《诗经》颂·商颂·玄鸟

作者 aŭtoro: 喜欢诗词翻译, 发表于 afiŝita je Tuesday, July 25, 2023, 09:33 (285天前)

《诗经》颂·商颂·玄鸟
玄鸟

天命玄鸟,降而生商,宅殷土芒芒。古帝命武汤,正域彼四方。
方命厥后,奄有九有。商之先后,受命不殆,在武丁孙子。武丁孙子,武王靡不胜。
龙旂十乘,大糦是承。邦畿千里,维民所止,肇域彼四海。
四海来假,来假祁祁。景员维河。殷受命咸宜,百禄是何。

La dia hirundo

La himno estis ĉantata en la prapatra templo de Shang. Laŭdire la prapatro naskiĝis, kiam lia patrino sin banis sub la libera ĉielo kaj glutis ovon demetitan de hirundo. Poste Reĝo Tang fondis la dinastion Shang. La himno estis dediĉita al Reĝo Wu Ding(1328-1263 a.K.).

Hirundon sendas la Ĉielo
al ŝi naskigi la prapatron.
Sterniĝas vaste nia tero,
Ĉiel’ ordonis al Reĝo Tang
ekregi l’ mondon kun fidelo,
kaj ordonis al ĉiuj lordoj
domini naŭ sferojn tutkore.
Patronita de la Ĉiel’ la
prareĝo regis bonhumore.
Reĝo Wu Ding, la nepo de Tang,
sagacis ja kun kompetento,
Tang-n li sukcedis por reĝkrono.
De ĉaroj kun drakflagoj reĝaj
portas aĵojn laŭ kult-bezono.
La tero vastas por loĝado,
la plebo vivas kun trankvilo.
Amas’ kaj sudaj triboj volas
veni por vivo en stabilo,
hasteme unuj post aliaj
laŭ l’ bordo de l’ Flava Rivero.
tre laŭdas la regadon bonan
dank’ al bonoj de la Ĉielo.
elĉinigis Vejdo


完整帖子 kompletaj mesaĝoj:

 主题RSS Feed

powered by my little forum