头像

《中国寓言百则》第2则 Tiri Plantidojn (MENG KE*)

作者 aŭtoro: Pipi, 来自 el: 辽宁大连 Dalian, Liaoning, Ĉinio, 发表于 afiŝita je Monday, July 24, 2023, 06:32 (286天前)

《中国寓言百则》
Cent Ĉinaj Fabloj

世译:于涛,王丽华
输入:Pipi

第2则

Tiri Plantidojn (MENG KE*)

En Song-regno estis homo, kiu ĉagreniĝis pro la malrapida kreskado de siaj plantidoj. Iutage li iris al sia kampo kaj tiris iom supren la plantidojn unu post alia. Lacega, li hejmenrevenis kaj diris al siaj familianoj: "Hodiaŭ mi elĉerpiĝis — mi multe kreskigis la plantidojn."

Aŭdinte tion, lia filo tuj kuris al la kampo kaj vidis ke ĉiuj plantidoj velkis.

Estas tre malmultaj en la mondo, kiuj ne volas helpi kreskadon de plantidoj. Sed iuj forlasas tion, kiam ili rimarkas, ke ilia laboro ne tuj efikas, tiaj homoj similas al maldiligentuloj, kiuj semas sed ne sarkas; aliaj perdas paciencon kiel tiu, kiu suprentiris la plantidojn, kaj lia stultaĵo ne helpas, sed damaĝas.


完整帖子 kompletaj mesaĝoj:

 主题RSS Feed

powered by my little forum