《诗经》颂•周颂•执竞

作者 aŭtoro: 喜欢诗词翻译, 发表于 afiŝita je Saturday, June 24, 2023, 10:04 (308天前)

《诗经》颂•周颂•执竞
执竞
执竞武王,无竞维烈。不显成康,上帝是皇。自彼成康,奄有四方,斤斤其明。
钟鼓喤喤,磬筦将将,降福穰穰。降福简简,威仪反反。既醉既饱,福禄来反。

Prilaŭdo al Reĝoj Cheng kaj Kang
Himno pri meritoj de Reĝoj Cheng kaj Kang.

Reĝo Wu konkeris la perfortaĵojn,
li faris la meritojn sen komparo.
Reĝoj Cheng kaj Kang ja rikoltas
laŭdegojn de l’ Ĉielo sen avaro.
Reĝoj Cheng kaj Kang firme regas mondon
unuigitan kun radia gloro.
Kia regado saĝa sin prezentas!
Tamburoj sonas verve kun fervoro,
muziko de flutado ŝvebas flirte,
vin la Ĉielo ŝutas per cent benoj.
Feliĉoj viaj multas kiel maro,
okazas ritoj, kultoj en soleno.
Post manĝado kaj drinkad’ la spiritoj
nin plue multe benas kun ĝojpleno
elĉinigis Vejdo


完整帖子 kompletaj mesaĝoj:

 主题RSS Feed

powered by my little forum