《法老王》17

作者 aŭtoro: Pipi, 发表于 afiŝita je Wednesday, June 21, 2023, 09:26 (312天前)

ĈAPITRO VIII (2-1)

La princo revenis ĉagrenita en sian domon kaj alvokis la adjutanton.
― Vi devas instrui min ― diris Ramzes ― kiel oni trovas monon...
― Ah! ah!... ― ekridis la elegantulo. ― Jen estas scienco, kiun oni ne instruas en la plej altaj pastraj lernejoj, sed en kiu mi povus esti profeto...
― Tie oni instruas ne prunti monon ― interrompis la princo.
― Se mi ne timus malpurigi miajn lipojn per malpiaj vortoj, mi dirus, ke multaj pastroj perdas la tempon... Malfeliĉaj homoj, kvankam sanktaj!... Ili ne manĝas viandon, kontentiĝas per unu edzino, aŭ tute evitas la virinojn kaj... ne scias, kio estas pruntepreni... Mi estas kontenta, Ramzes ― predikis Tutmozis, ― ke vi ekkonos ĉi tiun sciencon per miaj konsiloj. Jam hodiaŭ vi komprenas, kiajn dolorojn kaŭzas manko de l' mono. Homo, kiu bezonas monon, ne havas apetiton, vekiĝas subite dum la dormo, rigardas la virinojn kun miro, kvazaŭ demandante: "Por kio ili estas kreitaj?..." En plej malvarma tempo lia vizaĝo brulas, kaj en plej granda varmego, en la dezerto, li sentas frostotremon. Li rigardas antaŭen kiel frenezulo, ne aŭdas, kion oni diras al li, iras plej ofte en peruko turnita posten kaj forgesinte parfumi ĝin, kaj trankviliĝas nur apud kruĉo da forta vino, kaj por ne longa tempo. Ĉar apenaŭ li reakiris la sentojn, li ree sentas, ke la tero kvazaŭ malfermiĝas sub liaj piedoj...
― Mi vidas ― daŭrigis la elegantulo ― per via maltrankvila pasado kaj senorda svingado de l' manoj, ke en la nuna momento vi sentas malesperon pro manko de mono. Sed baldaŭ vi eksentos ion alian, kvazaŭ oni demetus de via brusto la grandan sfinkson. Poste lulos vin la dolĉa forgeso pri la antaŭaj embarasoj kaj nunaj kreditoroj, kaj poste... Ah, feliĉa Ramzes, atendas vin eksterordinaraj surprizoj!... Ĉar kiam pasos la templimo, kaj la kreditoroj komencos vin viziti je preteksto honori vin, vi estos kiel cervo, persekutata de hundoj, aŭ kiel egipta knabino, kiu ĉerpante akvon ekvidos la tuberoplenan dorson de l' krokodilo...
― Ĉio tio ŝajnas tre gaja ― interrompis Ramzes ridante, ― sed ne alportas eĉ unu draĥmon...
― Ne finu! ― interrompis Tutmozis. ― Tuj mi iros alvoki la fenician bankieron Dagonon, kaj hodiaŭ vespere, eĉ se li ne donos al vi ankoraŭ monon, vi reakiros la trankvilon.
Li elkuris, saltis en malgrandan portilon kaj ĉirkaŭita de l' servistoj kaj de l' junuloj same senkonsideraj malaperis en la aleoj de l' parko. Antaŭ la subiro de l' suno venis en la domon de la kronprinco la Feniciano Dagon, la plej granda bankiero de Memfiso. Li estis homo en la plej forta aĝo, flava, seka, sed bone konstruita. Li portis bluan tunikon, blankan mantelon el delikata ŝtofo, riĉajn proprajn harojn kunigitajn per ora ringo kaj grandan, nigran barbon, ankaŭ naturan. Ĉi tiuj densaj haroj havis imponantan aspekton apud la perukoj kaj malnaturaj barboj de la egiptaj elegantuloj.
