《中国寓言百则》第11则 Sentaŭga Ludanto de Ju-o
《中国寓言百则》
Cent Ĉinaj Fabloj
世译:于涛,王丽华
输入:Pipi
第11则
Sentaŭga Ludanto de Ju-o (HAN FEI)
Reĝo Xuan de Qi-regno tre ŝatis ĝui ludon de blovmuzikilo ju-o. Ĉiufoje li ordonis al 300 homoj kune ludi.
S-ro Nanguo ne sciis ludi ju-on. Li fanfaronis antaŭ reĝo Xuan pri sia lerteco kaj petis ludi por li. Ĉi tiu ĝoje konsentis kaj lasis lin ludi kun la grupo. Kaj ĉiufoje Nanguo ŝajnigis sin bone ludanta inter la aliaj kaj ricevis saman rekompencon kiel la aliaj.
Forpasis reĝo Xuan. Lia filo Min surtroniĝis. Ankaŭ Min ŝatis ĝui ju-ludon, li tamen preferis solludon. Nanguo ne povis ne forkuri.
完整帖子 kompletaj mesaĝoj:
- 《中国寓言百则》第11则 Sentaŭga Ludanto de Ju-o -
Pipi,
2023-08-02, 06:27
- 《中国寓言百则》第11则 Sentaŭga Ludanto de Ju-o - dalianjasco, 2023-08-02, 16:10