《诗经》颂•周颂•有瞽
《诗经》颂•周颂•有瞽
有瞽
有瞽有瞽,在周之庭。设业设虡,崇牙树羽。应田县鼓,鞉磬柷圉。既备乃奏,箫管备举。喤喤厥声,肃雍和鸣,先祖是听。我客戾止,永观厥成。
Blindaj muzikistoj
Himno pri templa muziko.
Ho, blindaj muzikistoj, venu,
tuj venu al la templa korto.
Jam pretas la tamburaj bretoj
kaj plum-garnaĵoj en bonordo.
Tamburoj etaj, egaj pendas,
kaj ŝton-soniloj vice staras.
La muzikiloj ekas ludi,
muziko ŝvebe jen spiralas,
kaj ĝi ĉirkaŭflugas tre lante
de loko al loko kun folo.
Prapatroj kaj spiritoj satĝuas,
la gastoj venas kun favoro
muzikon aŭdi en ĉi horo.
elĉinigis Vejdo
完整帖子 kompletaj mesaĝoj: