《中国寓言百则》第3则 Bori Truojn por Hundun (ZHUANG ZHOU*)
《中国寓言百则》
Cent Ĉinaj Fabloj
世译:于涛,王丽华
输入:Pipi
第3则
Bori Truojn por Hundun (ZHUANG ZHOU*)
La reĝo de la Suda Maro estis Shu, la reĝo de la Norda Maro nomiĝis Hu, kaj Hundun estis la reĝo de la Centra Regiono.
Shu kaj Hu havis amikajn rilatojn kaj ofte renkontiĝis en la Centra Regiono regata de Hundun. Shu kaj Hu estis tre dankemaj al li pro lia varma akcepto kaj deziris rekompenci lin. "Ĉiuj havas sep truojn — unu buŝo, du naztruoj, du oreloj kaj du okuloj, per kiuj ili vidas, aŭskultas, manĝas kaj spiras. Sed Hundun havas neniun truon. Ni provu bori por li." Tiel ili interkonsiliĝis kaj kune eklaboris. Ĉiutage ili boris unu truon por Hundun. Sep tagojn poste Hundun mortis de sangado de la sep truoj.
——
*Zhuang Zhou (ĉ. 368 a.K. — 288 a.K.), alinome Zhuangzio, unu el la famaj taoistoj de Ĉinio.
完整帖子 kompletaj mesaĝoj:
- 《中国寓言百则》第3则 Bori Truojn por Hundun (ZHUANG ZHOU*) -
Pipi,
2023-07-25, 05:47
- 《中国寓言百则》第3则 Bori Truojn por Hundun (ZHUANG ZHOU*) -
明,
2023-07-25, 08:49
- 《中国寓言百则》作者; 佚名 Cent Ĉinaj Fabloj - 明, 2023-07-25, 11:12
- 《中国寓言百则》第3则 Bori Truojn por Hundun (ZHUANG ZHOU*) -
明,
2023-07-25, 08:49