《诗经》颂•周颂•雍

作者 aŭtoro: 喜欢诗词翻译, 发表于 afiŝita je Sunday, July 02, 2023, 09:40 (308天前)

《诗经》颂•周颂•雍

有来雍雍,至止肃肃。相维辟公,天子穆穆。於荐广牡,相予肆祀。假哉皇考!绥予孝子。
宣哲维人,文武维后。燕及皇天,克昌厥后。绥我眉寿,介以繁祉,既右烈考,亦右文母。

Kultado al Reĝo Wen
Himno ĉantata en kultado al Reĝo Wen far Reĝo Wu.

Ni venas kulti kun aplombo,
en templ’ ni staras en soleno.
Feŭdestroj, princoj ambaŭflankas,
gravmienas la suvereno.
Mi jen prezentas bovon grasan,
aranĝas kulton en ĝardeno.
La reĝo-patro saĝa, granda
min feliĉigu ja per beno.

Vin ni adoras respektplene,
vi spertis en milit’ kaj paco.
Deziru al la regn’ prosperon,
nin homojn benu jen per graco.
Min benu per la longviveco,
riĉecon donu al palaco.
Descendu, paĉj’ kaj panjo karaj,
por satĝui en nia spaco.
elĉinigis Vejdo


完整帖子 kompletaj mesaĝoj:

 主题RSS Feed

powered by my little forum