《法老王》26

作者 aŭtoro: Pipi, 发表于 afiŝita je Friday, June 30, 2023, 10:03 (310天前)

ĈAPITRO XII (4-1)

La plej grandan parton de la nokto Ramzes pasigis en febraj sonĝoj, Jen aperadis antaŭ li la fantomo de la ŝtato, kiel grandega labirinto kun potencaj muroj, ne traboreblaj. Jen li vidis la ombron de l' pastro, kies unu sola saĝa frazo montris al li la rimedon eliri el la labirinto. Kaj tute neatenditaj leviĝis antaŭ li du potencoj: la ŝtata racio, kiun li ne sentis ĝis nun, kvankam li estis kronprinco, kaj la pastraro, kiun li volis dispisti kaj fari ĝin sia servisto.
Malfacila estis la nokto. La kronprinco sin turnadis sur la lito kaj demandis sin mem: ĉu li ne estis blinda kaj unue hodiaŭ li reakiris la vidkapablon por konvinkiĝi pri sia senprudenteco kaj sia nuleco? Kiel aliaj ŝajnis al li nun la admonoj de la patrino, la modereco de la patro en la proklamado de lia plej alta volo, kaj eĉ la severaj agoj de Herhor?
― La ŝtato kaj la pastraro! ― ripetis en duondormo la kronprinco, kovrita de malvarma ŝvito.
Sole la ĉielaj dioj scias, kio okazus, se sukcesus kreski kaj maturiĝi la pensoj, kiuj en ĉi tiu nokto ekplantiĝis en la animo de l' princo. Eble, fariĝinte faraono, li apartenus al la plej feliĉaj kaj plej longe regantaj monarĥoj? Eble lia nomo, gravurita en la subteraj kaj surteraj temploj transirus al la posteuloj, ĉirkaŭita de plej alta gloro? Eble li kaj lia dinastio ne perdus la tronon, kaj Egipto evitus grandan skuon en la plej malfacilaj tempoj.
Sed la lumo de l' tago dispelis la fantomojn, rondirantajn super la brulanta kapo de l' princo, kaj la sekvantaj tagoj tre ŝanĝis lian opinion pri la netuŝebleco de la ŝtata racio.
La vizito de la princo en la malliberejo ne restis sen rezultato por la kulpigitoj. La esplora juĝisto tuj prezentis raporton al la plej alta juĝisto, kiu revizis la aferon; li mem esploris kelke da kamparanoj kaj en la daŭro de kelke da tagoj liberigis plej grandan parton, kaj la ceterajn ordonis plej baldaŭ transmeti al la tribunalo.
Kiam en la nomo de la kronprinco, kies propraĵon oni atakis, aperis neniu plendanto, malgraŭ alvokoj en la ĉambrego de la juĝejo kaj en la bazaro, la afero estis nuligita kaj oni liberigis la reston de la kamparanoj.
Vere, unu juĝisto rimarkigis, ke laŭ la leĝo la intendanto de la princa bieno devus esti procesita pro malvera plendo kaj se oni pruvus lian kulpon, li devus ricevi la punon, kiu minacis la kamparanojn. Sed ĉiuj silente aŭskultis la demandon.
La intendanto sin kaŝis de la tribunalo, ― li estis sendita antaŭe de la kronprinco en la nomeson Takens, kaj baldaŭ malaperis la tuta kesto kun la aktoj pri la atako.
Eksciinte pri tio, Ramzes iris al la granda skribisto kaj demandis kun rideto:
― Do, via ekscelenco, oni liberigis la senkulpajn, oni malpie detruis iliajn aktojn kaj, malgraŭ tio, la prestiĝo de la ŝtato perdis nenion?
― Mia princo ― respondis la granda skribisto, same malvarme kiel ordinare ― mi ne komprenis, ke per unu mano vi prezentas plendon kaj per la alia vi volas ĝin detrui. Via ekscelenco estis ofendita de la popolaĉo, nia afero do estis puni ĝin. Sed se vi pardonis, la ŝtato ne oponos.
― La ŝtato!... La ŝtato!... ― ripetis la princo. ― Ni estas la ŝtato ― aldonis li fermetante la okulojn.
― Jes, la ŝtato tio estas la faraono kaj... liaj plej fidelaj servistoj, ― respondis la skribisto.
Ĉi tiu interparolado kun tia altrangulo sufiĉis por forigi el la animo de la kronprinco la vekiĝantan, potencan kvankam ankoraŭ neklaran koncepton pri la signifo de la ŝtato. Do la ŝtato ne estas eterna kaj netuŝebla konstruaĵo, al kiu la faraonoj devas aldoni po unu ŝtono de la gloro, sed pli ĝustadire amaso da sablo, kiun ĉiu regnestro aliŝutas laŭ sia plaĉo. En la ŝtato ne ekzistas tiuj malaltaj pordoj, nomataj leĝoj, kiujn trapasante ĉiu devas klini la kapon: la kamparano same kiel la kronprinco. En ĉi tiu konstruaĵo ekzistas diversaj eniroj kaj eliroj: mallarĝaj por la malgrandaj kaj malfortaj, tre larĝaj kaj eĉ komfortaj por la potenculoj.
― Se tiel estas ― nova penso naskiĝis en la animo de l' princo ― mi faros ordon, kia plaĉos al mi.
En la sama momento li rememoris du homojn: la liberigitan negron, kiu ne atendante ordonon estis preta doni sian vivon por la propraĵo de l' princo, kaj la nekonatan pastron.
― Se mi havus pli multe da tiaj homoj, mia volo valorus ion en Egipto kaj ekster Egipto ― diris li al si mem kaj eksentis nevenkeblan deziron trovi ĉi tiun pastron.
Tio estis sendube la sama homo, kiu detenis la popolamason de la atako kontraŭ la domo de l' kronprinco. De unu flanko li bonege konis la leĝojn, de la alia ― sciis estri la amasojn!
― Netaksebla homo!... Mi devas lin havi...
De tiu tempo la princo en ŝipeto, kondukata de unu sola remisto, komencis viziti la domojn najbarajn de sia bieno. Vestita per tuniko kaj granda peruko, kun bastono en la mano, la princo havis aspekton de inĝeniero, kiu observas la leviĝon de Nilo.
La kamparanoj volonte donis al li ĉiujn klarigojn pri la ŝanĝoj en la formo de la teroj post la superakvo, kaj samtempe petis; ke la registaro elpensu pli facilajn rimedojn por la ĉerpado de l' akvo, ol la gruo kun la sitelo. Ili rakontis ankaŭ pri la atako kaj diris, ke ili ne konas la homojn, kiuj ĵetis la ŝtonojn. Fine ili bone rememoris la pastron, kiu tiel sukcese dispelis la amason, sed kiu li estis? ― ili ne sciis.
― Estas ĉi tie ― diris iu kamparano ― en nia ĉirkaŭaĵo pastro, kiu kuracas la okulojn, estas alia, kiu resanigas la vundojn kaj kunmetas la rompitajn krurojn kaj brakojn. Estas kelke da pastroj, kiuj instruas skribi kaj legi; estas unu, kiu ludas duoblan fluton kaj eĉ tre bele ludas. Sed tiu, kiu aperis en la ĝardeno de la kronprinco, estas neniu el ili, kaj ili mem scias nenion pri li. Sendube tio devis esti la dio Num, aŭ ia spirito gardanta la princon (li vivu eterne kaj havu ĉiam apetiton!).
― Eble efektive tio estas spirito ― pensis Ramzes.


完整帖子 kompletaj mesaĝoj:

 主题RSS Feed

powered by my little forum