En la loĝejo de la kronprinco svarmis aristokrata junularo. Unuj malsupre sin banis kaj oleis, aliaj ludis ŝakojn kaj damojn, aliaj en societo de dancistinoj trinkis sur la teraso sub tendoj. La kronprinco ne trinkis, ne ludis, ne parolis kun virinoj, sed paŝis sur unu flanko de l' teraso, malpacience atendante la Fenicianon. Kiam li ekvidis lin en la aleo, en portilo portata de du azenoj, li malsupreniris en la unuan etaĝon, kie estis neokupita ĉambro.
Post momento en la pordo aperis Dagon. Li ekgenuis sur la sojlo kaj ekkriis:
― Mi salutas vin, nova suno de Egipto!... Vivu eterne, kaj via gloro atingu la malproksimajn bordojn, kien penetras la feniciaj ŝipoj...
Laŭ ordono de l' princo li leviĝis kaj parolis kun vivplenaj gestoj:
― Kiam la nobla Tutmozis haltis antaŭ mia terdomo (terdomo estas mia loĝejo kompare kun viaj palacoj, erpatre!), tia brilo radiis de lia vizaĝo, ke tuj mi ekkriis al mia edzino: ― Tamaro, Tutmozis venas ne en sia propra nomo, sed de iu pli alta, kiel Libano estas pli alta ol la apudmaraj sabloj... Kaj mia edzino demandas: ― Kial vi pensas, ke la altranga Tutmozis venas ne en sia propra nomo?... ― Tial, ke li ne povas veni kun mono, ĉar li ne havas ĝin, kaj li ne venis por preni monon, ĉar mi ne havas ĝin... En tiu momento ni ambaŭ salutis vian adjutanton. Kaj kiam li diris al ni, ke vi, vi alta sinjoro deziras dek kvin talentojn de via sklavo, mi demandis la edzinon: Tamaro, ĉu mia koro ne bone antaŭsentis? ― Dagon, vi estas tiel saĝa, ke vi devus esti konsilisto de la kronprinco.
Ramzes bolis de malpacienco, sed li aŭskultis la bankieron... Li, kiu ribelis en la ĉeesto de l' propra patrino kaj de l' faraono.
― Kiam ni ― daŭrigis la elokventa Feniciano ― konsideris kaj komprenis, ke vi, sinjoro, deziras miajn servojn, en nia domo ekregis tia ĝojo, ke mi ordonis doni al la servistoj dek kruĉojn da biero, kaj mia edzino ordonis, ke mi aĉetu al li novajn orelringojn. Mia ĝojo estis tiel granda, ke veturante al vi mi ne permesis al la veturigisto bati la azenojn. Kaj kiam miaj malindaj piedoj tuŝis vian plankon, princo, mi demetis de mia fingro oran ringon (pli grandan ol tiu, kiun lia ekscelenco Herhor donis al Eunana) kaj mi donacis ĉi tiun ringon al la sklavo, kiu verŝis akvon sur miajn manojn. Kun permeso de via ekscelenco, de kie estas la arĝenta kruĉo, el kiu oni verŝis la akvon?...
― Ĝin vendis al mi Azario, filo de Gaber, por du talentoj.
― Hebreo?... Via ekscelenco komercas kun Hebreoj? Kaj kion diros pri tio la dioj?...
― Azario estas komercisto, kiel vi ― respondis la kronprinco.
Aŭdinte tion, Dagon kunpremis sian kapon per du manoj, komencis kraĉi kaj ĝemi:
― Ho Boal Tammuz!... ho Baalet! ho Astoret!... Azario, la filo de Gaber, Hebreo, estas tia komercisto, kiel mi? Ho miaj piedoj, kial vi alportis min ĉi tien?... Ho koro, pro kio vi suferas tian doloron kaj mokon?... Plej nobla princo ― kriis la Feniciano ― batu min, fortranĉu al mi la manon, se mi falsos la oron, sed ne diru, ke Hebreo povas esti komercisto. Tiro malaperos, la lokon de Sidono okupos sablo, antaŭ kiam Hebreo fariĝos komercisto. Ili povas melki siajn malgrasajn kaprinojn, aŭ sub la egipta vipo miksi pajlon kun argilo, sed neniam komerci. Tfu!... tfu... malpura popolo de sklavoj!... Rabistoj, ŝtelistoj!...


完整帖子 kompletaj mesaĝoj:

 主题RSS Feed

powered by my little forum