头像

《法老王》53

作者 aŭtoro: Pipi, 来自 el: 辽宁大连 Dalian, Liaoning, Ĉinio, 发表于 afiŝita je Friday, July 28, 2023, 09:07 (282天前)

ĈAPITRO XXI (3-1)

La vojaĝo de la kronprinco komenciĝis en la plej bela sezono de l’ jaro, en la monato Famenut (fino de decembro, komenco de januaro).

La akvo malleviĝis je duono, malkovrante novajn kaj novajn terajn pecojn. De Teboj veturis al la maro multenombraj flosoj kun la tritiko; en Malsupra Egipto oni rikoltis la trifolion kaj seneson. La oranĝaj kaj granataj arboj estis kovritaj de floroj, kaj sur la kampoj oni semis la linon, hordeon, fabon, fazeolon, kukumojn kaj aliajn legomojn.

Kondukita al la memfisa haveno de la pastroj, plej altaj ŝtataj oficistoj, gvardio de lia sankteco kaj popolamasoj, la kronprinco Ramzes eniris en oritan barkon, ĉirkaŭ la deka horo matene. Sub la ferdeko, sur kiu estis multekostaj tendoj, remis dudek soldatoj; ĉe la masto kaj sur ambaŭ ekstremoj de la barko okupis lokojn plej bonaj riveraj inĝenieroj. Unuj zorgis pri la veloj, aliaj komandis la remistojn, ceteraj direktis la ŝipon.

Ramzes invitis la plej respektindan ĉefepiskopon Mefreson kaj la sanktan patron Mentezufison, kiuj devis akompani lin en la vojaĝo kaj en la estrado. Li alvokis ankaŭ la nomarĥon de Memfiso, kiu devis konduki la princon ĝis la limoj de sia provinco.

Kelkcenton da paŝoj antaŭ la vic-reĝo veturis la bela barko de Otoes, kiu estis nomarĥo de la najbara provinco Aa. Kaj post la princo sin etendis senfina vico de ŝipoj, okupataj de la korteganoj, pastroj, oficiroj kaj oficistoj.

La provizoj kaj servistoj estis jam senditaj antaŭe.

Nilo ĝis Memfiso fluas inter du montaj vicoj. Poste la montoj disiĝas al la oriento kaj okcidento, kaj la rivero dividiĝas en kelke da brakoj, kies akvoj ruliĝas al la maro tra granda ebenaĵo.

Kiam la barko forlasis la bordon, la kronprinco volis paroli kun la ĉefepiskopo Mefres. Sed en la sama momento leviĝis tia krio de la popolamaso, ke la kronprinco devis eliri el la tendo kaj sin montri al la popolo.

Sed la bruo anstataŭ malgrandiĝi kreskis senĉese. Sur ambaŭ bordoj staris pli kaj pli grandiĝantaj amasoj: duone nudaj laboristoj kaj feste vestitaj burĝoj. Multaj havis kronojn sur la kapoj, preskaŭ ĉiuj – verdajn branĉetojn en la manoj. Kelkaj grupoj kantis, en aliaj sonis tamburoj kaj flutoj.

Interrompis la laboron la gruoj, dense starantaj sur la bordoj, kaj malplenaj restis iliaj siteloj. Kontraŭe sur Nilo svarmis etaj ŝipetoj, kies remistoj ĵetis florojn al la barko de l’ kronprinco. Kelkaj saltis en la akvon kaj naĝis post la princa ŝipo.

– Sed ili salutas min, kiel lian sanktecon!... – pensis la kronprinco.

Kaj granda fiero ekregis lian koron, kiam li vidis tiom da ornamitaj ŝipoj, kiujn li povis haltigi per unu gesto, kaj tiom da homoj, kiuj forlasis siajn okupojn kaj ne timis la kripliĝon, eĉ la morton, puŝataj de unu sola deziro ekrigardi lian dian vizaĝon. Ŝajnis al la princo, ke se li saltus de la ferdeko, li ne atingus la akvon, ĉar la entuziasmo de l’ popolo kaptus lin kaj levus super la teron, kiel birdon.

La senĉesaj krioj de la popolo ebriigis la princon. Ĉi tiu krio plenigis lian bruston kaj kapon, levis lin tutan.

