《诗经》颂•周颂•时迈

作者 aŭtoro: 喜欢诗词翻译, 发表于 afiŝita je Friday, June 23, 2023, 09:42 (310天前)

《诗经》颂•周颂•时迈
时迈
时迈其邦,昊天其子之,实右序有周。薄言震之,莫不震叠。怀柔百神,及河乔岳,允王维后。
明昭有周,式序在位。载戢干戈,载橐弓矢。我求懿德,肆于时夏,允王保之。

Kultado al la Ĉielo far Reĝo Wu
Himno ĉe la kulta ceremonio al la Ĉielo far Reĝo Wu.

Inspektas Reĝo Wu tra l’ regnoj,
lin traktas kiel filon la Ĉielo
kaj benas Regnon Zhou en pompo.
En militir’ nia konkero
regnestrojn skuas per paniko.
Ni danke kultas per ofero
al la Ĉielo kaj cent dioj.
Reĝ’ Wu estas bona modelo!

Regno Zhou radias per gloro,
la lordoj saĝas kun fidelo.
Kaŝiĝas sagoj de rankoro,
pafarkoj malstreĉiĝas vere,
por vizito al talenta sinjoroj.
Reĝ’ Wu certe pacigos mondon
per bonkoreco kaj favoro.
elĉinigis Vejdo


完整帖子 kompletaj mesaĝoj:

 主题RSS Feed

powered by my little forum