遗。胡不相畏?先祖于摧。
旱既大甚,则不可沮。赫赫炎炎,云我无所。大命近止,靡瞻靡顾。群公先正,则不我助。父母先祖,胡宁忍予?
旱既大甚,涤涤山川。旱魃为虐,如惔如焚。我心惮暑,忧心如熏。群公先正,则不我闻。昊天上帝,宁俾我遯?
旱既大甚,黾勉畏去。胡宁瘨我以旱?憯不知其故。祈年孔夙,方社不莫。昊天上帝,则不我虞。敬恭明神,宜无悔怒。
旱既大甚,散无友纪。鞫哉庶正,疚哉冢宰。趣马师氏,膳夫左右。靡人不周。无不能止,瞻昂昊天,云如何里!
瞻昂昊天,有嘒其星。大夫君子,昭假无赢。大命近止,无弃尔成。何求为我。以戾庶正。瞻昂昊天,曷惠其宁?

Sekego
La regno suferis sekegon dum la regperiodo de Reĝo Xuan (821 a.K.). La reĝo preĝis al Spiritoj por savi la regnon kaj la plebon.

L’ Arĝent-rivero* supre kuŝas,
senĉese rotacias steloj.
La reĝ’ lamentas kun kaplevo:
“Ho, ĉu ni kulpas sen modero?
Pro la tumulto far ĉielo,
ni ja malsatas jar’ post jaro.
Ni kultis jam ĉiujn spiritojn,
je ĉiuj kostoj sen komparo,
eĉ per jadpecoj kaj trezoroj,
sed nin ne trafas grac-deklaro.

“Sufokas morte la sekego,
vaporo varmas ĝis ekstremo.
Ni kulte preĝas pri pluvfalo,
klopodas peti ni kun peno.
Ni kultas teron kaj ĉielon,
spiritoj oferojn kunĝuas.
Grendio ne nin savi povas,
spiritoj jen nek kontribuas.
La kampoj dronas en sinistro,
ĉu l’ Ĉiel’ nin vole detruas?

“Sekeg’ jam regas en la regno,
ne eblas ĝin forigi plene.
Tuttage timas mi en stulto
kvazaŭ minacus tondr’ venene.
Plebanoj jam forlasas regnon,
jen por rifuĝi en pelmelo.
La homoj mortas sur la kampoj,
Kiel kruelas la Ĉielo!
La regno tuj falontas tute,
plebanoj timas en sufero.

“Sekeg’ jam regas en la regno,
ne estas bona la rimedo.
La suno bakas kun fajrbrulo,
varmond’ nin frapas per obsedo.
Jam alproksimas morto al ni,
ni ja baraktas sen konsolo.
Prapatroj kaj spiritoj surdas
kaj nin forlasas en izolo.
Ho, la Ĉielo kaj spiritoj
nin savi venu kun favoro.

“Sekeg’ jam regas en la regno,
rivero sekas, nudas monto.
Demono de sekeg’ malbena
etendas fajron tra l’ hommondo.
Varmeg’ min volvas per doloro,
mi afliktiĝas kun anksio.
Kial dioj ne venas helpi
kaj savi per via magio?
Ho, la Ĉiel’ ne nin kompatas,
ni dronas ja en agonio.

“Sekeg’ jam regas en la regno,
ni penas preĝi kun plenforto.
Kial nin punas Di’ per plago?
Ni ne scias pri l’ viv-distordo.
Ni frue okazigas kulton,
oferojn portas al altaro.
Ĉiel’ kompata kaj bonkora
jen pensu pri ni en amaro.
Ni kovadas respekton al vi,
vi scias pri nia lojalo.

“Sekeg’ jam regas en la regno,
kondutas ĉiuj senracie.
La altranguloj senrimedas,
Ministro fuŝ-agas simie.
La korteganoj helpas kulti,
asistas oficistoj pie,
neniu volas ripozeti,
neniu haltas senpasie.
Mi levas kapon al ĉielo,
mi maltrankvilas ja anksie.

“Serenas vasta la ĉielo,
stelaro brilas tra nebulo.
Sincere preĝas pri pluvfalo,
mi, korteganoj, altranguloj.
Ĉe l’ rando de l’ regna pereo,
ne haltas preĝi ni obstine.
Preĝad’ pri pluvo ne ’stas por mi,
sed por plebanoj ja kapkline.
Ho, la Ĉielo alte supre,
nin benu vere korinkline.
*L’ Arĝent-rivero estas la ĉina nomo de Lakta Vojo
elĉinigis Vejdo


完整帖子 kompletaj mesaĝoj:

 主题RSS Feed

powered by my little forum