La ŝipo iom proksimiĝis al la kontraŭa bordo, la figuroj de l’ amaso desegniĝis pli klare, kaj la kronprinco rimarkis ion, kion li ne atendis. Dum la unuaj vicoj aplaŭdis kaj kantis, en la pli malproksimaj oni povis vidi bastonojn, kiuj dense kaj rapide falis sur nevideblajn dorsojn.

La mirigita kronprinco sin turnis al la nomarĥo de Memfiso:

– Ekrigardu via nobleco... Tie laboras bastonoj?...

La nomarĥo ŝirmis la okulojn per la mano; lia kolo ruĝiĝis...

– Pardonu, via ekscelenco, sed mi ne bone vidas...

– Oni bastonas, certe oni bastonas – ripetis la princo.

– Tio estas ebla – respondis la nomarĥo. – Kredeble la polico kaptis bandon da ŝtelistoj...

Ne tre kontentigita, la kronprinco iris al la fino de l’ ŝipo inter la inĝenierojn, kaj de tiu punkto rigardis al Memfiso.

Supre, la bordoj de Nilo estis preskaŭ malplenaj, la ŝipetoj malaperis, la gruoj, ĉerpantaj akvon, laboris, kvazaŭ nenio estus okazinta.

– Ĉu la soleno jam estas finita?... – demandis la princo inĝenieron, montrante la supron de l’ rivero.

– Jes... la homoj revenas al la laboro – respondis la inĝeniero.

– Tre rapide!...

– Ili devas retrovi la perditan tempon – respondis la inĝeniero nesingarde.

La kronprinco ektremis kaj fikse rigardis la parolanton. Sed tuj li trankviliĝis kaj revenis sub la tendon. La aklamoj ne interesis lin plu. Li estis malgaja kaj silenta. Post la eksplodo de la fiero li sentis malestimon al la amaso, kiu tiel rapide transiras de l’ entuziasmo al la gruoj, ĉerpantaj koton.

En ĉi tiu loko Nilo komencas dividiĝi en brakojn. La ŝipo de l’ nomarĥo de Aa sin turnis al la okcidento kaj post unuhora veturado atingis la bordon. La popolamasoj estis ankoraŭ pli multenombraj, ol apud Memfiso. Oni starigis multe da kolonoj kun standardoj kaj triumfajn pordegojn, ornamitajn per verdaĵo. Inter la popolo pli ofte oni povis renkonti fremdajn vizaĝojn kaj vestojn.

Kiam la princo eliris sur la teron, proksimiĝis pastroj kun baldakeno, kaj la nomarĥo Otoes diris al li:

– Saluton al vi, vic-reĝo, en la limoj de la nomeso Aa! Kiel signon de via favoro, kiu estas por ni kiel la ĉiela roso, volu doni oferon al la dio Ptah, kiu estas nia patrono, kaj akceptu sub vian protekton ĉi tiun nomeson kun ĝiaj temploj, oficistoj, popolo, brutaro, greno kaj ĉio, kio estas ĉi tie.

Poste li prezentis al li grupon de junaj elegantuloj, parfumitaj, kolorigitaj, en vestoj, broditaj per oro.

Ramzes atente rigardis ilin.

– Ah!... – ekkriis li – ŝajnis al mi, ke io mankas al ĉi tiuj sinjoroj, kaj nun mi vidas. Ili ne havas perukojn...

– Ĉar vi, nobla princo, ne portas perukon, nia junularo ĵure promesis ne uzi plu ĉi tiun ornamon – respondis la nomarĥo.

Post ĉi tiu klarigo unu el la junuloj stariĝis post la princo kun ventumilo, dua kun ŝildo, tria kun lanco, kaj komenciĝis solena irado. La kronprinco iris sub baldakeno, antaŭ li pastro bruliganta incensojn kaj kelke da junaj knabinoj, ĵetantaj florojn sur la vojeton, sur kiu estis ironta la kronprinco.

La popolo, en festaj vestoj, kun branĉetoj en la manoj, formis spaliron kaj kriis, kantis aŭ falis teren antaŭ la kronprinco. Sed Ramzes rimarkis, ke malgraŭ la laŭta ĝojo, la vizaĝoj estis rigidaj kaj maltrankvilaj. Li rimarkis ankaŭ, ke la amaso estas dividita en grupojn, kiujn direktas iaj homoj, kaj ke oni ĝojas laŭ komando. Kaj ree li eksentis en la koro malestimon al la popolaĉo, kiu ne scias eĉ ĝoji.


完整帖子 kompletaj mesaĝoj:

 主题RSS Feed

powered by my little forum